Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Geografio - Vikipedio

Geografio

El Vikipedio

Mapo de la mondo. 2004
Pligrandigu
Mapo de la mondo. 2004

Geografio (de la grekaj vortoj γη [ge] = "tero", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") estas scienco, kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tersurfaco kaj ilian interagon kun la homaj agoj. Ĝi do priskribas la spacajn strukturojn kaj okazaĵojn sur la tersurfaco, la efektojn de tiuj strukturoj kaj okazaĵoj al la homa agado, kaj la efektojn de homa agado al la tersurfaco. La geografio do kombinas naturajn kaj sociajn sciencojn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia medio.

Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj tutmonda niveloj.


Enhavo

[redaktu] Geografiaj objektoj

Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano

La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto

Vd. ankaŭ: Geografiaj nomoj.

[redaktu] Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:

[redaktu] Branĉoj de geografio

[redaktu] Intersciencaj geografiaj disciplinoj

Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia geografio ~ Lingva geografio ~ Medicina geografio ~ Milita geografio ~ Rekreacia geografio ~ Veterinara geografio ~ Zoogeografio

[redaktu] Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) — Taleso, Anaksimandro k.a.

Jen listo de kelkaj elstaraj vojaĝantoj kaj esploristoj:

Anaksimandro
Ĉeng He
Ibn Batuta
Vitus Bering
François Bernier
Samuel de Champlain
James Cook
Petro Kropotkin
Kolumbo
Magelano
Marko Polo
Strabono
Taleso
Vasco da Gama
Marc Aurel Stein

[redaktu] Ĉefaj geografiaj diskutoj

Tiuj ĉi diskutoj estas ĝis nun aktualaj por geografio kaj ludas gravan rolon en la scienco. Supozeble, ili ne havas unuecan solvon. Multaj geografiaj diskutoj estas lokitaj en terminologio, klasifikado kaj aliaj ŝajne formalaj aferoj. Tamen terminologio kaj klasifikado estas fakte esenco de teoriaj vidpunktoj de diversaj sciencistoj: tiel malantaŭ diskuto pri terminoj ofte staras sciencaj skoloj, teorioj kaj hipotezoj.

  • Difino de geografio kiel scienco: ĉu tia scienco ekzistas; kio estas la studobjekto ĝia.
  • Difino de "geografia kovro", difino de ĝi diferencige de geosferoj de la Tero.
  • Difino de la sistemo de geografiaj sciencoj, loko de certaj sciencoj ene de tiu sistemo kaj ilia signifo por la ceteraj sciencoj.
  • Esenco de geografio kiel unueca scienco, se tiu ekzistas; ĝiaj celoj, taskoj kaj studobjektoj.
  • Teoria geografio, se tiu ekzistas, kaj kiu scienco povas tiel nomiĝi. Ekzisto de komungeografiaj teorioj.
  • Difino de la nocio "mapo", diferenco de mapo disde aliaj modeloj, esenco de kartografia esplormetodo.

kaj aliaj.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  PopulationData.net: informoj pri loĝantaro
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com