Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Honora Legio - Vikipedio

Honora Legio

El Vikipedio

La Honora Legio (france ordre national de la Légion d'honneur [ordr nasjonAl dla leĵjO donEr]) estas franca ordeno, kiu rekompencas eksterordinarajn meritojn armeajn aŭ civilajn pri la franca nacio. Ĝi estis fondita de Napoléon Bonaparte la 20-an de majo 1802.

Enhavo

[redaktu] Historio

La Franca Revolucio efektive forigis ĉiujn distingaĵojn de la malnova reĝimo, kaj la generaloj ekkutimis atribui honorajn batalilojn (honora fusilo, honora sabro, eĉ honora tamburo) por rekompenci kuraĝajn agojn. Tial Napoleono kreis la legion por havi distingilojn ne ligitajn al la iama monarkio.

Pro la pledo de Napoleono oni principe akceptis civilulojn en la legion. Li diris:

"Se oni diferencigus inter homoj armeaj kaj civilaj, oni establus du ordenojn, kvankam ekzistas nur unu nacio. Se oni honorus nur armeanojn, estus eĉ pli malbone, ĉar tiam la nacio estus jam nenio."

[redaktu] Priskribo

Grandmajstro de la ordeno estas la prezidento de Francio. Nun ekzistas pli ol 110.000 legianoj. La rilato inter armeaj kaj civilaj distingitoj estas proksimume 2/3 al 1/3. Nur unu dekono de la legianoj estas virinoj.

La legianoj dividiĝas al kvin ŝtupoj; la unuaj tri nomiĝas "gradoj" kaj la du superaj "dignoj":

  • kavaliroj (nun 100.000)
  • oficiroj (10.000)
  • komandantoj (1.250)
  • grand-oficiro (250)
  • granda kruco (75)

Per legianeco estis distingitaj ne nur homoj, sed ankaŭ asocioj, firmaoj, lernejoj kaj eĉ urboj.

[redaktu] Insigno

Medalo de la Honora Legio
Pligrandigu
Medalo de la Honora Legio

La insigno de la ordeno estas blank-emajla stelo kun kvin duoblaj radioj, kies dek pintoj portas globetojn. La stelocentro kaj la globetoj estas arĝentaj por la kavaliroj kaj karminaj por la oficiroj. La radiojn ligas krono arĝenta aŭ karmina laŭ la grado, verde emajlita kaj kunmetita el folioj de kverko (dekstre) kaj laŭro (maldekstre), kies krucigitaj malsupraj pintoj estas ligitaj per nodo. La centro de la stelo estas ora medaliono kun bildo de la Franca Respubliko, ĉirkaŭata de blua cirklo kun la vortoj REPUBLIQUE FRANÇAISE (Franca Respubliko). La stelo pendas de plia krono, laŭgrade arĝenta aŭ karmina, verde emajlita kaj kunmetita el kverkaj (ĉi-foje maldekstre) kaj laŭraj (ĉi-foje dekstre) folioj. Malantaŭe la ora medaliono portas tri trikolorajn flagojn kun la enskribo Honneur et Patrie (honoro kaj patrujo) kaj la daton de la kreo de la ordeno, laŭ la revolucia kalendaro: 29 floréal An X (29-a de florealo, jaro 10).

La insigno pendas de ruĝa rubando. La grandeco de la karmina insigno de la komandantoj plias je duono tiun de la unuaj du gradoj. Ĝi portas rozeton por la oficiroj. La insigno de la komandantoj pendas de kravato. La grand-oficiroj portas la saman insignon, sed karminan, sur la maldekstra flanko de la brusto. Ilia karmina kruco, preskaŭ duoble granda kiel tiu de la du unuaj gradoj, estas portata sur skarpo, pendas de larĝa ruĝa rubando, kiu pasas sur la dekstra ŝultro.

En civilaj vestaĵoj la kavaliroj portas en la butontruo ruĝan rubandon, la oficiroj ruĝan rozeton, la komandantoj ruĝan rozeton sur bantoj el arĝento, la grand-oficiroj ruĝan rozeton sur bantoj duone arĝentaj kaj duona oraj, kaj la grand-kruculoj ruĝan rozeton sur oraj bantoj. La bantoj estas vulgare nomataj "kanapo".

[redaktu] Edukejo de la Honora Legio

Ekzistas edukejo dediĉita al la legio, al kiu rajtas aliri nur filinoj, nepinoj kaj pranepinoj de legianoj. La nombro estas limigita je mil.

[redaktu] Aliaj franciaj distingiloj

Ekzistas nun du aliaj ŝtataj distingiloj en Francio:

  • La medalo de la rezisto estis kreita la 9-an de februaro 1943, en ekzilo, de de generalo Charles de Gaulle por rekompenci agojn de rezisto al la malamiko.
  • La nacia ordeno de la merito, destinita rekompenci elstarajn meritojn, estis kreita je la 3-a de decembro 1963 same de generalo de Gaulle.

[redaktu] Konataj legianoj

[redaktu] Ekstera ligilo

•  http://www.ambafrance-ca.org/article.php3?id_article=430&var_recherche=Legion+of+Honor
•  http://www.semlh.asso.fr
•  http://www.defense.gouv.fr/actualites/dossier/d29/honneur.htm


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com