Ĉefministro (Francio)
El Vikipedio
La franca ĉefministro (franclingve Premier ministre), laŭ la konstitucio de 1958, estas la estro de la registaro de la Franca Respubliko. Tiu posteno estas tipa de la Kvina Respubliko, ĉar dum la Tria kaj Kvara Respublikoj, la ĉefministro nomiĝis "Konsiliprezidento" (Président du Conseil) kaj havis malsaman potencon.
Enhavo |
[redaktu] La franca ĉefministro laŭ la Kvina Respubliko
[redaktu] Laŭ la konstitucio
Laŭ la 8-a artikolo de la franca konstitucio de 1958, la ĉefministro estas nomumita de la Prezidento de la Respubliko, kiu povas ankaŭ (duonoficiale) trudi lian demision. La ĉefministro devas reprezenti la politikan partion aŭ aliancon, kiu tiam superas la Parlamenton.
Post sia nomumo, la ĉefministro proponas novan registaron al la Prezidento. Se la du homoj akordiĝas, la Prezidento sekve oficiale nomumas la proponitajn ministrojn.
Laŭ la 21-a artikolo, la ĉefministro "estras la agadon de la registaro". Krome, li devas garantii "la plenumon de la leĝoj" kaj disponas dekretan potencon. Tamen, li formale ne estas la hierarkia estro de la aliaj ministroj. Kune kun la Prezidento de la Respubliko, li nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn. Laŭ la 22-a artikolo, la koncernitaj ministroj devas plisubskribi la jurajn aktojn de la ĉefministro.
[redaktu] Praktike
Fakte, la vera rolo de la ĉefministro grandege dependas de la politika situacio. Kiam la Prezidento kaj la parlamenta plimulto ĉe la Nacia Asembleo devenas de la sama politika partio, la ĉefministro plejofte submetas sin al la Prezidento kaj aplikas la prezidentan programon, tiel havante malfortan influon. Okaze de kunloĝeco (Cohabitation), kiam la parlamenta plejmulto malkongruas kun la Prezidento, la ĉefministro fariĝas natura estro kaj elektas libere la registaran programon.
[redaktu] Listo de la francaj ĉefministroj ekde la komenco de la Kvina Respubliko
Por listo de la francaj Konsiliprezidentoj (3-a kaj 4-a Respublikoj), vidu Konsiliprezidento (Francio)
31-a de majo 2005 | - | Dominique de Villepin |
6-a de majo 2002 | 31-a de majo 2005 | Jean-Pierre Raffarin |
2-a de junio 1997 | 6-a de majo 2002 | Lionel Jospin |
17-a de majo 1995 | 2-a de junio 1997 | Alain Juppé |
29-a de marto 1993 | 16-a de majo 1995 | Édouard Balladur |
2-a de aprilo 1992 | 28-a de marto 1993 | Pierre Bérégovoy (mortigis sin) |
15-a de majo 1991 | 31-a de marto 1992 | Édith Cresson |
10-a de majo 1988 | 15-a de majo 1991 | Michel Rocard |
20-a de marto 1986 | 10-a de majo 1988 | Jacques Chirac |
17-a de julio 1984 | 20-a de marto 1986 | Laurent Fabius |
22-a de majo 1981 | 17-a de julio 1984 | Pierre Mauroy |
27-a de aŭgusto 1976 | 13-a de majo 1981 | Raymond Barre |
28-a de majo 1974 | 25-a de aŭgusto 1976 | Jacques Chirac |
6-a de julio 1972 | 27-a de majo 1974 | Pierre Messmer |
20-a de junio 1969 | 5-a de julio 1972 | Jacques Chaban-Delmas |
10-a de julio 1968 | 16-a de junio 1969 | Maurice Couve De Murville |
14-a de aprilo 1962 | 10-a de julio 1968 | Georges Pompidou |
8-a de januaro 1959 | 14-a de aprilo 1962 | Michel Debré |
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Konsiliprezidento (Francio)
- Prezidento de la Respubliko (Francio)
- Nacia Asembleo (Francio)
- Ĉefministro (ĝenerala artikolo)