Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
El Vikipedio
La Konsilio de Sekureco estas la plej potenca organo de la Unuiĝintaj Nacioj. En ĝi troviĝas kvin konstantaj membroj (permanent members) kaj dek nekonstantaj membroj (elected members) aŭ ŝtatoj. La kvin konstantaj membroj (Ĉinio, Francio, Britio, Rusio, Usono) havas dum akcepto de rezolucioj (resolutions) plilarĝigitan vetorajton, kaj estas tial ankaŭ nomitaj vetopotencoj.
La celo de la Konsilio de Sekureco estas vivteni la pacon kaj la sekurecon internaciaj.
[redaktu] Elekto de la nekonstantaj membroj
La 10 nekonstantaj memroj estas elektita je plimulto de du trionoj de la Ĝenerala Asembleo, por du jaroj ne-renovigeblaj. La disdivido de la dek seĝoj devas esti geografie egaleca. Tiel oni ĝenerale havas:
- 3 seĝoj por Afriko
- 2 seĝoj por Azio
- 2 seĝoj por Latin-Ameriko
- 1 seĝo por Orient-Eŭropo
- 2 seĝoj por Okcident-Eŭropo (foje kun Kanado)
Ĉiujare estas elektitaj kvin membroj por la du venontaj jaroj, tiel elektiĝis en januaro 2005 kaj en januaro 2006 la nunaj membroj :
2005
2006