Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Antarkto - Vikipedio

Antarkto

El Vikipedio

Antarkto
Areo
% glacikovrita
14.425.000km²
98%
Loĝantaro 4.000 somere,
1.000 vintre
Politika sistemo Administrita de la Antarkta traktado
Depostulitaj teritorioj Argentino
Aŭstralio
Britio
Ĉilio
Francio
Norvegio
Nov-Zelando
TTT | Tel. .aq | +672


Reliefo de Antarkto
Pligrandigu
Reliefo de Antarkto
Antarkto
Pligrandigu
Antarkto
Antarkto
Pligrandigu
Antarkto
Antarkto
Pligrandigu
Antarkto
Antarkto
Pligrandigu
Antarkto

Antarkto estas kontinento kiu situas en la plej suda parto de la Tero, plejparte sude de la antarkta cirklo kaj ĉirkaŭ la suda poluso. Ĝi estas la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas ĉi tie kvankam kelkaj gravaj nacioj alpropriĝis parto de ĝi, ĉar la temperaturoj estas tre malfacile eltenebla de homoj. El entute 14.425.000km², 13.720.000 estas ĉiam kovrita de glacio.

Enhavo

[redaktu] Geografio

La 98 % el tiu kontinenta tero estas glaĉero aŭ bankizo, kun alteco inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90% de la monda glacio, 29.000.000 km3, estas en Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli nesalakvon ol la cetero de la tero. Sed spite de tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La Suda Poluso, ekzemple, nur ricevas 2 cm da nova neĝo po jaro. Sed la neĝo neniam degelas...

En la "sekaj valoj" de Antarkto pluvo lastfoje venis antaŭ 2 milionoj jaroj.

Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto, ĉar:

  1. La Arkto estas oceano, ne tero kaj akvo retenas varmon pli bone ol tero.
  2. Antarkto havas pli da neĝo, kiu reflektas 80% da la varmo el la suno.
  3. La meza alteco de Antarkto estas 2300 metroj, multe pli alta ol la maro de la Arkto. Do la aero estas pli maldensa, do pli malvarma.
  4. La vento en Antarkto estas tre forta.

La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 C (218 K).

Se la neĝo kaj glacio iam degelas:

  • Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kiel arkipelago.
  • La tero de Antarkto, kiu nun estas subpremita de la glacio, leviĝus 500 m (dum 10 mil jaroj).
  • La maroj leviĝus 73 m tutmonde.

Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento unufoje estis varma kaj marĉa.

[redaktu] Historio

Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la Antarkta Oceano, kaj sekrete atingis la kontinenton. En 1838, la usonano Charles Wilkes pruvis, ke Antarkto estis vere kontinento. Je la 11-a de decembro, 1911, la norvego Roald Amundsen estris la unuajn homojn, kiuj atingis la Sudan Poluson. La brito Robert Falcon Scott ankaŭ atingis la poluson 35 tagojn poste, sed li kaj lia grupo pereis tie.

Hodiaŭ, inter 1000 kaj 4000 scientistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantajn loĝantarojn. Ĉiujare, pli da 10.000 turistoj vizitas Antarkton.

[redaktu] Floro kaj faŭno

Marsupiuloj unufoje loĝis en Antarkto. Tiuj alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinento estis ankoraŭ unu. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio ĝis la mioceno. La kontinento nun estas plejparte la loĝejo de balenoj, fokoj, sciencistoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Homo estas la sola granda animalo kiu nun loĝas en la koro de la kontinento.

Antarkto havas la plimulton de la rokoj eltrovitaj, kiuj venis el Marso al Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.

[redaktu] Politika stato

Dum la 20-a jarcento sep landoj postulis teritoriojn en Antarkto, ĉu pro malkovro aŭ pro posedo de lando pli norde el suda poluso: Argentino - Aŭstralio - Britio - Ĉilio - Francio - Nov-Zelando - Norvegio.

Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno povu posedi areojn tie - Antarkto estu la ununura kontinento ĉasta, apartenanta al Naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptas tiujn postulojn.

[redaktu] Vidu ankaŭ

 L.L. Ivanov et al, Map of Livingston Island and Greenwich Island
Pligrandigu
L.L. Ivanov et al, Map of Livingston Island and Greenwich Island
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Antarkto sub la gloso Antarctica


[redaktu] Eksteraj ligiloj

• Dokumenta filmo pri nuntemaj strebadoj dividi Antarkton (en E-o)
•  http://www.scar.org
•  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/ay.html
•  http://www.comnap.aq
•  http://www.antarctica.ac.uk
•  http://apc.mfa.government.bg
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com