Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Francio - Vikipedio

Francio

El Vikipedio

Franca Respubliko
République française

Flago de Francio

Blazono de Francio

Nacia himno: La Marseillaise

Nacia devizo: Liberté, égalité, fraternité
(Libereco, egaleco, frateco)

Situo

Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) franca kaj 77 regionaj lingvoj.
Ĉefurbo Parizo
Religio(j) Katolikoj (62%), Ateistoj (27%), Islamanoj (6%), Protestantistoj (2%), Judoj (1%), Aliaj (2%)
Areo
% akvo
545.630 km²
0,26%
Loĝantaro
Loĝdenso
61.387.038 (2003, takso)
112/km²
Valuto Eŭro (EUR)
Horzono UTC +1 (somere +2)
TTT | Landkodo | Tel. .fr | FRA | 33
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento Jacques Chirac (ekde 1995)
Ĉefministro Dominique de Villepin
Nacia tago 14-a de julio
Sendependeco 843 (traktato de Verdun)
Esperanto-movado
Esperanto-asocio Unuiĝo Franca por Esperanto

Francio, oficiale la Franca Respubliko (franclingve France [frãs] aŭ République française [repyblik frãsez]) estas ŝtato, kies teritorio ĉefe situas en okcidenta Eŭropo sed ankaŭ inkludas kelkajn transmarajn dependaĵojn en aliaj kontinentoj. Parizo, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj internaciaj metropoloj. Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis la Atlantika Oceano. Francoj ofte uzas la kromnomon l'Hexagone (la "sesangulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia geografia ŝajno.

Francio estas ĉirkaŭata de la Unuiĝinta Reĝlando (kun unu landlimo en la Manika Tunelo), Belgio, Luksemburgio, Germanio, Svislando, Italio, Monako, Andoro kaj Hispanio. Danke al ĝiaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun Brazilo, Surinamo kaj Nederlando (sur la insulo Sint Maarten).

Francio estas demokratio, organizita kiel relative centralizita respubliko kun dukapa ekzekutivo. Ekonomie estis tiu lando la kvina plej riĉa ŝtato de la tuta mondo en 2004. Ĝiaj ĉefaj idealoj estas resumitaj en la fama Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789. Krome estas Francio unu el la fondintaj membroj de Eŭropa Unio en 1957, sed ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945. Kiel unu el la venkintoj de la Dua mondmilito, Francio estas unu el la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco. La franca armeo disponas pri la atombombo.

La nomo France devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu okupaciis la landon post la disfalo de la romia imperio. La regiono ĉirkaŭ Parizo, nomita Francilio, estis la unua reĝa teritorio, de kie la francaj reĝoj malrapide plivastigis sian potencon.

Enhavo

[redaktu] Geografio

[redaktu] Bazaj faktoj

Kvankam la ĉefteritorio de Francio (franclingve la France métropolitaine) estas lokita en okcidenta Eŭropo, tiu ŝtato ankaŭ enhavas plurajn teritoriojn en Nordameriko, Antiloj, Sudameriko, suda Hinda Oceano, Pacifika Oceano kaj Antarkto. Tiuj teritorioj havas relative diversajn administraciajn sistemojn, ekzemple transmaraj departementojtransmaraj kolektivoj.

Unu el la tre diversaj francaj pejzaĝoj : Cantal, en la Centra Masivo.
Pligrandigu
Unu el la tre diversaj francaj pejzaĝoj : Cantal, en la Centra Masivo.

Eŭropa Francio posedas grandan diversecon da pejzaĝoj, ekde la marbordaj ebenaĵoj de la nordaj kaj okcidentaj regionoj ĝis la montaj ĉenoj de la sudoriento (kun la Alpoj) kaj de la sudokcidento (kun la Pireneoj). La francaj Alpoj enhavas la plej altan monton el la tuta Eŭropo, la Blanka Monto (Mont Blanc), kiu estas 4810 metrojn alta. Ekzistas krome aliaj montaj regionoj kiel la Centra Masivo, Ĵuraso, Vogezoj, aŭ Ardennes, kiuj estas ofte ŝtonetoplenaj kaj forstaj. La montomasivo Vercors enhavas aliajn belegajn pejzaĝojn, okcidente de la Alpoj. Francio ankaŭ disponas pri vasta reto de riveregoj: Luaro, Rodano, Garono, Rejno kaj Sejno.

