Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Anglio - Vikipedio

Anglio

El Vikipedio

Flago de Anglio
Pligrandigu
Flago de Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Enhavo

[redaktu] Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.

Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

[redaktu] Historio

La nomo "Anglio" devenas de la angloj, ĝermana tribo loĝanta en la regiono Anglio (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana provinco Ŝlesvig-Holstejnio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.

  • La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
  • La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
  • Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
  • Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando (nuntempe Danio) kaj Anglio (germane Angeln, nuntempe parto dela provinco Ŝlesvig-Holstejnio Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
  • Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
  • Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
  • Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
  • Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

[redaktu] Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.

La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.


[redaktu] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Anglio sub la gloso England


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Anglio sub la gloso United Kingdom


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.bbc.co.uk/history/state/nations
•  http://www.stonepages.com/england/england.html
•  http://www.macs.hw.ac.uk/britishisles
•  http://www.thecep.org.uk


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com