Atlantika Oceano
El Vikipedio
Geografio > Atlantika Oceano
Atlantika Oceano aŭ Atlantiko estas la dua plej granda oceano sur la terglobo inter Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Afriko.
Ĝi etendiĝas sur 100 000 000 km2. Ĝi formiĝis el la disigo antaŭ milionoj da jaroj de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9 560 m ĉe la marprofundo de Porto Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro la mezatlantika dorsalo.
La Golfa fluo estas varmeta marfluo kiu fluas de Meksiko (Meksika golfo) al Eŭropo, kaj kiu ebligas la kontinentan klimaton en Eŭropo. Se tiu fluo ne ekzistus, Eŭropo estus tiel malvarma kiel la nordo de Kanado ĉar ĝi situas ĉe la sama latitudo.
vidu ankaŭ :
La kvin oceanoj |
Antarkto · Arkto · Atlantiko · Hindo · Pacifiko |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/zh.html
- http://ioc.unesco.org/oceanteacher/OceanTeacher2/01_GlobOcToday/03_GeopolOc/s23_1953.pdf
- http://dapper.pmel.noaa.gov/dchart
- http://web.archive.org/web/20020221215514/http%3a//oceanographer.navy.mil/atlantic.html.