Pro siaj transmaraj departementoj aŭ teritorioj dispelitaj tra la diversaj oceanoj, Francio posedas la duan plej vastan Ekskluzivan Ekonomian Zonon (EEZ) en la mondo, kun ĉirkaŭ 11.305.000 km², nur iomete malantaŭ Usono (11.351.000 km²) sed antaŭ la EEZ de Aŭstralio (8.232.000 km²). La EEZ de Francio inkludas proksimume 8% de la tutaj EEZj en la mondo, kvankam la landareo de la Franca Respubliko atingas nur 0,45% de la tuta landareo de la mondo.

Danke al sia eŭropa landareo de 544.435 km² (aŭ 675.417 km² kun la transmaraj teritorioj), Francio estas la tria plej vasta ŝtato en Eŭropo, post Rusio kaj Ukrainio. De nordo ĝis sudo aŭ de okcidento ĝis oriento, Francio etendiĝas sur 1000 kilometroj. Ĝi disponas pri kvar marbordoj (entute 3427 km) ĉe la Norda Maro, la Manika Markolo, la Atlantika Oceano kaj Mediteraneo.

[redaktu] Ĉefaj urboj

Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Inter la ĉefaj urboj de Francio, oni povas mencii :

Mapo de Francio, indikante la ĉefajn urbojn kaj la montĉenojn.
Urbo Loĝantaro (urba areo)
Parizo
9.644.507
Lyon (Liono)
1.648.216
Marseille (Marsejlo)
1.349.000
Lille (Lilo)
1.143.125
Toulouse (Tuluzo)
964.797
Bordeaux (Bordozo)
925.253
Nantes (Nanto)
550.000
Strasbourg (Strasburgo)
273.100
Nice (Nico)
342.738
Montpellier (Montpeliero)
225.392
Rennes (Renno)
206.229
Toulon (Tulono)
168.639
Grenoble (Grenoblo)
153.317

[redaktu] Historio

Pli proksimajn informojn legu en la ĉefartikoloj : Historio de Francio kaj Listo de francaj reĝoj

[redaktu] Mezepoko

La bapto de Kloviso la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498 aŭ 508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.
Pligrandigu
La bapto de Kloviso la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

Nuntempa Francio etendiĝas sur la plej vasta parto de iama kelta Gaŭlio (poste romia Gaŭlio), sed la hodiaŭa nomo de la lando devenas de la Frankoj, ĝermana tribo kiu alvenis sur la landojn de la romia imperio en la 4-a jarcento.

Plejmulto el la regionoj konsistigantaj nunan Francion estis unuigita en 507 de Kloviso la 1-a, kiu sukcesis trudi frankan potencon (aŭ regnum francorum) al la aliaj triboj, precipe Alemanoj, Burgundoj kaj eĉ kelkaj Visigotoj norde de la Pireneoj. Tiu «franka reĝlando», tiam ankoraŭ nomita Gaŭlio, detempe de tiu periodo, ĉiam konservis ĝian idealon de unueco kaj ĝian romian kulturon. Tamen la teritorio estis multfoje dividita kaj denove kunigita, okaze de la hazardaj heredaĵoj aŭ edziniĝoj en la merovida dinastio. La ĉefaj partoj de la reĝlando, sendependaj de tempo al tempo, estis Neŭstrio (Pariza Regiono), Aŭstrazio (ĉirkaŭ Metz), Burgonjo (kun Châlons-en-Champagne kiel ĉefurbo) kaj Akvitanio (kun Bordeaux).

Dua franka dinastio, la Karolidoj, anstataŭigis la Merovidojn ĉirkaŭ meze de la 8-a jarcento, kaj kolose pligrandigis la frankan reĝlandon, kiu fariĝis la Karolida (aŭ Franka) Imperio en 800. Post la morto de Karolo la Granda, laŭ la traktato de Verdun de 843, la imperio estis dividita en tri partojn : la Francia orientalis plejoriente, la Francia occidentalis plejokcidente, kaj meze aperis la nedaŭra Lotaringio. La orienta parto kongruis kun la teritorio kiu poste fariĝis Germanio, kaj la okcidenta parto kvazaŭe kongruis kun estonta Francio. La famaj ĵuroj de Strasburgo de 842, traktitaj inter la nepoj de Karolo la Granda, estas krome la plej malnova akto pruvinta uzon de du malsamaj lingvoj, preter kaj antaŭ la Rejno. Tiu teksto estas do ofte prezentita kiel la fondinta akto de Francio kaj Germanio, sed ankaŭ de la franca kaj germana lingvoj.

La milita kaj morala helpo de Johana de Arko permesis plirapidigi la finon de la Centjara milito, ekzemple kun la liberigo de Orléans.
Pligrandigu
La milita kaj morala helpo de Johana de Arko permesis plirapidigi la finon de la Centjara milito, ekzemple kun la liberigo de Orléans.

La posteuloj de Karolo, la Karolidoj, regis la estontan francan teritorion ĝis 987, kiam la duko Hugo Kapeto estis kronita kiel la unua oficiala reĝo de Francio. Tio signis komenciĝon de nova dinastio, la Kapetidoj. La Kapetidoj progrese pligrandigis la reĝan teritorion ekde la Pariza Regiono, konstante kontraŭbatalinte la ambiciojn de la plej potencaj feŭdaj landsinjoroj, precipe la sinjoroj de Anĵuo. Tiuj ĉi akiris vastan teritorion etendiĝinta ekde Akvitanio ĝis Anglio, kun reĝoj kiel Rikardo la 1-a. Nur danke al la franca venko de Bouvines en 1214 povis Filipo la 2-a retrudi respektindan francan potencon.

Post paca kaj prospera 13-a jarcento, la rekta kapetida dinastio abrupte formortis, kiam la tri filoj de Filipo la 4-a vice reĝis kaj mortis sen reĝidoj. La nova domo de Valois, proksimaj parencaroj de la Kapetidoj, estis kontestita de la angla reĝo Eduardo la 3-a, kiu estis la nepo de Filipo la 4-a per sia patrino Izabelo de Francio: tiu malkonsento kaŭzis la longedaŭran Centjaran Militon, kiu daŭris ekde 1337 ĝis 1453. La fama junulino Johana de Arko, poste ŝi aŭdis misterajn voĉojn, kontaktis la feblan reĝon Karlo la 7-a kaj sukcesis liberigi simbolegajn urbojn kiel OrléansReims. Kvankam ŝi finfine brulis sur ŝtiparo en 1431, ŝia aventuro grande faciligis la finon de la milito en 1453.

La fino de la Centjara milito ne signifas malaperon de la grandaj feŭdaj sinjoroj: la dukoj de Burgonjo, ekzemple Karlo la Temerara, defiadis la francan monarkion ĝis la fina venko de Ludoviko la 11-a en 1482. Same, la duklando de Bretonio estis nur komplete submetita je la fino de la 15-a jarcento.

Ludoviko la 14-a, la «reĝo-suno», estas ofte rigardata kiel la plej grava monarko de Francio.
Pligrandigu
Ludoviko la 14-a, la «reĝo-suno», estas ofte rigardata kiel la plej grava monarko de Francio.

Sekve, la 16-a jarcento estis ĉefe markita de la nepacigebla rivaleco inter Francio kaj la Habsburgoj, precipe inter Francisko la 1-a kaj la vasta imperio de Karlo la 5-a. Iomete poste komenciĝis la francaj militoj pri religio, pro la rapida disvolviĝo de protestantismo en suda Francio. La klimakso de tiuj militoj estis la amasmurdo de la Sankta Bartolomeo, kiu okazis la 25-an de aŭgusto 1572, sendube per ordo de Katerino de Mediĉo.

