Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Bretonio - Vikipedio

Bretonio

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Francio > Bretonio < Francaj regionoj


Dosiero:fr-bz-gd.gif

Bretonio (franclingve Bretagne [bretanj'], bretonlingve Breizh [brejs], galolingve Bertaèyn [bertajn]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud la Atlantika Oceano.

La kvar departementoj de Bretonio administra
Pligrandigu
La kvar departementoj de Bretonio administra

La duoninsulo “Armoriko”, situanta nordokcidente de Francio, estas tipa regiono, kies civilizacio estas tre malnova. La megalitoj, vicoj de starantaj ŝtonoj, estis starigitaj ĉirkaŭ la jaro 2000 antaŭ Kristo. Unuafoje oni aŭdas pri la keltoj en Armoriko en 320 antaŭ Kristo. De ili oni longe konservis la religion de la druidoj kaj ĉiam ankoraŭ la ornamaĵon “triskell”.

Post la romana periodo (57 a. K. - 5a jarcento p. K.), la bretonoj, keltoj el la britaj Kornvalo kaj Kimrio, persekutataj de la saksoj, migris al Armoriko, kiu poste estis nomata Bretonio. Ĝi konsistas nun el du geografiaj partoj: mara (Armor) kaj tera (Arcoat).

En Armor estas 1200 km da marbordo, tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj, multaj insuletoj. Sur la marbordo, ĉiam la klimato estas milda, tamen iufoje okazas ŝtormoj dum la alta tajdo. La tajdoj estas imponaj. Ekzemple dum la malalta tajdo oni kaptas konkojn, krabojn kaj similajn. La fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio.

Arcoat [arkot], ankaŭ la interna parto de Bretonio, estas belega: arbaroj, kiel tiu de “Brocéliande” kun siaj legendoj aŭ tiu de “Le Huelgoat” kun belegaj rokoj, montetoj en dezertaj regionoj, kiel la “Menez-Hom”, verda kamparo kun belegaj vilaĝoj el granito, skulptitaj kalvarioj, tipaj preĝejoj aŭ kapeloj...


Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Josette DUCLOYER el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.


Enhavo

[redaktu] Departementoj

Kiel administra regiono, Bretonio konsistas el kvar departementoj:

  1. Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor)
  2. Finistère (Penn-ar-Bed)
  3. Ille-et-Vilaine (Il-ha-Gwilen)
  4. Morbihan (Mor-Bihan)

Historie Bretonio entenas ankaŭ la areon de la departemento:

[redaktu] Statistikaĵoj

Sen Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)

  • Areo: 27,209 km²
  • Loĝantaro: 2,906,197 (1999).
  • Denseco: 107 homoj en km²
  • Monta kulmino: Roc'h Trevezel: 384 m. (Finistère / Penn-ar-Bed)

Kun Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)

  • Areo: 34,024 km²
  • Loĝantaro: 4,040,463
  • Denseco: 119 homoj en km²

[redaktu] Ĉefurboj

  • Rennes (bretonlingve Roazhon ; galolingve Resnn): 364,687 loĝantoj. Prefektejo.
  • Brest (bretonlingve Brest): 210,055 loĝantoj. Grava haveno.
  • Lorient (bretonlingve An Oriant): 116,174.
  • Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg): 85,849
  • Quimper (bretonlingve Kemper): 77,256
  • Vannes (bretonlingve Gwened): 60,062
  • Saint-Malo (bretonlingve Sant-Maloù): 50,675

Kaj en Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)

  • Nantes (bretonlingve Naoned; galolingve Nauntt): 544,932
  • Saint-Nazaire (bretonlingve Sant-Nazer): 136,886

[redaktu] Lingvoj

La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se cent jaroj antaŭe, nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis imponi sian lingvon per lernejoj (en 1950, oni taksis ke nur 100.000 bretonojn ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)

Bretonio povas esti dividita en du partoj : okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la Diwan lernejoj kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92% de demandataj bretonoj jese respondis.

Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.

Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio

Esperante Bretone Galoe France
abelo gwenanenn avètt abeille
buŝo genou góll bouche (gueule)
domo ti ostèu maison
elirejo er-maez desort sortie
fromaĝo formaj fórmaij fromage
fali kouezhañ cheir tomber
fumi butunat betunae fumer
hodiaŭ hiziv anoet aujourd'hui
horaro taolenn an eurioù oryaer horaire
kaprino gavr biq chèvre
lernejo / skolo skol escoll école
lipo gweuz lip lèvre
numero niver limerot numéro
piro perenn peirr poire
seĝo kador chaérr chaise
sciuro kazh-koad chat-de-boéz écureuil
sibli / fajfi c'hwibanañ sublae siffler
stelo steredenn esteill étoile

[redaktu] Eksteraj ligiloj


Calluna vulgaris Keltaj nacioj Triskelo

Irlando | Skotlando | Manksinsulo | Kimrio | Kornvalo | Bretonio

Referencartikolo: Keltoj


Francio (Fr) Flago de francio
Regionoj Akvitanio | Alzaco | Aŭvernjo | Bretonio | Burgonjo | Centro | Ĉampanjo-Ardenoj | Franĉ-Konteo | Korsiko | Langvedoko-Rusiljono | Limoĝio | Loreno | Luarlandoj | Malsupra Normandio | Nordo-Kaleza Markolo | Pariza Regiono | Pikardio | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | Puatuo-Ĉarentoj | Rodano-Alpoj | Sudo-Pireneoj | Supra Normandio.
Departementoj 01  Ain | 02  Aisne | 03  Allier | 04  Alpes-de-Haute-Provence | 05  Hautes-Alpes | 06  Alpes-Maritimes | 07  Ardèche | 08  Ardennes | 09  Ariège | 10  Aube | 11  Aude | 12  Aveyron | 13  Bouches-du-Rhône | 14  Calvados | 15  Cantal | 16  Charente | 17  Charente-Maritime | 18  Cher | 19  Corrèze | 2A  Corse-du-Sud | 2B  Haute-Corse | 21  Côte-d'Or | 22  Côtes-d'Armor | 23  Creuse | 24  Dordogne | 25  Doubs | 26  Drôme | 27  Eure | 28  Eure-et-Loir | 29  Finistère | 30  Gard | 31  Haute-Garonne | 32  Gers | 33  Gironde | 34  Hérault | 35  Ille-et-Vilaine | 36  Indre | 37  Indre-et-Loire | 38  Isère | 39  Jura | 40  Landes | 41  Loir-et-Cher | 42  Loire | 43  Haute-Loire | 44  Loire-Atlantique | 45  Loiret | 46  Lot | 47  Lot-et-Garonne | 48  Lozère | 49  Maine-et-Loire | 50  Manche | 51  Marne | 52  Haute-Marne | 53  Mayenne | 54  Meurthe-et-Moselle | 55  Meuse | 56  Morbihan | 57  Moselle | 58  Nièvre | 59  Nord | 60  Oise | 61  Orne | 62  Pas-de-Calais | 63  Puy-de-Dôme | 64  Pyrénées-Atlantiques | 65  Hautes-Pyrénées | 66  Pyrénées-Orientales | 67  Bas-Rhin | 68  Haut-Rhin | 69  Rhône | 70  Haute-Saône | 71  Saône-et-Loire | 72  Sarthe | 73  Savoie | 74  Haute-Savoie | 75  Paris | 76  Seine-Maritime | 77  Seine-et-Marne | 78  Yvelines | 79  Deux-Sèvres | 80  Somme | 81  Tarn | 82  Tarn-et-Garonne | 83  Var | 84  Vaucluse | 85  Vendée | 86  Vienne | 87  Haute-Vienne | 88  Vosges | 89  Yonne | 90  Territoire-de-Belfort | 91  Essonne | 92  Hauts-de-Seine | 93  Seine-Saint-Denis | 94  Val-de-Marne | 95  Val-d'Oise
Transmaraj departementoj kaj regionoj (DOM/ROM) 971  Guadeloupe | 972  Martinique | 973  Guyane | 974  Réunion
Transmaraj kolektivoj (COM) 975  Sankta-Piero kaj Mikelono | 985  Majoto | 986  Valiso kaj Futuno | 987  Franca Polinezio | 988  Nov-Kaledonio
Senhomaj 984  Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj | Basas-de-India Insulo | Eŭropinsulo | Klipertono
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Bretonio sub la gloso Bretagne


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com