Eure
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Supra Normandio > Eure < Francaj departementoj
Eure (27) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Supra Normandio |
Prefektejo : | Évreux |
Subprefektejoj : | Bernay Les Andelys |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
541 054 loĝantoj 90 loĝantoj/km² |
Areo | 6 040 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 43 |
Komunumoj | 675 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Jean-Louis DESTANS |
Situo en Francio | |
Mapo | |
Eure [ɘ:r] estas franca departemento, (unu el du en la regiono Haute-Normandie) kiu ricevis sian nomon de la rivero Eure. Ĝia plej granda urbo estas Évreux. La departemento tute enhavas 675 komunumojn.
[redaktu] Geografio
Eure partoprenas en la regiono Haute-Normandie. Ĝi estas lima de la departementoj Calvados okcidente, Seine-Maritime norde, Oise nordeste, Val-d'Oise kaj Yvelines este, Eure-et-Loir sude, kaj Orne sudokcidente.
[redaktu] Historio
La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4a de marso 1790, per uzado de la leĝo de la 22a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio.