Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
San-Marino - Vikipedio

San-Marino

El Vikipedio

La flago
Pligrandigu
La flago
Mapo de San-Marino
Pligrandigu
Mapo de San-Marino

San-Marino (itale San Marino) estas malnova lando en la apenina duoninsulo.

  • Landkodo: SM.
  • E-nomo: Respubliko San-Marino.
  • Nacia nomo: Repubblica di San Marino.
  • Areo: 60 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: 2 kapitan-regantoj.
  • Ĉefurbo: San-Marino (5 mil).
  • Adm. divido: 9 komunumoj (castelli).
  • Loĝantaro: 25 mil, inter ili 91% sanmarinanoj, 9% italoj.
  • Ŝtatlingvo: itala.
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Monunuo: eŭro EUR (= 100 cendoj)
  • Nacia festo: 3a de septembro - tago de la fondiĝo de respubliko (301).
  • Konstitucio: adoptis skribitan konstitucion je la 8-a de oktobro 1600

Enhavo

[redaktu] Historio

Laŭ legendo San-Marino estis fondita la 3-an de septembro 301 de dalmatia ŝton-laboristo Marino, kiu forlasis sian familion por vivi kiel kristana ermito sur Monto Titano. Ĉar San-Marino de tiu tempo ne havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej malnova respubliko de la mondo. Ĝia oficiala kalendaro nombras la jarojn de la ŝtatfondo. La jaroj do diferencas de la kristana kalkulo je 1699 (ĝis la 2-a de septembro) aŭ 1700 (ek de la 3-a de septembro. La sanmarinajn jarindikojn oni markas per "dfR" (dopo la fondazione della Repubblica" = post fondo de la Respubliko).

Post Marino aliaj kristanoj rifuĝis sur la monto por trovi protekton de la persekuto de impersiestro Diokleciano. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de Konstantino la 1-a Marino estis igita diakono. La roma patricio Donna Felicissima (= Feliĉega Virino) donacis al li la monton Titano; strato en la ĉefurbo nun honoras ŝian nomon. Kiam Marino mortis en 366, li onidire deklaris sian komunumon "libera de la ergo de aliaj homoj". Sur tiu diro la komunumo fondis sian sendependecon.

La plej nova skriba leĝo de San-Marino estas el la jaro 1295. Ĝis 1600 ĝi kreskis al ses-voluma verko kun 314 sekcioj. La leĝojn deklaris asembleo de la familiestroj, nomata arengo. En 1243 oni enkondukis ŝtatestran duopon, la "regantajn kapitanojn" ('#capitani reggenti), kiuj oficas dum ses monatoj. Tiu tradicio estas aktiva ĝis nun.

En 1848 Giuseppe Garibaldi, estro de la unuiĝa movado de Italio, devis rifuĝi en San-Marino, ricevis azilon kaj en 1861 eĉ la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.

En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 la faŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝima registaro de Italio kaj dum la Dua mondmilito konservis neŭtralecon. Post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro en 1943 San-Marino akceptis ĉ. 100.000 rifuĝintojn, la kvaroblon de la loĝantaro. Estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.

Kvankam la lando estis neutrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj, la Brita Reĝa Aer-Armeo je la 26-a de junio 1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.

En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan resp. pasivan elektorajton por virinoj.

En 1992 la lando aniĝis en Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne estas membro de Europa Unio, sed ja partoprenas en la Eŭropa Valuta Unio kaj stampigas (en Italio) proprajn eŭro-monerojn, kiuj tamen ne cirkulas, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj.

Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj.

[redaktu] Strukturo

San-Marino estas dividita al naŭ komunumoj, nomataj "kasteloj" (castelli). Jen listo kun la loĝantaro (de 1994):

kastelo poŝtkodo loĝantoj
Urbo San Marino 47890 4.325
Acquaviva 47892 1.246
Borgo Maggiore 47893 5.149
Chiesanuova 47894 811
Domagnano 47895 2.200
Faetano 47896 783
Fiorentino 47897 1.686
Montegiardino 47898 689
Serravalle 47899 / 47891 7.791
sumo: 24.680

La plej granda urbo, Dogana en kastelo Serravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Escepte de la ĉefurba kastelo ĉiuj aliaj limas al Italio.


[redaktu] vidu ankaŭ


Pligrandigu
Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.visitsanmarino.com
•  http://www.museidistato.sm/Museo_trad/index.htm
•  http://home.planet.nl/~jschoone/sm.html


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com