Colmar
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Alzaco > Colmar < Urboj
Colmar | |
---|---|
Lando | Francio |
Regiono | Alzaco |
Departemento | Haut-Rhin (prefektejo) |
Arondismento | Kolmaro (ĉefurbo) |
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj |
Poŝtkodo | 68000 |
Urbestro Aktuala mandato |
Gilbert MEYER 2001 - 2008 |
Longitudo | 07° 21' 20" OR |
Latitudo | 48° 04' 54" NO |
Alto | 197 m |
Areo | 66,57 km² |
Loĝantaro | 65 136 loĝ. (1999) |
Colmar [kolmar] (esperantigite Kolmaro) estas ĉefurbo de la departemento Haut-Rhin. Ĝi estas pitoreska kaj tipa alzaca urbo kaj centro de vitokultivado.
Enhavo |
[redaktu] Historio
En la jaro 823 Colmar estis menciita unuafoje sub la nomo Columbarium.
1226 Colmar iĝis sendependa imperia urbo kaj en la 14-a jarcento ĝi membriĝis al la "dek-urboj-ligo". En la jaro 1635 Colmar estas unuafoje sub la franca regado kaj ties aparteno multfoje ŝanĝĝis ĝis 1945 inter Francio kaj Germanio.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Unterlinden Museum kun la Altaro de Issenheim de Matthias Grünewald (1470 - 1530)
- Muzeo Bartholdi (Frédéric Auguste Bartholdi (1834 - 1904) skulptis Statuon de Libereco)
- Preĝejo de Dominikanoj (14-a jarcento) kun la pentraĵo "Mario en la ĝardeno de la rozoj" de Colmara pentraĵisto Martin Schongauer.
[redaktu] Ĝemelurboj
Colmar estas ĝemelurbo kun :
- Abingdon (Britio)
- Eisenstadt (Aŭstrio)
- Györ (Hungario)
- Lucca (Italio)
- Princeton (New Jersey, Usono)
- Schongau (Germanio)
- Sint-Niklaas (Belgio).