[redaktu] Moderna epoko

Post la murdo de Henriko la 3-a pro fanatika monaĥo en 1589, la domo de Valois formortis. La nova reĝo, Henriko la 4-a, estis eksprotestanto kaj li devis konverti al katolikismo por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova dinastio, la Burbonoj. Kun la helpo de sia fidela ministro Sully, Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en 1610 de François Ravaillac, sia filo Ludoviko la 13-a heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de sia potencega ĉefministro, la kardinalo Richelieu, kiu sukcese kvietigi la plej tumultemajn sinjorojn.

La filo de Ludoviko la 13-a, Ludoviko la 14-a, fariĝis reĝo de Francio en 1643, sed sia patrino Anno de Aŭstrio plenumis regentadon ĝis la 7-a de septembro 1651, kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis de nun plejaĝa. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estas ambaŭ glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple la Sukceda Milito de Hispanio (1701-1714), ja permesis grandege plifortigi la francan influon en Eŭropo per la gajno de novaj teritorioj ĉe la Pireneoj, la Rejno aŭ ĉe Nordo-Kaleza Markolo. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la nova kastelo de Versajlo, kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.

La 14-an de julio 1789 estis la prizono Bastille atakita kaj invadita de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la Franca Revolucio.
Pligrandigu
La 14-an de julio 1789 estis la prizono Bastille atakita kaj invadita de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la Franca Revolucio.

La Francoj estis do iel malpezigitaj, kiam Ludoviko la 15-a, pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en 1715. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj en Kanado kaj Barato post la Sepjara milito (1756-1763), la reĝado de Ludoviko la 15-a estas precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kiel Voltaire, Rousseau, Montesquieu, Diderotd'Alembert. Ĉiuj tiuj filozofoj havis gravan influon sur la ĉefideologioj de la Franca Revolucio.

[redaktu] Franca Revolucio kaj 19-a jarcento

Vidu ankaŭ : Franca revolucio de 1789

Okaze de la fama popola atako de la prizono Bastille komenciĝis la Franca Revolucio la 14-an de julio 1789 (nuntempe ŝtata festotago). La Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano, skribita je la 23-an de aŭgusto 1789, asertis striktan juran egalecon inter ĉiuj Francoj. Malgraŭ la fondo de nova, parlamenta monarkio en 1791, la politika reĝimo radikaliĝis kaj la Unua Respubliko estis establita la 21-an de septembro 1792 : la reĝo Ludoviko la 16-a devis rezigni siajn privilegiojn, kaj li estis fine gilotinita la 21-an de januaro 1793.

Libereco gvidanta la popolonEugène Delacroix, 1833Tiu pentraĵo solene reprezentas la francan revolucion de 1830.
Pligrandigu
Libereco gvidanta la popolon
Eugène Delacroix, 1833
Tiu pentraĵo solene reprezentas la francan revolucion de 1830.

Napoléon Bonaparte, unue militista heroo, ekkontrolis la junan Respublikon en 1799 kiam li fariĝis Unua Konsulo. Napoléon, danke al siaj esceptaj dotoj, estis kronita imperiestro de la nova Franca Imperio la 2-an de decembro 1804. Sekve, per serio da aŭdacaj militoj, la timinda imperia armeo konkeris aŭ venkis multajn eŭropajn landojn kiel Nederlando, Prusio, AŭstrioNapolo, kaj enoficigis parencoj de la imperiestro en la okupaciitaj teritorioj. Post la batalo de Waterloo kaj la fina malvenko de Napoléon, la Viena kongreso de 1815 aranĝis la restarigon de la burbona monarkio kun reĝo Ludoviko la 18-a.

Kvankam nova franca revolucio en 1830 eksigis severan reĝon Karlo la 10-a, la monarkia reĝimo postvivis kaj nur finfine malaperis pro la franca revolucio de 1848, kiam la Dua Respubliko anstataŭigis la lastan francan reĝon Ludoviko-Filipo. Tamen, tiu nova Respubliko estis nedaŭra : ĝi finiĝis en 1852 kiam Louis-Napoléon Bonaparte, nevo de la iama imperiestro, organizis per puĉo la fondon de la Dua Imperio, kaj tiel fariĝis Napoleono la 3-a. Tiu reĝimo, kvankam iom opresema, estas tute nekomparebla kun la Unua Imperio : la Dua Imperio estis ne militema, kaj efike faciligis la duan industrian revolucion en Francio. Napoleono la 3-a falis pro katastrofa milito kontraŭ Prusio en 1870, kaj la Tria Respubliko estis fondita en 1871.

[redaktu] 20-a jarcento

Mapo de Francio kun ĝiaj kolonioj. (1885)
Pligrandigu
Mapo de Francio kun ĝiaj kolonioj. (1885)

La Tria Respubliko estas grava, «bela epoko» (Belle Époque) por Francio. Danke al pluraj liberpensaj konsiliprezidentoj kiel Jules Ferry, Léon Gambetta aŭ Pierre Waldeck-Rousseau, la sinsekvaj registaroj agnoskis fundamentajn rajtojn, ekzemple la kunvenan (30-a de junio 1881), gazetaran (29-a de julio 1884), sindikatan (21-a de marto 1884) kaj asocian (1-a de julio 1901) liberecojn. Francaj regimentoj krome ekokupis kaj ekadministris vastan kolonian imperion en okcidenta Afriko aŭ Hindoĉinio.

Kvankam Francio estis finfine unu el la venkintoj de la Unua kaj Dua mondmilitoj, la lando kaj la popolo grandege suferis pro la bataloj. Dum la germana okupado de norda Francio (1940-1944), la sudaj teritorioj estis regitaj de marŝalo Philippe Pétain, kiu starigis la famaĉan, germanfavoran reĝimon de Vichy, tiel foriginte la Trian Respublikon.

Post la alianca elŝipigo ĉe Normandio je la 6-an de junio 1944, la franca teritorio estis progresive liberigita kaj konfidita al la « Provizora Registaro » de generalo de Gaulle. Nur post du referendumoj kaj ardaj debatoj akordiĝis la Francoj pri nova politika sistemo, la Kvara Respubliko, kiu oficiale validiĝis la 27-an de oktobro 1946. Tiu nova, tre parlamenta reĝimo aperis tamen tute ne adaptita al la sinsekvaj senkoloniigaj krizoj tra la franca kolonia imperio, precipe la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tial generalo de Gaulle, kun la helpo de Michel Debré, fondis la pli prezidentan Kvinan Respublikon la 4-an de oktobro 1958, ankaŭ fariĝinta la unua prezidento de tiu nova reĝimo.

La sinsekvaj prezidentoj de la Kvina Respubliko (Georges Pompidou, Valéry Giscard d'Estaing, François Mitterrand kaj nuntempa Jacques Chirac) ĉefe dediĉis siajn penojn al la franca-germana reamikigo por plifaciligi la konstruon de forta, politika Eŭropa Unio.

[redaktu] Administraciaj subdividoj

[redaktu] Ordinara strukturo

Vidu ankaŭ : Francaj regionoj - Francaj departementoj - Transmaraj departementoj - Komunumoj de Francio

La 22 regionoj de metropola Francio
La 96 departementoj de metropola Francio

Francio enhavas entute 26 administraciajn regionojn (franclingve Régions): 21 troviĝas en kontinenta Francio kaj 4 estas transmaraj regionoj (Régions d'Outre-MerROM) : Gvadelupo, Martiniko, Reunio kaj Franca Gviano. Finfine Korsiko, kvankam ĝi konformiĝas al escepta, pli aŭtonoma statuto (ekzemple kun insula asembleo), estas ankaŭ rigardata kiel regiono.

La regionoj de metropola Francio, do je la nombro de 22, estas Alzaco, Akvitanio, Aŭvernjo, Burgonjo, Bretonio, Centro, Ĉampanjo-Ardenoj, Franĉ-Konteo, Korsiko, Malsupra Normandio, Supra Normandio, Pariza Regiono, Langvedoko-Rusiljono, Limoĝio, Loreno, Sudo-Pireneoj, Nordo-Kaleza Markolo, Luarlandoj, Pikardio, Puatuo-Ĉarentoj, Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kaj Rodano-Alpoj.

La regionoj estas sube dividitaj en 100 departementoj (Départements), plejofte numeritaj laŭalfabete. Ĉiu regiono enhavas almenaŭ du departementojn, escepte de la kvar transmaraj regionoj kiu enhavas nur unu, samnaman departementon (Départements d'Outre-MerDOM) : referendumo okazis en decembro 2003 pri la forigo de tiu malgracia, dukapa DOM/ROM sistemo, sed la propono estis malakceptita de la transmaraj balotantoj.

La departementoj estas krome subdividitaj en 342 arondismentoj (Arrondissements) kaj en 4035 kantonoj (Cantons). Laste sed ne balaste, la 36.682 komunumoj konstituas la plej multnombrajn kaj la plej bazajn administraciajn dividojn.

Male de la arondismentoj aŭ de la kantonoj, kiuj nur havas formalajn administraciajn funkciojn, la regionoj, departementoj kaj komunumoj ĉiuj posedas lokajn asembleojn: la Regiona Konsilio (Conseil régional) ĉe la regiono, la Ĝenerala Konsilio (Conseil général) ĉe la departemento kaj la municipa konsilio (Conseil municipal) ĉe la komunumo. La kongruaj lokaj ekzekutivoj estas respektive la prezidento de la Regiona Konsilio, la prezidento de la Ĝenerala Konsilio kaj la urbestro. La ŝtataj interesoj estas finfine reprezentataj kaj defendataj de la regiona prefekto ĉe ĉiu regiono, de la prefekto ĉe ĉiu departemento kaj de la subprefekto ĉe ĉiu arondismento.

Ekde 1982, ampleksa sencentralizo de iamaj ŝtataj prerogativoj grandege plivastigis la potencon de la lokaj instancoj. Regionoj, ekzemple, ĉefe prizorgas ekonomian disvolviĝon, profesian formadon aŭ turismon. La departementoj estas komisiitaj de plejmulto el la sociaj financhelpoj, kaj la komunumoj havas respondecon por la kreaĵo kaj la subtenado de la lokaj, bazaj servoj.


Francaj departementoj
01 Ain / 02 Aisne / 03 Allier / 04 Alpes-de-Haute-Provence / 05 Hautes-Alpes / 06 Alpes-Maritimes / 07 Ardèche / 08 Ardennes / 09 Ariège / 10 Aube / 11 Aude / 12 Aveyron / 13 Bouches-du-Rhône / 14 Calvados / 15 Cantal / 16 Charente / 17 Charente-Maritime / 18 Cher / 19 Corrèze / 2A Corse-du-Sud / 2B Haute-Corse / 21 Côte-d'Or / 22 Côtes-d'Armor / 23 Creuse / 24 Dordogne / 25 Doubs / 26 Drôme / 27 Eure / 28 Eure-et-Loir / 29 Finistère / 30 Gard / 31 Haute-Garonne / 32 Gers / 33 Gironde / 34 Hérault / 35 Ille-et-Vilaine / 36 Indre / 37 Indre-et-Loire / 38 Isère / 39 Jura / 40 Landes / 41 Loir-et-Cher / 42 Loire / 43 Haute-Loire / 44 Loire-Atlantique / 45 Loiret / 46 Lot / 47 Lot-et-Garonne / 48 Lozère / 49 Maine-et-Loire / 50 Manche / 51 Marne / 52 Haute-Marne / 53 Mayenne / 54 Meurthe-et-Moselle / 55 Meuse / 56 Morbihan / 57 Moselle / 58 Nièvre / 59 Nord / 60 Oise / 61 Orne / 62 Pas-de-Calais / 63 Puy-de-Dôme / 64 Pyrénées-Atlantiques / 65 Hautes-Pyrénées / 66 Pyrénées-Orientales / 67 Bas-Rhin / 68 Haut-Rhin / 69 Rhône / 70 Haute-Saône / 71 Saône-et-Loire / 72 Sarthe / 73 Savoie / 74 Haute-Savoie / 75 Parizo / 76 Seine-Maritime / 77 Seine-et-Marne / 78 Yvelines / 79 Deux-Sèvres / 80 Somme / 81 Tarn / 82 Tarn-et-Garonne / 83 Var / 84 Vaucluse / 85 Vendée / 86 Vienne / 87 Haute-Vienne / 88 Vosges / 89 Yonne / 90 Territoire-de-Belfort / 91 Essonne / 92 Hauts-de-Seine / 93 Seine-Saint-Denis / 94 Val-de-Marne / 95 Val-d'Oise
Transmaraj departementoj kaj regionoj (DOM/ROM)
971 Gvadelupo / 972 Martiniko / 973 Franca Gviano / 974 Reunio


