Eŭropa Unio
El Vikipedio
La Eŭropa Unio estas organizo de ŝtatoj en Eŭropo; formas ĝin nun 25 membraj ŝtatoj. La Unio kreskadis el provoj instigi politikajn kaj ekonomiajn ligojn inter la eŭropaj nacioj por revivigi la regionon post la detruado de la dua mondmilito, kaj por preventi tian militon en la estonteco.
Enhavo |
[redaktu] Membroj
[redaktu] Fondintoj (1957)
[redaktu] Aliĝintaj en 1973
- Danio
- Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Irlando
[redaktu] en 1981
[redaktu] en 1986
[redaktu] Kun la germana reunuiĝo en 1990
- La teritorio de GDR
[redaktu] en 1995
[redaktu] en 2004
[redaktu] Aliĝontaj ekde 2007
[redaktu] Aliĝonteblaj poste
[redaktu] Lingvoj
[redaktu] Oficialaj lingvoj
La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas:
- angla
- ĉeĥa
- dana
- estona
- finna
- franca
- germana
- greka
- hungara
- hispana
- itala
- irlanda (ekde 1-a de januaro 2007)
- latva
- litova
- malta
- nederlanda
- pola
- portugala
- slovaka
- slovena
- sveda
[redaktu] Kromaj lingvoj uzataj traktate
La hispana registaro baldaŭ proponos la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficiala lingvo en la estonta Eŭropa Konstitucio.
[redaktu] Valutoj
La ĉefa valuto estas eŭro. La eŭro estas oficiala valuto en 12 (baldaŭ 13) de la 25 membrostatoj de la Eŭropa Unio, en:
- Aŭstrio
- Belgio
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Finnlando
- Hispanio
- Italio
- Luksemburgo
- Nederlando
- Portugalio
- Irlando
- Slovenio (ekde 1-a de januaro 2007)
Aliaj unianaj landoj daŭre uzas la proprajn monvalutojn.
[redaktu] Simboloj
Detale ĉe Eŭropaj simboloj
- Eŭropa flago
- Eŭropa himno: eltiraĵo el la Simfonio 9-a de Ludwig van Beethoven, ankaŭ alnomata Himno al Ĝojo.
[redaktu] Eŭropunia juro
[redaktu] Konstitucio
[redaktu] Institucioj kaj organoj
- Eŭropa Parlamento
- Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi situas en Strasburgo, Bruselo kaj Luksemburgo. La plenkunsidoj okazas ĉefe en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU.
- Eŭropunia Konsilio
- Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj.
- Eŭropa Konsilio
- Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, kiun reprezentas la ŝtatestro. Ne konfuzenda kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organiizo sidanta en Strasburgo.
- Eŭropa Komisiono
- Ĝiaj membroj estas elektataj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo.
- Eŭropa Kortumo
- Revizora Kortumo
- Eŭropa Centra Banko
- Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 12 membroj de EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando.
- Ekonomia kaj Socia Komitato
- Komitato de regionoj
- Eŭropa Banko de investoj
- Eŭropa Ombudsmano
- Eŭropa pacperanto
[redaktu] Programoj kaj politikoj
- Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko aŭ KAP (longtempe la ununura Eŭropunia politiko)
- Programo Phare : programo por helpi aliĝontajn landojn
- Programo Comenius : prilingvaj edukaj interŝanĝoj (kiuj ŝajnas preteratenti tion, kion diris antaŭvidante Esperanton!)
[redaktu] La ideo de Esperanto kiel la oficiala lingvo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- oficiala TTT-ejo de Eŭropa Unio; Detalaj informoj pri la Eŭropa Unio estas disponeblaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU.
- EEU & BKC La Eŭropa Esperanto-Unio kaj Brusela Komunikad-Centro
- Marko Naoki Lins: EŬROPO: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio el Monato (2003/4, p.17)
[redaktu] Vidu ankaŭ
EŬROPA UNIO (EU) | ||
---|---|---|
Aŭstrio • Belgio • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Respubliko de Irlando • Slovakio • Slovenio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Aliĝontaj | ||
Bulgario • Kroatio • Respubliko de Makedonio • Rumanio • Turkio |
eo:Eǔropa Unio