UTC
El Vikipedio
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > UTC
Estas 2006-12-17 T 10:07 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)
Universala Tempo Kunordigita, aŭ UTC, estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° OR. UTC estas la moderna postanto de GMT. La nomo venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time, kaj TUC, el la francalingva Temps Universel Coordonné. La formo "UTC" estis neŭtrala al ĉiuj.
GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas Internacian Atoman Tempon (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:
UTC - GMT < 0.9 s
La supersekundo estas necesa ĉar la rotacio de la Tero estas ĉiam plimalrapidiĝanta.
Vidu ankaŭ:
- La nuna tempo de UTC laŭ la Bureau International des Poids et Mesures
- sekundo
- SI
- BIPM
- NTP
- horzono
- somera tempo
[redaktu] Eksteraj ligoj
Kategorioj: Tempo | UTC