[redaktu] Esceptaj transmaraj statutoj

Vidu ankaŭ : Transmaraj kolektivoj

Tiu mapo montras la tutajn transmarajn teritoriojn.
Pligrandigu
Tiu mapo montras la tutajn transmarajn teritoriojn.

Ekzistas ankaŭ aliaj transmaraj teritorioj, kiuj estas nek departementoj nek regionoj, sed konformiĝas al esceptaj statutoj. Ekde konstitucia revizio en 2003, oni povas klasifiki ilin laŭ tri kategorioj :

[redaktu] Politiko

Vidu ankaŭ : Kvina Respubliko - Franca konstitucio de 1958

La nuna franca konstitucio, kiu fondas la Kvinan Respublikon, estis aprobita per referendumo la 28-an de septembro 1958. Tiu teksto estas la fundamento de la hodiaŭa franca jura sistemo, kaj baziĝas interalie sur la Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano de 1789. Kaŭze de la multaj problemoj de la antaŭa, tre parlamenta Kvara Respubliko, la konstitucio de 1958 ĉefe plifortigas la ekzekutivon kompare kun la Parlamento.

Laŭ la konstitucio, la Prezidento de la Franca Respubliko (Président de la République) estas balotita rekte per universala voĉdono, por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas la militistaron kaj prizorgas internaciajn traktatojn. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciati referendumojn aŭ eĉ alproprigi al si esceptaj potencoj en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉe Palaco Elizeo.

La ĉefministro (Premier ministre) estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento : povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsama politika partio. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun Prezidento Jacques Chirac kaj ĉefministro Lionel Jospin ekde la asemblea disigo de 1997 ĝis 2002. Tio estas ironie kromnomita « kunloĝeco » (cohabitation) de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de la registaro : li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi la ministrojn kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita « Konsiliprezidento ». Li loĝas ĉe Hotelo Matignon.

Skemo de la politika sistemo de la Kvina Respubliko.
Pligrandigu
Skemo de la politika sistemo de la Kvina Respubliko.

.../...

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

[redaktu] Kelkaj ciferoj pri la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj/virino:po 1,75 infanoj naskita per virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, kataluna
Religio: Inter la kredantoj :

Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 000 parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona, kataluna

Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

[redaktu] Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj)

[redaktu] Esperanto en Francio

Vidu : Esperanto-movado

[redaktu] Ligoj




Flago de NATO NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) Flago de NATO
BelgioBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIslandoItalioKanadoLatvioLitovioLuksemburgoNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioSlovakioSlovenioTurkioUsono


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.premier-ministre.gouv.fr/en
•  http://www.elysee.fr/ang/index.shtm
•  http://www.service-public.fr/etranger/english.html
•  Turismo Francio
•  Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj
•  France - Directory in English

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Francio sub la gloso France



Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com