Kipro
El Vikipedio
Kipro – Kypros/Kibris
Insula lando en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio.
- Landkodo: CY.
- E-nomo: [a] Cipro; [o] Kipra Respubliko.
- Nacia nomo: Kypros (greke), Kibris (turke); Kypriake Dimukratia (greke), Kibris Cumhuriyeti (turke).
- Etimologio: la landnomo devenas de latina formo de la vorto "kupro" – cuprum; de antikveco la lando estis riĉa de kupraj krudaĵoj.
- Areo: 9251 km2, inter ili 37 % estas okupitaj de Turkio.
- Politika sistemo: dividita demokratia respubliko (greka kaj turka zonoj).
- Ŝtatestro: prezidento Tassos Papadopoulos en la greka zono kaj prezidento Mehmet Ali Talat en la turka zono.
- Ĉefurbo: Nikozio (162 mil, dividita en du partojn).
- Urboj: Limassol (107 mil), Larnaca (21 mil).
- Loĝantaro: 734 mil (1995), nur en la greka areo. De la tuta loĝantaro grekoj 78 % kaj turkoj 18 % jare 1974. En la jaro 2004 proksimume grekoj 70% kaj turkoj 30%.
- Ŝtatlingvo: greka kaj turka.
- Kredantoj: ortodoksuloj kaj islamanoj.
- Eksporto: vestaĵoj, ŝuoj, vino, terpomoj, citrusaj fruktoj.
- Organizoj: UNO (1960), EU (2004)
- Historio: en 1963 reakciaj fortoj incitis militan kontraŭstaron inter greka kaj turkaj loĝantoj. En 1974 en la norda parto de la insulo turkoj alterigis siajn militfortojn kaj okupis ĝin. Pli poste ĉi tie estis deklarita (1983) "Turka Respubliko de Norda Kipro". Tio estis reago kontraŭ tiuj fortoj, kiuj penis unuigi Kipron kun Grekio.
- Heredaĵo: Pafoso, monumentoj de Troodosa montaro.
EŬROPA UNIO (EU) | ||
---|---|---|
Aŭstrio • Belgio • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Respubliko de Irlando • Slovakio • Slovenio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Aliĝontaj | ||
Bulgario • Kroatio • Respubliko de Makedonio • Rumanio • Turkio |
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Kategorioj: Eŭropo | Eŭropa Unio | Azio | Kipro | Insuloj