Aŭstrio
El Vikipedio
La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
|
|||||
Oficialaj lingvoj | germana; en kelkaj regionoj: kroata, slovena, hungara | ||||
Ĉefurbo | Vieno | ||||
Ŝtatformo | Federacia Respubliko | ||||
Prezidento: | Thomas Klestil ĝis la 6-a de julio 2004 (mortinta); ekde la 8-a de julio 2004 Heinz Fischer |
||||
Kanceliero: | Wolfgang Schüssel | ||||
Areo | 83.871 km2 | ||||
Loĝantaro | 8.1 milionoj (2001) | ||||
Denseco de enloĝantoj | 97 enloĝantoj po km2 | ||||
Valuto | Eŭro (€) | ||||
Tempozono | UTC +1 | ||||
Nacia himno | Land der Berge, Land am Strome | ||||
Landkodo | AT | ||||
Interretkodo | .AT | ||||
Telefonkodo | 43 | ||||
LS de UEA: | Aŭstria Esperantista Federacio | ||||
LS de TEJO: | Aŭstria Esperanto-Junularo | ||||
Mapo de Aŭstrio el CIA World Factbook |
|||||
Plej grandaj urboj | Vieno Graz Linz Salzburg |
||||
Religioj: | 84% katolikismo, 6% protestantismo | ||||
Nacia festo: | la 26-an de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco 1955) | ||||
Ekonomio: | tuta: 225 mlrd $ po kapo:US$26.890 |
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
[redaktu] Politiko
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
[redaktu] Federaciaj Landoj
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
Ŝtato | Ĉefurbo |
---|---|
(1) Burgenland | Eisenstadt |
(2) Karintio (Kärnten) | Klagenfurto (Klagenfurt) |
(3) Aŭstrio Malsupra (Niederösterreich) | St. Pölten |
(4) Aŭstrio Supra (Oberösterreich) | Linz |
(5) Salcburgo (Salzburg) | Salcburgo |
(6) Stirio (Steiermark) | Graz |
(7) Tirolo (Tirol) | Innsbruck |
(8) Vorarlberg | Bregenz |
(9) Vieno (Wien) | Vieno |
Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio
[redaktu] Ekonomio
[redaktu] Eksportado
[redaktu] Turismo
[redaktu] Mondaj heredaĵoj
- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo
[redaktu] Esperanto-movado
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
[redaktu] vidu ankaŭ
EŬROPA UNIO (EU) | ||
---|---|---|
Aŭstrio • Belgio • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Respubliko de Irlando • Slovakio • Slovenio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Aliĝontaj | ||
Bulgario • Kroatio • Respubliko de Makedonio • Rumanio • Turkio |
NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) | ||
---|---|---|
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono |
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Irlando | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝolando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |