Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Grekio - Vikipedio

Grekio

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo estas pri la nuntempa Greka ŝtato. Vidu ankaŭ Antikva_Grekio.

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Grekio


Greka Respubliko
Ελληνική Δημοκρατία

Flago de Grekio

Blazono de Grekio

Nacia himno: Eleutheria i thanatos

Nacia devizo: {{{nacia devizo}}}

Lokigo

Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) greka
Ĉefurbo Ateno (3.027 mil)
Religio(j) Ortodoksismo
Areo
% akvo
131,945 km²
0.8669%
Loĝantaro
Loĝdenso
11,2 miliono (2005)
81/km²
Valuto Euro (EUR)
Horzono UTC +2 (en somero +3)
TTT | Landkodo | Tel. .gr | GR | 30
Politiko
Politika sistemo Demokratia respubliko
Ŝtatestro prezidento Karolos Papoulias (ekde 1993)
Ĉefministro Kostas Karamanlis
Nacia tago 225a de marto
Sendependeco en 1829 de la Osmanida imperio
Esperanto-movado
Esperanto-asocio {{{esperanto-asocio}}}

Grekio estas lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj.

Enhavo

[redaktu] Bazaj informoj

  • Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo, Makedonio (2.917 m).
  • Urboj: Tesaloniko (706 mil), Patraso (155 mil), Iraklion (111 mil).
  • Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
  • Loĝantaro: 10.467 mil (1995), inter ili Grekoj - 97,6%.
  • Etnaj minoritatoj: Valaĥoj (ĉ. 140 000); Turkoj (ĉ. 60 000); Pomakoj (ĉ. 30 000); Albanoj; bulgardevenaj slavoj.
  • Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.
  • GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
  • Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
  • Organizoj: UNO (1945), NATO, EU

[redaktu] Historio

En 1829 Grekio akiris sendependecon de la Osmanida imperio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.

[redaktu] Heredaĵo

  • Apolona templo
  • Delfo
  • Atena Akropolo
  • Atona monto
  • insulo kaj urbo Rodoso
  • Olimpio
  • Kreto
  • helena civilizo

[redaktu] Grekaj epopeoj

Mapo de Grekio

[redaktu] Esperanto en Grekio

EdE-G

La unua esperantisto en Grekio estis Em. Dragoumis en Ateno (1904). Favoraj artikoloj aperis en diversaj gazetoj, kiel "Akropolis", "Deltion" kaj "Psihiatria kaj Neŭrologia Revuo" de d-ro Simonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.

La movado komenciĝis en 1905 en la insulo Samos, (antaŭmilita Turkio). Pioniro estis d-ro A. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la ĉefurbo Vathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Zamenhof; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por kna-binoj.

Stranga epizodo haltigis provizore la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke E estas nur formo de framasonio, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. 30-o da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap-rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis disrompi la kadron de Zamenhof-bildo kaj la bibliotekon, dispecigi la. librojn kaj difekti ĉiujn meblojn. Krome ili kria-dis, ke ili revenos mortigi la ersperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.

La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan ag-adon kaj SES tuj pliiĝis tiutempe, kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj sur-portu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis gran-da E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkon-dukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek-lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.

La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Gre-kujo (kaj Turkujo). En Patras Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon sam-jare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la in-sulo Kreto, kie J. J. Serkedakis fon-dis societon.

En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado el Konstantino-polo revigligis la dormintan SES en Samoso, aperigis dum unu jaro gaz-eton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Athen; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri la instruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La mi-nisteria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en la gimnazioj kaj la peda-gogia altlernejo. Krome la ĉefdirek-toro de PTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Sta-matiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝis Helena E Asocio, la fondintoj estis: Klisthenis Filaretos, Aristovoulis Zan-nos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos, Aleksandro Eŭs-tathianos, Konstanteno Stekos, Milti-ado Mangivas, s-ino Roksano M. Ma-nouso, s-ino Pantelaki, Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fond. en 1928, E-ista Akademio, Helena Virina E Ligo ambaŭ fond. en 1929) E atin-gis en Saloniki sub la tiama gvidado de Johano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭ-urboj.) Aliaj lokoj, kie estas mova-do. Pireo, Halkis; Akrata; Stavrou-polis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla, Alek-sandroupolis, Edeasa, Drama, Serras, Johannina, Florina, Mitileno (insulo), Kreto (Heraklion; Rethimno), Ksilo-kastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kaj Patraso kaj 4 E-Grupoj en la in-sulo Cyprus per la zorgoj kaj perdis-tancaj E-kursoj de Stamatiadis.

HEA en 1931 eksiĝis el K. R. kaj ne plu kunlaboras kun ICK.

[redaktu] Vidu ankaŭ




Flago de NATO NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) Flago de NATO
BelgioBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIslandoItalioKanadoLatvioLitovioLuksemburgoNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioSlovakioSlovenioTurkioUsono


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Grekio sub la gloso Greece


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Grekio sub la gloso Category:Greece


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.olympion.de/greek-embassies-worldwide.html
•  http://www.parliament.gr
•  http://www.gnto.gr/?langID=2
•  http://www.gogreece.com
•  Turismo Grekio
•  http://www.hri.org
•  tradiciaj vestoj de Grekio



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com