Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Belgio - Vikipedio

Belgio

El Vikipedio

Koninkrijk België
Royaume de Belgique
Königreich Belgien
Reĝlando Belgio

Flago de Belgio

Blazono de Belgio

Nacia himno: La Brabançonne

Nacia devizo: Eendracht maakt macht (nl)
L'union fait la force (fr)
Einigkeit macht stark (de)
(Unueco igas forta)

Lokigo

Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) nederlanda (58%), franca (32%)
germana
Ĉefurbo Bruselo (1,193 mil)
Religio(j) katolikoj (75%), protestantoj (22%), 4 aliaj rekonataj religioj
Areo
% akvo
32.545 km²
6,2%
Loĝantaro
Loĝdenso
10,4 miliono
336/km²
Valuto Eŭro (EUR)
Horzono UTC +1 (en somero +2)
TTT | Landkodo | Tel. .be | BE | 32
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Albert la 2-a (ekde 1993)
Ĉefministro Guy Verhofstadt
Nacia tago 21a de julio
Sendependeco en 1830 de Nederlando
Esperanto-movado
Esperanto-asocio {{{esperanto-asocio}}}
Portalo Portalo pri Belgio


La Reĝlando BelgioBelgujo (nederlandlingve Koninkrijk België; franclingve Royaume de Belgique; germanlingve Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcident-Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.

Belgio enhavas pli ol 10 000 000 loĝantojn sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar Belgio estas trapasita de la kultura limo inter la germana kaj la latinida Eŭropoj, ĝi estas same dividita lingvistike. Du precipaj lingvoj estas parolitaj en Belgio : la nederlanda lingvo estas ĉefe uzita norde en Flandrio, kaj la franca lingvo regas Valonion plisude. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el siaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la longa historio de la ŝtato.

La vorto « Belgio » devenas de la latina nomo de la plejnorda parto de romia Gaŭlo, la Gallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo da keltaj triboj, la Belgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de la Nederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktuala Benelukso. Ekde la fino de Mezepoko ĝis la 17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis la belga revolucio, Belgio (tiam Hispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajn internaciajn organizaĵojn kiel NATO.

Enhavo

[redaktu] Provincoj

  • Flandrio konsistas el la provincoj

Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpeno, Limburgo, Flandra Brabanto;

  • Valonio konsistas el la provincoj

Valona Brabanto, Henegovio, Namuro, Lieĝo, Luksemburgio

  • la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.

[redaktu] Ĉefaj urboj

[redaktu] Historio

Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreataj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.

[redaktu] Geografio, klimato kaj medio

Vidu ankaŭ : Geografio de Belgio - Listo de urboj de Belgio

Bruselo, Antverpeno, Gento, Charleroi, Lieĝo, Bruĝo kaj Namuro estas la sep plej grandaj urboj de Belgio, kun pli ol 100 000 loĝantoj.
Pligrandigu
Bruselo, Antverpeno, Gento, Charleroi, Lieĝo, Bruĝo kaj Namuro estas la sep plej grandaj urboj de Belgio, kun pli ol 100 000 loĝantoj.

Belgio, malgraŭ malgranda teritorio (apenaŭ 30 528 km²), enhavas tri ĉefajn geografiajn regionojn : la marborda ebenaĵo nordokcidente, la centra plataĵo kaj la montĉeno Ardenoj sudoriente. La marborda ebenaĵo konsistas precipe el sablaj dunoj kaj polderoj : polderoj estas landareoj, proksimaj al la marnivelo aŭ eĉ sub tiu ĉi, kiuj estis kaptitaj el la maro per la konstruo de digoj kaj de kampoj drenitaj per kanaloj. La dua geografia regiono, la centra plataĵo, situas pli interne en la lando. Ĝi estas milde ascendanta areo kun multaj fruktodonaj valoj, irigaciitaj de pluraj riveroj. Tie oni povas ankaŭ trovi pli firmajn landojn, inkluzive de kavernoj aŭ malgrandaj krutejoj.

Pejzaĝo de Altaj Marĉoj, en Ardenoj.
Pligrandigu
Pejzaĝo de Altaj Marĉoj, en Ardenoj.

La tria geografia regiono, nomita la Ardenoj, estas pli malglata ol la aliaj. Ĝi estas densa arbara plataĵo, tre ŝtonetoplena kaj netaŭga por agrikulturo, kaj ĝi etendiĝas ĝis norda Francio. Tiu regiono gastigas plejmulton el la belga sovaĝa faŭno. La plej alta loko de Belgio, la Signalo de Botrange, ankaŭ troviĝas tie, kun nur 694 metroj.

La klimato de Belgio estas mara kaj mezvarma. La lando spertas gravan pluvoprecipitadon ĉiusezone. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 3°C en januaro, kaj 18°C en julio. La averaĝa pluvoprecipitado estas 65 milimetroj en januaro, kaj 78 milimetroj en julio.[1] Tra Belgio fluas interalie la riveroj Skeldo kaj Mozo.

Kaŭze de ĝia alta loĝdenso (la plej granda en Eŭropo) kaj de ĝia situo je la centro de Okcident-Eŭropo, Belgio spertas gravajn ekologiajn problemojn. Raporto en 2003[2] taksis ke la akvo de la belgaj riveroj estis la plej poluita en Eŭropo, kaj eĉ la plej nebona inter la 122 ekzamenitaj ŝtatoj.

[redaktu] Federacia ŝtato

La Komunumoj de Belgio
Pligrandigu
La Komunumoj de Belgio
La Regionoj de Belgio
Pligrandigu
La Regionoj de Belgio

Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn (komunumo kaj regiono), tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.

[redaktu] La Komunumoj

[redaktu] La Regionoj

[redaktu] Ceteraj informoj

  • Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
  • Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
  • MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
  • Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
  • Organizoj: UNO (1945), NATO, EU

[redaktu] Famaj belgoj

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Notoj

  1. Eurometeo: meteo en Bruselo
  2. Sewage-laden Belgian water worst in world, New Scientist

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.belgium.be
•  Famaj belgoj (angle)
•  Turismo Belgio (angle)
•  Belgio en DMOZ


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Belgio sub la gloso Belgium





Flago de NATO NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) Flago de NATO
BelgioBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIslandoItalioKanadoLatvioLitovioLuksemburgoNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioSlovakioSlovenioTurkioUsono


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com