Rhône (departemento)
El Vikipedio
Rhône (69) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Rodano-Alpoj |
Prefektejo : | Liono |
Subprefektejoj : | Villefranche-sur-Saône |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
1 578 869 loĝantoj 486 loĝantoj/km² |
Areo | 3 249 km² |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 54 |
Komunumoj | 293 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Michel Mercier |
Situo en Francio | |
Rhône estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Rodano-Alpoj. Ĝi etendiĝas sur 3 249 km² kaj enhavis 1 578 869 loĝantojn en 1999. La prefektejo de la departemento estas Liono, kiu estas ankaŭ la dua plej granda urbo de Francio.
Rhône havas landlimojn kun la departementoj Ain, Isère, Loire kaj Saône-et-Loire. La vorto "Rhône" estas la franclingva vorto por la riverego Rodano kiu, kune kun la rivero Saône, trafluas Lionon kaj la departementon.