Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ĝenerala Konsilio (Francio) - Vikipedio

Ĝenerala Konsilio (Francio)

El Vikipedio

La Ĝenerala Konsilio (franclingve Conseil général) estas la balotita asembleo de ĉiu franca departemento. La ĝeneralaj konsilantoj estas balotitaj per universala rekta voĉdono, po unu konsilanto por ĉiu kantono. Iliaj mandatoj daŭras ses jarojn, kaj ili estas anstataŭigitaj duone ĉiu tri jaroj. La konsilantoj balotas internan "konstantan komisionon" (commission permanente), kiu enhavas prezidenton kaj plurajn vicprezidentojn. Tiu komisiono, precipe ĝia prezidento, estas la ekzekutivo de la departemento. La prezidento estas krome la hierarkia estro de la departementa administraro.

Hodiaŭ, la vorto "Ĝenerala" povas ŝajni stranga : fakte, antaŭ la kreaĵo de la Regionaj Konsilioj en 1972, la Ĝeneralaj Konsilioj estis la plej alta loka asembleo, do la plej "ĝenerala" (male de la municipaj konsilioj).

[redaktu] Historio

La leĝo de la 22-a de decembro 1789, kiu kreis la departementojn, ankaŭ ordonis la kreaĵon de "departementa konsilio" (Conseil de département) en ĉiu departemento : tiu instanco estis asembleo kun 36 balotitaj membroj. Ĝin forigis tamen nova leĝo la 4-an de decembro 1793.

La asembleoj reaperis kiel "Ĝeneralaj Konsilioj" danke al la leĝo de la 17-a de februaro 1800 (kiu ankaŭ kreis la prefektojn). La membroj de la novaj konsilioj, tamen, ne plu estis balotitaj sed estis nomumitaj de la registaro. Nur en 1833 refariĝis la Ĝeneralaj Konsilioj balotitaj asembleoj, unue per pagenda voĉdono kaj sekve (post la leĝo de la 3-a de julio 1848) per universala voĉdono.

Antaŭe, la prezidento de la Konsilio ŝanĝis ĉiujare. Ekde la leĝo de la 10-a de aŭgusto 1871, la ĝeneralaj konsilantoj balotas ilian prezidenton tuj post ĉiu renoviĝo de la asembleo.

[redaktu] Ĉefaj taskoj

La ĉefaj taskoj de la Ĝenerala Konsilio estas :

  • Sociala helpo (financhelpoj...)
  • La subtenado de la departementaj vojoj kaj la plenumo de la loka aŭtobusa transportado
  • La kolegioj (duagradaj lernejoj)
  • Kulturo (subtenado de la departementa arkivejo, ktp...)

La leĝo de la 13-a de aŭgusto 2004, kiu plietendigas la francan sencentralizon, konfidis novajn taskojn al la Ĝeneralaj Konsilioj, interalie :

  • Subtenado de kelkaj naciaj vojoj
  • Asistado de la maljunuloj kaj de la junuloj
  • Administrado de kelkaj fondusoj pri loĝeco

[redaktu] Vidu ankaŭ

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com