Allier
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Aŭvernjo > Allier < Francaj departementoj
Allier (03) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Aŭvernjo |
Prefektejo : | Moulins |
Subprefektejoj : | Montluçon Vichy |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
344 721 loĝantoj 47 loĝantoj/km² |
Areo | 7 340 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 35 |
Komunumoj | 320 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Gérard Dériot |
Situo en Francio | |
Allier [alje] estas la plej norde situanta el la kvar departementoj de la franca regiono Auvergne. Ĝis proksimume egalas la malnovfrancan privincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 381 km² kaj havas 344 720 enloĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins [mulen]. Allier estas la sola aŭvernja departemento kie oni historie ne parolas la okcitanan lingvon. La departemento enhavas 320 komunumojn.
La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.
Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale : mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.
kelkaj kuriozaĵoj : Moulins (pr. muli~') kaj sia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy (pr. viŝi), kaj la lakoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.allier.pref.gouv.fr
- http://www.cg03.fr
- http://www.tourisme.fr/carte/carte-departement-Allier.htm
- http://www.pays-bourbon.com
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |