Kvara Respubliko (Francio)
El Vikipedio
La Kvara Franca Respubliko (franclingve Quatrième République) estis la politika reĝimo de Francio ekde la 24-a de oktobro 1946 ĝis la 4-a de oktobro 1958.
Enhavo |
[redaktu] Naskiĝo
La Kvara Respubliko aperis post la Dua mondmilito kaj la "Provizora Registaro" (Gouvernement Provisoire) de la generalo De Gaulle. Komence de la milito, la germanfavora reĝimo de Vichy forigis la Trian Respublikon por starigi diktaturon. Tial, necesis elpensi novan reĝimon post la malvenko de Germanio. Unua plano de konstitucio estis malakceptita per referendumo la 5-an de majo 1946. Ĝi proponis parlamentan reĝimon, kun nur unu parlamenta ĉambro. Sekve, dua Konstituanta Asembleo estis balotita la 2-an de junio kaj pripensis alian, duĉambran reĝimon : la Malalta Ĉambro (Nacia Asembleo) unue balotus leĝojn, kaj la Alta Ĉambro (la "Konsilio de la Respubliko", franclingve Conseil de la République), sendependa de la Nacia Asembleo, sekve ratifus ilin. Tia reĝimo estas klare parlamentema : la veran ekzekutivan potencon posedas la Konsiliprezidento (ĉefministro), ne la Prezidento, iom samkiel en Britio.
Tiu propono estis aprobita per referendumo la 13-an de oktobro 1946 kaj validiĝis la 24-an. Ekde tiam, oni konas tiun tekston kiel la "konstitucio de 1946".
[redaktu] Historio
La du prezidentoj de la Kvara Respubliko estis Vincent Auriol, antaŭa socialista ministro dum la Tria Respubliko, kaj René COTY, mezdekstrulo. Laŭ la konstitucio de tiu parlamenta reĝimo, la prezidento tamen ne havis gravan rolon : la efektivan ekzekutivon havis fakte la Konsiliprezidento, la estro de la registaro, kiu baziĝis sian legitimecon sur la politika plimulto ĉe la Asembleo. La voĉdona sistemo por baloti la deputitojn estis proporcia : tio plifaciligis la kreaĵon de multaj, malgrandaj politikaj partioj, kies senĉesaj aliancoj aŭ kontraŭaliancoj kaŭzis la falon de multnombraj registaroj. Laŭ kelkaj taksoj, la Kvara Respubliko spertis ministrajn krizojn averaĝe ĉiu 9 tagoj ! Tiu deprimita kaj nestabila etoso aliparte faciligis la plifortigon de ekstremaj aŭ demagogiaj politikistoj.
Paradokse, la registara nestabileco ne malrapidigis la ekonomian rekonstruadon de Francio, kiu estis senhava post kvar jaroj de germana okupacio. La ministroj, kiuj apenaŭ havis sufiĉan tempon por ekkoni iliajn dosierojn, fakte lasis la administradon de la lando al iliaj ĉefaj ŝtatoficistoj, kiuj sukcesis agadi efike. Okazis do la rekonstruo de la plej bazaj instalaĵoj (elektro, telefono, fervojoj, vojoj, ktp...) tiel rapide, kiel en la aliaj demokratioj de okcidenta Eŭropo (Unuiĝinta Reĝlando, Belgio...).
[redaktu] Falo
La Kvara Respubliko spertis la du ĉefajn senkoloniigajn krizojn en la historio de Francio : la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tiu ĉi kaŭzis precipan gravan politikan krizon : oni petis la revenon de Charles de Gaulle al la registaro. La fama generalo tuj organizis la redakton de nova konstitucio en 1958, kiu ricevis kolosan aprobon per referendumo kaj validiĝis la 4-an de oktobro : tiel naskiĝis la Kvina Respubliko.
[redaktu] Ĉefaj realigoj de la Kvara Respubliko
La Kvara Respubliko faris plurajn gravajn elektojn dum sia nedaŭra historio:
- Ĝi konfirmis virinan voĉdonon (kreita ekde 1944 dum la Provizora Registaro).
- Ĝi subskribis la traktaton de Romo iniciatintan la Eŭropajn Komunecojn. (1957)
- Ĝi haltigis kolonian ĉeeston de Francio en Hindoĉinio.
- Ĝi ekinvestis por krei aŭtonoman, francan atombomban kapablecon.
[redaktu] Ĉefaj politikistoj de la Kvara Respubliko
- Vincent Auriol
- Georges Bidault
- Maurice Bourgès-Maunoury
- Léon Blum
- Jacques Chaban-Delmas
- René COTY
- Michel Debré
- Gaston Defferre
- Jacques Duclos
- Edgar Faure
- Félix Gaillard
- Charles de Gaulle
- Félix Gouin
- Joseph Laniel
- André Marie
- René Mayer
- Pierre Mendès France
- François Mitterrand
- Guy Mollet
- Antoine Pinay
- Christian Pineau
- René Pleven
- Pierre Pflimlin
- Henri Queuille
- Paul Ramadier
- Robert Schuman
- Maurice Thorez
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Franca konstitucio de 1946
- Kvina Respubliko
- Konsiliprezidento (Francio)