Eŭro
El Vikipedio
Eŭro (EUR aŭ €) estas la ĉefa valuto aŭ monunuo de Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Portugalio, el kiuj konsistas la EMU (Eŭropa Mona Unio). Tiun ĉi lando-grupon oni alinomas la Eŭro-Grupo aŭ la Eŭro-Areo aŭ eĉ Eŭrolando.
Tri ŝtatoj de la malnova EU (antaŭ 2004) ne adoptis eŭron, nome Britio, Danio kaj Svedio. La dek membroj, kiuj aliĝis al la EU en 2004 ankoraŭ ne aliĝis.
Eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj nacioj kaj nacieroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano, Montenegro kaj Kosovo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa valuto, estis la germana esperantisto Josef Zauner. Pri tio atestas ekzemple la artikolo pri UŜE en Enciklopedio de Esperanto de 1934. Sed dum la 2-a Mondmilito liaj verkoj forgesiĝis.
Eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la 11 "eŭro-landoj" (poste, 12 - Grekio): de tiam ĝis 2002, oni povis pagi per eŭro nur per bankkarto au bankĉeko. Ĝi fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam la biletoj kaj moneroj aperis.
Inter la 1-a de januaro 1999 kaj maksimume kelkaj monatoj post la 1-a de januaro 2002 (laŭ la landoj), la naciaj monunuoj kunekzistis kun eŭro kiel subdividoj de eŭro. Post tiu periodo, la naciaj monunuoj ne plu valoras, ilin oni ne plu povas uzi en monaj rilatoj: eŭro fariĝas la vere ununura, uzata monunuo ene de Eŭrolando.
Eŭro kalkulas:
- 8 monerojn: 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj;
- 7 biletojn: 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.
La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, ĉiuj estas fikciaj, sed laŭ 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 15 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por ĉiu lando. Ĉiu lando de EMU rajtis elekti desegnojn por la dorsaj flankoj de eŭro-moneroj. Interalie, Nederlando elektis sian reĝinon, Vatikano la papon kaj Francio diversajn simbolojn reprezentantajn la landon.
[redaktu] La valoro de eŭro
La valoro de eŭro ene de Eŭropa Unio estas :
- 13,7603 aŭstriaj ŝilingoj (ATS)
- 40,3399 belgaj frankoj (BEF)
- 1,95583 germana marko (DEM)
- 166,386 hispanaj pesetoj (ESP)
- 5,94573 finnaj markoj (FIM)
- 6,55957 francaj frankoj (FRF)
- 340,450 grekaj draĥmoj (GRD)
- 0,787564 irlanda punto (IEP)
- 1936,27 italaj liroj (ITL)
- 40,3399 luksemburgaj frankoj (LUF)
- 2,20371 nederlandaj guldenoj (NLG)
- 200,482 portugalaj eskudoj (PTE)
Escepte de la draĥmo, tiuj ĉi-supraj valoroj estas porĉiamaj, ekde 1999. Post mallonga kunekzista periodo, en aprilo 2002, la ĉi-supraj ne plu validas por komerco, tamen oni povos interŝanĝi ĉe bankoj dum pluraj jaroj.
La valoro de eŭro en januaro 2002 estis:
- 0,8992 dolaroj, supozeble usonaj, (En julio 2002: 1 eŭro = 1 dolaro)
- 118,4696 enoj
- 0,6246 pundoj
- 0,3073 denaroj
Eŭro en komputilo ~ La novaj klavaroj nun ebligas tajpi la simbolon de eŭro (http://www.lve-esperanto.com/logo/euro11.gif), ofte pere de la kombino [AltGr]+[e]. En Interreto, la kodono estas € aŭ, Unikode €.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eŭro kaj lingvopolitiko
Oni lanĉis propononon en 2004 por unuecigi la skribmanieron de eŭro (komprenebla propono estis euro fare de Gerrit Zalm nederlanda financa ministro, prezidanto de Ecofin). Oni proponis doni escepton nur por Grekio.
Nun ĉiu lando - krom Grekio - devas uzi la formon euro en la oficialaj dokumentoj. Hungario uzas la formon de euró en ĉitaga uzo. Latvio batalas por uzo de formo eiro ĉar la latva lingvo ne konas la diftongon eu.
[redaktu] La monbiletoj
Eŭro-monbiletoj estas presitaj sur speciala papero el kotono. Male al la eŭro-moneroj ili estas identaj por ĉiuj eŭro-landoj; nur laŭ la numero eblas distingi, kiu lando eldonis certan bileton.
Por malfaciligi falsadon la biletoj havas specialajn sekurecajn trajtojn, kiujn montras la apuda bildo:
- En supra angulo troviĝas la valoro en ciferoj kvaronigitaj; sur ĉiu flanko de la bileto troviĝas po du kvaronoj de la ciferoj. Rigardante bileton antaŭ lumo tiel eblas distingi, ĉu la du flankoj estas presitaj ekzakte en la ĝusta pozicio.
- En la blanke kampo flanke troviĝas akvomarko (filigrano).
- La suba nombro indikanta la valoron ŝanĝas sian koloron depende de la vid-angulo.
- Meze en la papero estas metala bendo, kiu (true) montras la valoron.
- Sur ĉiu bileto troviĝas speguleca metalfolio, kies partoj reflektas lumon je malsamaj anguloj; sub certa angulo aperas la valoro de la bileto.
- La diverslingvaj mallongigoj de la Eŭropa Centra Banko estas presitaj per palpebla inko.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Eŭropa Centra Banko - oficiala retpaĝo de eŭro (ne-Esperante)
- Informoj pri eŭro en Esperanto
- Enkonduko al la moneroj
- Aliaj detaloj
- EuroBillTracker - ilo por sekvi individuajn eŭrobiletojn tra la mondo