Nord
El Vikipedio
Nord (59) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Nordo-Kaleza Markolo |
Prefektejo : | Lille |
Subprefektejoj : | Avesnes-sur-Helpe Cambrai Douai Dunkerque Valenciennes |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
2 555 020 loĝantoj 445 loĝantoj/km² |
Areo | 5 743 km² |
Arondismentoj | 6 |
Kantonoj | 79 |
Komunumoj | 652 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Bernard Derosier |
Situo en Francio | |
Nord estas unu el la du departementoj de la franca regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi etendiĝas sur 5 743 km² kaj havas 2 555 020 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Lille. La departemento tute enhavas 652 komunumojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Nord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.
[redaktu] Naturaj kaj historiaj regionoj
- Cambraisis
- Houtland
- Hainaut
[redaktu] Esperanto-movado
La unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieux en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lille, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).
Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto.