Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)
El Vikipedio
Historio > Sankta Romia Imperio > Sanktaj Romiaj Imperiestroj > Karlo la 5-a < Gereĝoj de Hispanio < Hispana Imperio
Karlo, naskiĝis 24-an de februaro 1500 en Gento, mortis 21-a de septembro 1558 en Yuste (Ekstremaduro, Hispanio), estis Imperiestro Karlo la 5-a de la Sankta Romia imperio ekde 1519 ĝis lia morto jare 1556 kaj ekde 1516 ĝis lia morto jare 1556 Reĝo Karlo la 1-a de Hispanio.
Lia preceptoro estis Adriano Florizoone, onta papo Adriano la 6-a.
Li estis unu el la historiaj regnestroj kiuj regis super plej granda surfaco de la Tero, ne nur ĉar liaj posedaĵoj etendiĝis super granda parto de la eŭropa kontinento, sed ankaŭ ĉar liaj estis la novaj posedaĵoj de la hispana imperio en Ameriko. Liaj posedaĵojn en Centra eŭropo li heredis el sia patriĉo Filipo la 1-a de Hispanio, Filipo la Bela, dum la amerikajn li ricevis de sia patrino Johana la 1-a de Hispanio, Johana la Freneza, filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.
Tamen, unu el liaj ĉefaj klopodoj estis la luktoj religiaj, kontraŭ la turkoj en la Mediteranea Maro kaj la orienta Eŭropo kaj kontraŭ la novaj herezoj de la katolikismo en siaj nordaj posedaĵoj.
En 1556 li rezignis pri sia reĝeco. La hispanajn posedaĵojn li transdonis al sia filo Filipo, kaj sian imperiestrecon al sia frato Ferdinando.
Antaŭulo | Listo de Regantoj | Posteulo |
---|---|---|
Maksimiliano la 1-a | Imperiestroj de la Sankta Romia imperio | Ferdinando la 1-a |
Filipo la 1-a | Gereĝoj de Hispanio | Filipo la 2-a |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |