Ukrainio
El Vikipedio
Ukrainio |
|||||
|
|||||
Bazaj informoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oficiala lingvo | ukraina lingvo | ||||
Ĉefurbo | Kijivo | ||||
Areo | 603.700 km2 | ||||
Loĝantaro | 47.732.079 (2004) | ||||
Loĝdenso | 80 loĝantoj/km2 | ||||
Monunuo | hrivno | ||||
Horzono | UTC +2 (somere UTC +3) | ||||
Interretkodo | .ua | ||||
Landokodo | UA | ||||
Telefona landoprefikso | 380 | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | demokrata respubliko | ||||
Ŝtatestro | Prezidento Viktor Juŝĉenko (2004) | ||||
Ĉefministro | Viktor Janukoviĉ | ||||
Nacia tago | 24-a de aŭgusto | ||||
Nacia himno | Ŝĉe ne vmerla Ukraina | ||||
Sendependeco de Sovetio |
24-a de aŭgusto 1991 | ||||
Administra Subdivido |
24 provincoj, 2 municipoj kaj unu aŭtonoma respubliko |
Ukrainio (ukraine Україна [Ukrajina]) estas ŝtato en orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion nord-oriente, Belorusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Moskovio Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991.
Ukrainio estas laŭ areo la plej granda lando de Eŭropo, se oni ne konsideras la pli grandan eŭropan parton de Rusio.
- Kredantoj: kristanoj.
- MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
- Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.
Enhavo |
[redaktu] Historio de Ukrainio
Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio.
Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjaĥivan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion.
Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kijiva Rusjo (t.n. princa epoko). Ĝia ĉefurbo estis Kijivo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kijiva Rusjo estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kijiva Rusjo kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kijiva Rusjo, la Dinastio Riurik.
[redaktu] Lingva situacio
La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata.
Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina.
La temo pri la statuso de la rusa lingvo en Ukrainio iĝis tre frekventa en politikaj interpuŝiĝoj en la lando. Multaj lokaj politikistoj en la orientaj kaj sudaj regionoj postulas se ne statuson de la dua oficiala lingvo, do almenaŭ statuson de regiona lingvo por la rusa. Uzo de tiu temo ebligas organizon de amasaj elpaŝoj, speciale en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu estis parto de Rusia Federacio ĝis 1954 (ĝi estis transdonita al Ukrainio "omaĝe al 300-jariĝo de unuiĝo de Rusio kaj Ukrainio") kaj kie loĝas multaj ruslingvanoj.
En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵiko havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion; tiu idiomo havas tre malaltan prestiĝon.
[redaktu] Esperanto en Ukrainio
Por plia informo vidu artikolon: Esperanto en Ukrainio.
[redaktu] Geografio
[redaktu] Plej grandaj urboj
Por pli granda listo, jen Listo de urboj de Ukrainio.
- Kijivo (Kijiv) (2.642 mil)
- Ĥarkivo (Ĥarkiv) (1.444 mil)
- Dnipropetrovsko (1.066 mil)
- Odeso (1.046 mil)
- Donecko (970 mil)
[redaktu] Provincoj
- Cherkas'ka (Cherkasy)
- Ĉernihiva provinco (Ĉernihivo)
- Chernivets'ka (Chernivtsi)
- Dnipropetrovs'ka (Dnipropetrovs'k)
- Donecka provinco (Donecko)
- Ivano-Frankivs'ka (Ivano-Frankivs'k)
- Kharkivs'ka (Kharkiv)
- Ĥerson-a provinco (Ĥerson)
- Ĥmelnicka provinco (Ĥmelnickij)
- Kirovohrads'ka (Kirovohrad)
- Kijiva provinco (Kijivo)
- Luhans'ka (Luhans'k)
- Lviva provinco (Lvivo)
- Mykolajivs'ka (Mykolajiv)
- Odes'ka provinco (Odesa)
- Poltava (Poltav)
- Rivnens'ka (Rivne)
- Sums'ka (Sumy)
- Ternopila provinco (Ternopilo)
- Vinica provinco (Vinnicja)
- Volina provinco (Lucko)
- Transkarpato (Uĵhorod)
- Zaporiz'ka (Zaporizhzhya)
- Ĵitomir (regiono) (Ĵitomir, Korostenj)
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
|
---|---|
Armenio | Azerbajĝano | Belarusio | Kartvelio | Kazaĥstano | Kirgizio | Moldavio | Rusio | Taĝikio | Turkmenio | Ukrainio | Uzbekio |
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Irlando | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝolando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |