Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Georges Pompidou - Vikipedio

Georges Pompidou

El Vikipedio

Georges Jean Raymond Pompidou, kutime nomata Georges Pompidou (naskiĝis la 5-an de julio, 1911 en Montboudif (departemento Cantal), mortis la 2-an de aprilo 1974 en Parizo) estis franca ŝtatulo.

Filo de du geinstruistoj, li preparis la prestiĝan École Normale Supérieure en la prestiĝa liceo Louis-le-Grand, kie li konatiĝis kun Léopold Sédar Senghor kaj Aimé Césaire. Akceptita en la École Normale Supérieure (1931), li fariĝis agregaciulo pri beletro (1934) kaj komencis instrui, unue en Marseljo, poste en Parizo en la fama Liceo Henriko la 4-a. Li publikigis iun Antologion de la franca Poezio, kiu, estis reeldonita kaj plu legatas pro tie kvalito kaj la interveno persona emocio de la aŭtoro (li). Lia beletrema karaktero akaŭ manifestiĝis, kiam fine de demandoseanco gazetisto petis komenton pri priama kaj primora tragedio nelge okazinta en Francio, li respondis, ke li ne diros tion, kion li pensas pri tio, sed li nur eldiris versojn de Paul ELUARD kiel komenton.

En 1935, li edziĝis kun Claude Cahour, kun kiu li adoptis filon, Alain Pompidou naskita en 1942.

Post la Liberiĝo li fariĝis «Maître des Requêtes» en la «Conseil d'État», supera tribunalo de la franca administracio, poste direktoro de la Turismo (1946-1949). Inter 1954 kaj 1958, li laboris en la Banko Rothschild. Kiam Charles de Gaulle reprenis la povon en 1958, li fariĝis lia kabinetestro kaj en 1962 ĉefministro.

Dum la ribelo de Majo 1968 li komprenis, ke la ribelantoj perdis la apogon de la publiko per siaj troigoj kaj proponis novan voĉdonadon por elekti novan asembleon. De Gaulle, kiu preferus referendumon, konsentis sed ne sen grumblado. Fakte la voĉdonado estis triumfo por de Gaulle, sed ĉi tiu ne pardonis al sia ĉefministro, ke li pravis kontraŭ li kaj lin anstataŭigis kiel ĉefministron per Maurice Couve de Murville.

Tamen post la malsukceso de la referendumo de 1969 kaj la demisio de de Gaulle, Pompidou estis elektita Prezidento de la Respubliko la 15-an de Junio. Bedaŭrinde li jam estis malsana kaj la troa laborado postulata de lia posteno malhelpis efikan kuracadon. Li mortis la 2-an de Aprilo 1974, kaŝinte ĝis la fino sian sanstaton. Pri tio François Mitterrand indignis laŭtvoĉe... kaj li mem dum pli ol dek jaroj ne nur kaŝos sian kanceron sed ne hezitos trompi la popolon per la publikigo de mensogaj kuracistaj deklaroj.

Pligrandigu


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.georges-pompidou.org
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com