Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipedio:Diskutejo - Vikipedio

Vikipedio:Diskutejo

El Vikipedio

Mallongigo:
VP:D
Česky: Vítejte v diskuzním fóru esperantské Wikipedie! Pokud neovládáte Esperanto a chcete nám něco sdělit, využijte proto cizojazyčnou sekci fóra.
Deutsch: Willkommen im esperantosprachigen Forum von Wikipedia! Wenn Sie etwas fragen oder mitteilen wollen, ist diese Forumseite für Sie.
Ἑλληνικά: Καλῶς ἤρθατε στὸ φόρουμ τῆς Βικιπαίδειας Ἐσπεράντο! Ἂν δὲν μιλᾶτε Ἐσπεράντο καὶ θέλετε νὰ ἀφήσετε ἕνα μήνυμα, κάντε κλὶκ ἐδῶ.
English: Welcome to Esperanto Wikipedia's village pump! If you don't speak Esperanto, we have a foreign section here.
Español: Bienvenido al Café de la Wikipedia esperanta. Siéntete libre para participar en él y no olvides firmar.
Français: Bienvenue sur le forum de la Wikipédie Esperanto! Pour laisser un message en français, cliquez ici.
Italiano: Benvenuti al bar della wikipedia in Esperanto! Per lasciare un messaggio cliccare qui.
日本語: エスペラント版ウィキペディアの井戸端へようこそ! もし、エスペラントで書くことができない場合は、エスペラントを話せない人のための場所に書き込んでください。
Polski: Witamy na forum esperanckiej Wikipedii! Jeśli chcesz o coś zapytać po polsku lub coś zakomunikować, kliknij tutaj.
Português: Bem-vindos à Esplanada da Wikipédia em esperanto! Para abrir um novo tema de conversa, clique aqui.
Русский: Добро пожаловать в эсперанто-википедию! Если Вы не говорите на эсперанто, то у нас существует специальный раздел, где Вы можете оставить сообщение на Вашем языке.
toki pona: kama pona tawa tomo toki pi lipu sona Wikipesija lon toki Epelanto! sina ken ala toki e toki Epelanto la, sina ken pana e toki sina tawa ni lon wan pi toki ante.
中文: 欢迎光临俄语维基百科互助客栈!如果您说俄语有困难,请来外语区求助或交流。




Bonvenon al la Diskutejo aŭ Forumo de la Vikipedio

Jen loko por babili pri la vikipedio.


Por lasi mesaĝon en Vikipedia Forumo oni devas havi konton ĉe Esperanta Vikipedio. Se vi volas lasi mesaĝon aŭ komenti ion, bonvolu ensaluti aŭ lasu vian mesaĝon sur nacilingva paĝo de la forumo


La plejmulto da Vikipedioj uzas la oficialajn listojn, do indas ke ni ankaŭ faru tion. Bonvolu aliĝi kaj ekdiskuti ĉe http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l --Chuck SMITH 12:39, 11. Jul 2006 (UTC)


Aldonu komenton


[redaktu] Diskutejo : Arkivoj

[redaktu] Laŭtemaj lastaj arkivigitaj diskutoj


[redaktu] Laŭtempaj arkivoj

Jaro arkivoj
2006

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19

2005 01-04 02-03 02 03-04 05-07 06-10 #4 #5 11 11-12 #8
2004 #1 #2 #3 #4 #5 03-04 05-12
2003 2002-2003
2002 Marto Aprilo Majo
  • #X estas numeritaj arkivoj
  • XX-YY estas datitaj arkivoj laŭ monatoj

Enhavo


[redaktu] Plibonigo de la "neniaj serĉtrafoj"-mesaĝo

Kiam vi serĉas en la vikipedio kaj ne estas trafoj aperas:

  • Bedaŭrinde ne estas precize kongrua rezulto por via serĉo. ...fonto...

Mi ŝatis plibonigi tiun mesaĝon al:

  • Bedaŭrinde estis neniuj trafoj. Por helpo pri serĉado en la Vikipedio, bonvolu vidi Vikipedio:Serĉi. Kiel alternativo vi povas uzi eksterajn serĉpaĝojn, por trovi pli ĝustajn resultojn. Serĉu pri "$1" ĉe Guglo, Yahoo!, MSN aŭ http: //rollyo.com/search.html?q=$3&x=0&y=0&sid=8693 ROLLYO - Esperanto

La angla estas:

  • No results found. For help on searching within Wikipedia, please see Wikipedia:Searching. Alternatively, you may be able to use an external search engine to find what you are looking for and/or identify misspelled words. Search for "$1" on Google, Yahoo! , or MSN. ...fonto...

Aliaj vikipedioj:

franca germana

ROLLYO serĉas tra:

www.liberafolio.org
www.ĝangalo.com
www.chinareport.com.cn
www.ikso.net
www.tejo.org
es.chinabroadcast.cn
www.uea.org
www.la-amikeco.net

Amike Denizo--130.226.47.226 15:12, 30. Okt 2006 (UTC)

Kara 130.226.47.226, Supre mi ŝanĝis Por helpi al Por helpo (ĉar temas celuta ricevo de helpo, ne de dono.), kaj akuzativigis la rektan objekton de trovi: pli ĝustajn rezultojn. Espereble, neniu kontraŭos. O'RyanW ( ) 23:26, 15. Nov 2006 (UTC)
Vidu MediaWiki:Searchnoresults kiel ĝi nun aspektas. Ĉu ĝi vere estas ŝanĝenda? Mi ne konsentas kun ŝanĝo de 'helpi' al 'helpo'. Cetere Vikipedio:Serĉi ne ekzistas dum ni havas Helpo:Serĉado. Plie bonvolu konsideri ke "serĉi pri" estas paŭsado de la angla "search for" kaj "look for". En esperanto oni diras "serĉi ion" ne "serĉi pri io" nek "serĉi por io". Arno Lagrange 07:23, 16. Nov 2006 (UTC)

Estimata Arno Lagrange:
Bedaŭrinde nur nun mi rimarkas vian ĉi supran respondon, kvankam tio, ke mi ĝenerale atentas por eblaj respondoj.

Mi rigardas la hodiaŭan MediaWiki:Searchnoresults kaj trovas nenion ŝanĝindan. La komento de 130.226.47.226 ligas al Serĉu Tie la sola ebla ŝanĝindaĵo kiun mi sugestus estas: meti dupunkton (:) tuj post "vidu', ĉar "vidu serĉi" legiĝas iomete stumblige. Laŭ mi, vidu: serĉi ... ... pli bonas. La dupunkto kaj funkcias kvazaŭ prepozicio/akuzativo (la tuta serio de venontaj vortoj nomas la vidotaĵon), kaj samtempe atentigas ke la venontaj vortoj ne rekte funkcias kiel partoj de la frazo.

Mi konfesas ke mi ne antaŭe kontrolis ĉi-cele la paĝon MediaWiki:Searchnoresults, nek la paĝon Serĉi, ĉar mia koncerno estis nur la proponata vortumo, specife kia formo de help- plej utilas ĉi-kontekste por faciligi tujan komprenon post por.

Certe, mi konsentas kun viaj rimarkigoj pri serĉi pri. Vi povus aldoni, ke serĉi pri pensigas pri priserĉi, kio estas iomege alia afero, ekz.: La polico priserĉis lin. = La polico kontrolis liajn poŝojn, ktp. Mi nur ne bone komprenas la rilaton al la diskutata frazo:

Por help- pri serĉado en la Vikipedio, bonvolu vidi serĉi

kiu entenas la sinsekvon {serĉado en+loko}, sed nek {serĉado pri+serĉ(at)aĵo}, nek {serĉi pri+serĉ(at)aĵo}.

Se aliloke mi volus uzi substantivan "serĉ(ad)o"-on kaj eviti samtempe la prepozicion de, mi aŭ sekvos maloftan uzaĵon de Zamenhof (PAG §135.I.a) serĉ(ad)o serĉaton / serĉataĵon / serĉaĵon aŭ vere pausas la anglan the search for gold per la serĉo por oro. La sinsekvo serĉi pri oro signifus por mi fari serĉon kiu havas rilaton al oro / kiu koncernas oron. Tiun esprimon mi sentas preskaŭ ne utila. Tiu esprimo paŭsus la anglan "search about gold" (se ĝi ankaŭ paŭsas search for gold, tion mi konjektas mispaŭso pro timo vidiĝi paŭsi per por), kaj povas funkcii kiel mallongigo de serĉ- informon pri oro. En taŭga konteksto mi ne sentus eraron en tio.

Nu, eble vi celis kritiki la uzon de pri post help-, kiu, se temas pri paŭsaĵo de la angla, paŭsas la anglan help on searching? Tiu esprimo troviĝas supre: For help on searching ...

Koncerne la finaĵo de help- post por, vi nenion diris. Mi scivolas: Inter Por helpi kaj Por helpo ĉu ne estas, laŭ vi kaj laŭ aliaj, diferenco? Ekzemple, inter la du frazoj:

  1. Mi faris tion por (iome) helpi en la projekto.
  2. Mi faris tion por (ioma) helpo en la projekto.

O'RyanW ( ) 00:56, 29. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Proponoj en "Libera Folio"

Saluton:

Mi estas Vikipediisto:Tonyo, kaj hodiaŭ mi publikigis en Libera Folio opiniartikolon pri la esperanta Vikipedio, kun kelkaj komentoj kaj kelkaj proponoj.

Mi esperas ke ĝi estu interesa por vi, kaj krome, ke ĝi helpu revenigi malnovajn vikipediistojn al la laboro.

Pri la proponoj, nu, eble estas nun la momento por ekforviŝi la ĝermetojn kaj por iom pli limigi la uzon de robotoj.

Tonyo 21:32, 5. Nov 2006 (UTC)

Ankaŭ mi proponis tie. Forigojn de ĝermetoj ankaŭ mi (kiel Arno) ne apogas. Narvalo 20:12, 6. Nov 2006 (UTC)
Mi proponas ke ni daŭrigu la diskuton ĉi tie kiam temas pri internaj diskutoj de la Vikipedio. Estis bone ke Tonjo enmetis la artikolon en Libera Folio, ĉar tio ekzemple reagigis Bertilon, sed pli taŭga loko por profundigi la diskuton estu laŭ mi ĉi tie.
Pri kvalitcertigo far fakuloj aŭ spertuloj, ŝajne la diskuto jam delonge okazadas en la projekto. Momente estis provita "patrolado" sed ĝi aperas nun nur en meta; aliloke ĝi ne funkcias. Patrolado estas tia sistemo ke patrolantoj kontrolas ĉu artikoloj kaj ties lastaj redaktoj estas ĝustaj aŭ ne kaj tion sciigas. Sed tre diskuteblaj estas la kompetenteco de la patrolantoj kaj la valoro de signo "patrolita artikolo". La sola sistemo kiu bone funkcias estas la "elstaraj artikoloj"; en la germanlingva vikipedio oni eĉ kreis du ŝtupojn da ili. Per la eslstaraj artikoloj oni povas plu konstrui la tutan projekton emfazante unuflanke finpretajn (elstarajn) artikolojn kaj aliflanke konstruata projekto kan amaso da ĝermoj da plibonigendaj artikoloj ktp nete apartigante tiujn du flankojn. Mi denove volas emfazi ke iuj nacilingvaj vikipedioj (en, de, fr, ekzemple) jam atingis tute bonan nivelon kaj ke pli kaj pli ofte retserĉado trafas iun vikipedian artikolon : mi kontrolis tion laste. Plurfoje, dum mi diskutis kun familianoj diversteme, mi kontrolis en la reto informojn kaj ĉiufoje trafis vikipedian artikolon kiu precize kaj ĝuste klarigis pri la diskutata temo. Tio rezultas de giganta laboro de plurmiloj da gekontribuantoj dum jam pluraj jaroj. Certe la esperanta vikipedio povos iam tion ankaŭ atingi, sed tio necesigas preskaŭ la saman gigantan laboron, krom ĉiujn eblecojn kiuj konsistas el apogi sin sur la jam farita laboro alilingve. Arno Lagrange 09:00, 7. Nov 2006 (UTC)
Pardonu ke mi ne tre detale respondas ĉiujn respondojn, ĉar mia ĉefa celo esti instigi la debaton, kaj tio jam bonas (laŭ mi). Sed mi deziras komenti nur du aferojn.
Unue, mi intence lanĉis la debaton ekster Vikpedio mem, ĉar mia ĉefa celo estas revenigi tiujn kabeintajn vikipediistojn, kaj por tio necesas ekstera debatejo.
Due, mi ne celis specife la iam burĝoniĝontajn ĝermojn (vidu ekzemple la artikolon pri la delfeno, kiu certe post nelonge kreskos), sed tiujn ĝermetojn, kiujn iu enmetis, nur kun la celo kreskigi la nombron de artikoloj, kaj poste tute forgesis pri ili; da tiaj, ni ĉiuj scias, estas tro multaj, kaj ili nur malutilas kaj senprestiĝigas.
Ĉiukaze, mi esperas ke mia alvoko al debato donu fruktojn, kaj ĉefe, ke ĝi montru ke tiu ĉi problemo ne okazas nur en nia Vikipedio, sed en preskaŭ ĉiuj.

Tonyo 22:29, 7. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Tutmajuskligo de familiaj nomoj komence de artikoloj

Mi volas memorigi ĉiujn Vikipediistojn, ke estas Vikipedia regulo tutmajuskligi la familian nomon de homo komence de la artikolo pri li. Mi rigardis kelkajn novajn artikolojn, kaj rimarkis ke multaj ne plu sekvas ĉi tiun regulon. Mi jam ŝanĝis kelkajn artikolojn, sed plej bone estas, se la artikolkreinto dekomence tutmajuskligas la familian nomon (kompreneble nur, se li scias (aŭ povas eltrovi), kiu parto de la nomo estas familia nomo). Marcos 21:33, 8. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Tradukado de GDFL: ĉu indas aŭ ne?

En septembro 2003 Arno L. komencis traduki la GFDL esperanten. Li nur tradukis du sekciojn kaj nun restas 80% de la teksto en la angla. Ĉu indas traduki la restaĵon? Vidu: GFDL/esperanta versio--Denizo 12:53, 11. Nov 2006 (UTC)

Certe indus havi ĝin : Vikipedio ja estas sub GFDL, estus bone povi legi en esperanto kio estas GFDL. Mi forlasis la taskon esperantigi la tekston kaj ne jam revenis al ĝi, sed mi opinias ĝin tute farenda. Arno Lagrange 15:32, 11. Nov 2006 (UTC)
Laŭ mi, la plena teksto de la GDFL estas inda por Vikilibroj, ne Vikipedio. Vikipedia estas konvena por artikolo PRI GFDL, sed ne la teksto de la permisilo mem. -- Yekrats 15:48, 11. Nov 2006 (UTC)
Prave ke la ĝusta loko estu en Vikifontoj. Ĉiukaze indus havi esperantan version de la teksto. AL 17:41, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi ne konsentas kun vi ambaŭ. Vidu en la angla vikipedio tie aperas la teksto de la GFDL. Mi pensas, ke la GFDL licenso estas tiom grava por la tuta projekto, ke indas havi ligilo al ĝia esperanta versio en la malsuprujo de ĉiuj paĝoj de la vikipedio. Noto: En la dana vikipedio ili ne tradukis la teksto, sed nur ligas al la anglalingva paĝo: http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html kiel ĉiuj aliaj eo-vikiprojektoj ekz. vikilibroj ankaŭ havas --Denizo 20:51, 13. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Portalo:Bildliteraturo

La enhavo de tiu portalo estas grandparte nekomprenebla. Mi jam poluris plurajn partojn, sed restas komplete fuŝaj frazoj kiel "Aktuale, la bildliteratu konsistigas la principala surĵeto de la papera arto.". La aŭtoro petas la helpon de la "tute vikipediitoj". Nu, mi ŝajne estas ankoraŭ ne sufiĉe vikipediita, ĉar mi ne sukcesas mem poluri ĉion en tiu portalo ... Ĉu iu alia kapablas? PaulP 14:55, 12. Nov 2006 (UTC)

Vi ne digas ke, la unuan citaĵon estas (jes malbone) traduko de Will Eisner kiu enkondukas la francan portalon pri bildliteraturon. Se mi petas helpon, ĝi ne estas ĉar mi komprenas neniun, sed, ĉar mi havas problemojn en plurajn ejojn. Vi metas sur vian vikipediistan paĝon la babel : eo-4 kaj fr-3. Do, vi kapablas tarduki la frazojn de la francan vikipedio ĝis tiun. Kial vi ne faris? Ĉar estas plej simpla meti la ŝablonon {poluradon}?--Jonathaneo 08:49, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi finfine trovis la frazon laŭ viaj indikoj. Temas pri la jena: "Actuellement, la bande dessinée constitue la principale application de l'art séquentiel au support papier." Ĉu iu franclingvano povas traduki? Mi dume ŝanĝas mian fr-3 al fr-2, ĉar mi ne komprenas "art séquentiel" ;-) PaulP 14:47, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi kaŝis la tematan tekston kaj aldonis provizoran tekston por klarigi la Vikiportalon. Bv. reanstataŭigu la provizoran per la traduko el la franclingva teksto kiam vi povus traduki.
Nu, mi aldonis ĉe ĝi mencion pri diversaj vortoj rilataj al bildliteraturoj por ebligi la vikiportalon temi alispecajn bildliteraturojn: mangaon, komikson ktp. Kiam nova portalo pri mangao aŭ komikso lanĉus, oni forigos la mencion. - Ryoho 15:26, 13. Nov 2006 (UTC)
Por traduki "Actuellement, la bande dessinée constitue la principale application de l'art séquentiel au support papier." mi proponas "Nuntempe, la bildliteraturo konsistigas la ĉefan surpaperan aplikon de sinsekvarto". Mi komprenas Art séquentiel kiel arto kiu funkcias per ia sinsekvo kiel ekzemple kino kiu konsistas el sinsekvo de bildoj, kaj bildstrio kiel sinsekvo de desegnoj, kontraste kun pentrarto aŭ skulptarto kie verko estas unuopaĵo.
fr: séquentiel = sinsekva <- fr: séquence <- la: sequentia = (sin)sekvaĵo <- la: sequor - sekvi.
Cetere mi volas reagi al la respondo de Jonathaneo : bonvolu agnoski ke iuj aliaj kontribuantoj taksas vian kontribuadon katastrofa. Vikipedio estas nia komuna projekto kaj iuj el ni strebas al ia kvalito kaj laŭ enteno kaj laŭ lingva nivelo. Se viaj kontribuaĵoj ne respektas tiujn kriteriojn ne miru ke iuj nomos ilin "katastrofaĵoj". Ĉar vi anoncas ke vi planas lingve progresi verkante por la vikipedio, mi sugestas ke vi kreu novajn artikolojn kiaj subpaĝoj de via persona paĝo kaj petu ke aliaj kontribuantoj korektu ilin antaŭ ol nomi ilin vikipediaj artikoloj kaj ordigi ilin en la artikolaran spacon. Ĉirimede eble ni ĉiuj agordiĝos. Dankas Arno Lagrange 17:37, 13. Nov 2006 (UTC)
Dankon pro viaj du klaraj respondoj, Arno! PaulP 18:48, 13. Nov 2006 (UTC)
Ni ankaŭ povus enkonduki ŝablonon de malperfekta lingvaĵo, kiujn niaj lingve ne tiom spertaj partoprenantoj povus mem enmeti kiam ili verkas (ĉu novan artikolon ĉu aldonojn al jam ekzistantaj artikoloj). Kion pensas la aliaj pri ĉi tiu propono? Marcos 19:47, 13. Nov 2006 (UTC)
La uzo de "art séquentiel" estas snobismo, kiu fakte nun uziĝas nur kiel sinonimo de desegnita bildrakonto. Arno pravas pri la klarigo ĉi supra, oni povas aldoni "laŭtempan sinsekvon" aŭ "kronologian sinsekvon" sed mi dubas ke la tradukon "sinsekvarto" oni bone komprenos. PIV indikas por "Sekvenco" signifo 2: "Serio da bildoj aŭ scenoj formantan kunaĵon, eĉ se ili ne okazas en la sama dekoracio." Mankas en ĉi difino, la "sinsekveco", kiu aperas por la aliaj signifoj, tamen ŝajnas ke tiu vorto tute taŭgas, kaj ebligas laŭvortan tradukon: "sekvenca arto". Tamen mi ne konsentas kun Arno en la traduko de "au support papier" Mi ne dirus "la ĉefan surpaperan aplikon de xxxarto" sed "la ĉefan aplikon de surpapera xxxarto" Tio gravas ĉar ekzemple pri muziko, la unua frazo inkluzivas ĝin (Partituro estas surpapera apliko de tiu sekvenca arto) dum la dua ekskluzivas ĝin ĉar muziko ne estas surpapera arto. Same romano, filmo. (Tio laŭ la franca frazo, kiu povas malbone traduki la originalan frazon de Eisner...) --Ssire 21:55, 13. Nov 2006 (UTC)
Serĝo : gramatike "au support papier" estas ligita al "application". Sekve laŭvorte estas "la ĉefa aplikado de la sekvencarto al papera materialo" aŭ "la ĉefa aplikado al papera materialo de la sekvencarto". Por mi pli simple : "la ĉefa surpapera aplikado de la sekvencarto". Via propono estas la traduko de "la principale application de l'art séquentiel sur support papier". Ĉu ne ? AL 07:20, 14. Nov 2006 (UTC)
Franca lingvo estas sufiĉe merdoza por ke oni komprenu ambaŭ. "Sur" valoras nur por papero, dum "au" = "à le" indikas karakterizon (egalas al "ayant un support papier"), analoge al "art à support virtuel". Pli evidenta estas la ambigueco en la frazo, tute anologue konstruita: "La BD d'avant garde constitue la principale application de l'art séquentiel au symbolisme esotérique". Cetere ĉu fidi la francan tradukon ? (en la donita ligo, mi ne trovis la originalan frazon de Eisner, kaj eĉ se mi trovus tio ne multe helpus pro mia nekapablo kompreni anglaĵojn) Tamen, ŝajnas pli kongrue traduki per "surpapera sekvenca arto" ol per "surpaperan aplikon" pro la fakto ke en tiu lasta kazo, Eisner metintus al si la fingron profunde en la okulon, ja "romano" estas multe pli "ĉefa" en surpapera aplikado de sekvenca arto. --Ssire 09:33, 14. Nov 2006 (UTC)
Ankaŭ mi ne trovis la originalon frazon kaj mi timas ke la angla povus esti pli konfuza ol la franca, se ĝi estas konstruita per angla vortapudmetado kies desambiguado estas perfeke maldecidebla. Imagu ekzemple kun "most important paper support sequential art application" vi povas eĉ demandi vin ĉu estas la papero kiu estas plej grava :-) AL 10:24, 14. Nov 2006 (UTC)
Cetere : Will Eisner estas usonano kaj la frazo estis originale en la angla. El tiu ni devus klopodi traduki. Art séquentiel eble sonas kiel snobaĵo en la franca, sed konsideru ke ĝi estas la anglalingva titolo de verko de W. Eisner Comics and Sequential Art AL 07:47, 14. Nov 2006 (UTC)
Mi demandis de la unua enmetinto ke li provizu la originalan frazon. AL 10:39, 14. Nov 2006 (UTC)
Per Guglo [1] mi eksciis ke Will Eisner estas la inventinto de la esprimo "Sequential Art" [2] AL
  1. http://www.futureofthebook.org/blog/archives/transliteracies/
  2. "Will Eisner was the generator of the term ‘sequential art’ and the first popular theory of comics. "

[redaktu] Fermu la artikolon "Retforumo" de redaktado

Mi petas administrantojn fermi la artikolon Retforumo de redaktado far ne-ensalutitaj uzantoj. Se vi rigardos la historion de tiu artikolo, vi vidos, ke vandaligo tie okazas regule kaj samstile, pensigante pri tre primitiva roboto, kiu faras tion. - Slavik IVANOV 12:07, 14. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] 5-a datreveno de la Vikipedio en Esperanto!

Gratulon!--Fajro 05:00, 15. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Baldaŭ 100 elstaraj artikoloj!

La venonta elstara artikolo jam estos nia centa. Ni do certigu ke ĝi estu aparte elstara artikolo, kaj tiam informu pri ĝi ekster la Vikipedio, por montri al eksteruloj, ke la Vikipedio ja celas ankaŭ al kvalito, ne nur al kvanto.

Ni eble povus kunlabori pri iu elstara artikolo, por ke ĝi estu tre bonkvalita kaj ampleksa. Laŭ mi taŭgus se ni kunlaborus por igi la antaŭan kunlaboraĵon de la semajno Vjetnamio elstara artikolo. Ĝi havas tre ampleksajn germanan kaj anglan versiojn, kaj ankaŭ la franca, portugala kaj rusa versioj estas sufiĉe bonaj por servi kiel fontoj por pliampleksigi nian version. Kion opinias la aliaj? Marcos 18:09, 15. Nov 2006 (UTC)

El 60000 artikoloj, nur 100 elstaras... ĉu vere oni povas fanfaroni ke ni celas al kvalito, ne nur al kvanto ? 100 el 60000 !!! 1 el 600, tio estas 0,17%...Oni ja prave povas diri, ke mi mem ne multe faris por ke tiu proporcio estu malpli ridinda. Sed mi malkuraĝiĝis kiam aperis lavangoj da rindindaj furzaĵoj, kiujn plie oni laŭdis nerekte, fanfaronante pri la atingo de mirinde granda nombro da paĝoj. Se anstataŭ statistiki per nombro de paĝoj, oni statistikus per nombro da vortoj, oni pli modeste paradus...--Ssire 21:47, 15. Nov 2006 (UTC)
Laŭ nia preskaŭ sola kriterio (estu longa, min. 4-paĝa surpapere), kiom da artikoloj estus elstara en normala enciklopedio? Narvalo 18:29, 16. Nov 2006 (UTC)
Mi pensas ke oni povas kunigi multajn malgrandajn artikolojn por fari longajn artikolojn. Ekzemple, fordismo, taylorismo kaj toyotismo estas kunigeblaj en unu granda artikolo (ĉu industriadministrado?). Ĉu tio estas dezirinda? Roberto 18:39, 16. Nov 2006 (UTC)
Laŭ mi ne klaras, ke ĉi tiuj tri artikoloj estu kunigotaj. Aldone estas tre malfacile trovi taŭgan titolon por kunigota artikolo. La de vi proponita "industriadministrado" ŝajnas al mi tro ĝenerala kaj ne klara nocio. Kion opinias la aliaj? Marcos 19:45, 16. Nov 2006 (UTC)
Simpla afero, se en aliaj vikipedioj ili ne estas kunigitaj, kial ni faru tion? Narvalo 19:59, 16. Nov 2006 (UTC)
Bone, mi donis ekzemplon de tri artikoloj komencitaj de mi. Mi facile kunigus ilin (vere se vi legas la artikolojn, unu citas la aliajn), sed okazas ke en aliaj vikipedioj ili ne estas kunigitaj, kion fari al ligoj, ktp. Alie, ni povus kunigi ĉiuj artikoloj pri tropikaj arboj, ekzemple, en grandega artikolo tropikaj arboj, sed certe tio ne estas dezirinda. Mi volas montri ke longeco de artikolo estas, kelkfoje, stila decido. Ĉu ni dezirus krei grandegan artikolon urboj de la mondo? Certe ne. Mi pensas longecon ne bona kriterio al kvalito. Sed estas multaj kazoj, en kio estas dezirinda la kunigo, ekzemple, la diversaj artikoloj pri hidraŭlikaj meĥanismoj, oni certe povas krei iom kvalitan artikolon hidraŭlikaj meĥanismoj, ĉu ne?Roberto 17:52, 17. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Duonforta silabo

Mi volas konsulti vin pri indiko de duonforta silabo. En kelkaj lingvoj (mi pensas ke em plejparto de ili), longaj vortoj havas krom fortan silabon, duonfortan silabon. Ekzemple portugale "~Guaratinguetá", forta silabo estas "tá", mi indikas tion per grasigo: [gŭaratingeta], sed la silabo "tin" estas pli forta ol aliaj, sed pli malforta ol "tá", kiel estu taŭga maniero indiki tion? Ĉu tio ne estas inda por indiko ? Roberto 14:01, 16. Nov 2006 (UTC)

Unue, mi volas atentigi vin, ke estas nia kutimo indiki la ĉefakcenton per majusklaj literoj, ne per grasaj literoj. (Vidu ekz-e Bonaero). Se vi malkonsentas kun tio, vi ne simple ekagu kontraŭ nia kutimo, sed proponu ŝanĝon. Se la ŝanĝpropono estos akceptita, ni devos ŝanĝi multajn paĝojn... Se ĝi ne estos akceptita, vi sekvu la konsentitan kutimon de la Vikipedio uzi majusklojn kaj ne grasajn literojn por montri akcenton.
Pri neĉefaj akcentoj: Laŭ mi ni ne bezonas indiki ilin: Niaj prononcindikoj ĉiuokaze ne estas perfektaj, sed nur helpaj indikoj. Por perfekte prononci ion, oni verŝajne devas tre serioze studi la koncernan lingvon, aŭ tre serioze studi fonetikon. Per nia kutimo uzi esperantajn literojn kaj ne IPA-on, ni jam akceptas ke ni ne povas perfekte indiki la prononcon. Do ne tro gravas ke ni ne indikas la neĉefajn akcentojn.
Se aliflanke neĉefa akcento estas preskaŭ same forta kiel la ĉefakcento, oni povus indiki ĝin per majuskloj same kiel la ĉefakcenton (sed tiam kompreneble perdiĝus la diferenco inter la ĉefakcento kaj la neĉefa akcento). Marcos 14:35, 16. Nov 2006 (UTC)
Pardonu, ĉu vi povas montri la lokon, kiu insistas pri uzo de majuskligo por montri akcenton? Mi same vidis plurloke grasigon kaj eĉ foje uzis ĝin mem. Antaŭdanke, Slavik IVANOV 08:59, 28. Nov 2006 (UTC)
Mi akordas ke oni ne montru la duonfortan silabon. En la portugala, la duonforta silabo ne estas fonema, ĝi ne diferencigas vortojn (oni povas same bone kompreni la prononcon SUpermerCAdo --- kvazaŭ du vortoj --- kaj suPERmerCAdo --- pli ritma prononco). Ankaŭ la longeco de vokaloj ne diferencigas vortojn en la portugala. Aliflanke, la diferencoj inter la du sonoj de e (e kaj ɛ) kaj o (o kaj ɔ) estas tre gravaj al la bona prononco de la portugala (cair no poço não posso). Tamen oni nuntempe indikas iliaj prononcoj sendistinge (simple e kaj o). Do, se tiu grava diferenco ne estas montrata, ne estas problemo forlasi la indikon de duonforta silabo (kaj de la longeco, sed mi scias ke ni malsamopinias ĉiokaze). --Yuu eo 03:41, 26. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] ŝoko (kriterioj por elstarigo)

Mi ekvidis ĉe en:Automobile, ke nur nia artikolo pri la aŭtomobilo estas elstara. Ni ne ridindigu nin! Narvalo 18:47, 20. Nov 2006 (UTC)

Ni havu kriteriojn pri elstarigo! Mi proponas diskuton pri tio.Roberto 12:55, 21. Nov 2006 (UTC)
Laŭ mi ni povus enkonduki novan kategorion de artikoloj: Legindaj artikoloj (aŭ eble bonaj artikoloj). Temus pri kategorio de artikoloj sufiĉe bonaj laŭ certaj kriterioj, sed tamen ne elstaraj. La germana Vikipedio jam havas similan kategorion ("lesenswerte Artikel").
Se ni enkondukus tiun novan kategorion, ni povus plistriktigi niajn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Tiam ne plu ĉiu Artikolo de la semajno iĝus elstara, sed multaj iĝus nur legindaj. Kaj ni povus havi paĝon sur kiu oni proponas mal-elstarigon de artikoloj. Aldone ekzistus paĝo por proponi legindajn artikolojn sen proponi ilin kiel ADLS.
Kion pensas aliaj pri ĉi tiuj proponoj? Marcos 14:39, 23. Nov 2006 (UTC)
Mi ne ŝatas adjektivoj "leginda" aŭ "bona", ĉar ŝajne aliaj artikoloj estus mallegindaj aŭ malbonaj, sed la ideo estas interesa. Eble "rimarkindaj artikoloj" estus bona esprimo. Alie, restas la problemo, kiujn kriteriojn ni havu por elstarigo. Mi proponas ke "elstara artikolo" oni elektas simile al "ADLS", iu proponu la elstarigon, kaj oni voĉdonas por kaj kontraŭ, mininume 2 homoj voĉdonu 'por'.

Rimarkindajatentindaj plaĉas al mi, sed temas pri nuancoj. Ĉu aliaj artikoloj ne estus rimarkindaj, atentindaj:)? Narvalo 22:26, 23. Nov 2006 (UTC)

Mia propono por elstarigo: oni devas skizi 5-6 kondiĉojn, kiujn artikolo devas plenumi ekz:

  • longas min. 4 paĝojn surpapere
  • havas bonan lingvaĵon
  • havas min. 3 fotojn
  • havas koheran entenon, logikan strukturon, fluan tekston
  • ĝi estas samnivela aŭ pli bona ol alilingvaj versioj
  • ktp. Narvalo 22:30, 23. Nov 2006 (UTC)
Mi aprobas la ideon de du ŝtupoj da rimarkindaj artikoloj. Restas elekti la ĝustan esprimon. Ni povus eĉ ordigi ĉiujn artikolojn en kategoriojn kiaj :
  1. elstaraj artikoloj
  2. legindaj rimarkindaj valoraj ...
  3. plu redaktendaj artikoloj
    1. pliampleksindaj artikoloj
    2. plibonigendaj artikoloj (polurendaj)
      1. laŭ enteno
      2. lingve
      3. aspekte
      4. ...
  4. artikoletoj (kiuj verŝajne restos tiaj ĉar la temo ne pravigas pli longajn)
  5. ĝermoj
  6. forigendaĵoj
Mi konjektas ke objektivaj kriterioj kiaj Narvalo ekdifinis pli efikos ol voĉdonado ĉar montriĝas ke en nia esperanta vikipedio krom en esceptaj kazoj tre malmultaj gekontribuantoj partoprenas balotojn. Sekve eĉ se ni malaltigas la limon ĝis du apogantoj, ni eble ne trovus ilin kaj elstaraj artikoloj ne estos nomitaj tiaj pro manko da voĉdonantoj. Tamen ni povas provi alvoki la komunumon partopreni voĉdonadon. AL 08:42, 24. Nov 2006 (UTC)
Unu solvo povas esti disdoni "gradojn" por elstaraj artikoloj, laŭ la nombroj da kriterioj bone flegataj super iu minimumo postulata: Elstara artikolo, unu stelo, elstara artikolo, tri steloj.... --Ssire 12:24, 24. Nov 2006 (UTC)
Mi tre aprobas la ideon de precize difinotaj kriterioj por elstareco kaj por legindeco similaj al tiuj proponitaj de Narvalo (kvankam la detaloj ankoraŭ estas diskutendaj). Tio tamen ne tute forigas la neceson de balotoj pri elstareco kaj legindeco, ĉar daŭre povas esti malkonsento pri tio, ĉu iu artikolo jam plenumas la kriteriojn. Tamen oni tiam ĉiam pravigu sian voĉdonon per referenco al la difinitaj kriterioj. Marcos 13:29, 24. Nov 2006 (UTC)
Ĝenerale mi akceptas la kriteriojn de Narvalo, sed kiu decidos pri ili se ni ne voĉdonos? Detalete: bona lingvaĵo ŝajnas al mi kohera enteno, logika strukturo kaj flua teksto, ĉu ne? Mi nur malaprobas la nepra kompraro al aliaj vikipedioj, ĉar, ekzemple, teksto pri Esperataĵoj kompreneble estus elstaraj en nia vikipedio, sed eble eĉ neesti en aliaj. Ekzemple, oni povus elstarigi artikolon pri UK 1907 (mi ne diras ke nun ĝi estas!) en nia vikipedio, sed, ĝi eĉ ne aperas en aliaj vikipedioj. Roberto 16:42, 24. Nov 2006 (UTC)
Mi ankaŭ ĝenerale konsentas la supran liston. Tamen, mi opinias ke la plej bonaj "elstaraj" artikoloj havu bonan bibliografion de verigitaj informofontoj. Ĉi tiu kriterio endas en elstara enciklopedia artikolo. -- Yekrats 15:14, 27. Nov 2006 (UTC)
Pli gravas, ke estu indikitaj fontoj, dum preskaŭ ne gravas la grandeco. Certe la artikolo aŭtomobilo povas esti "kvarpaĝa papere", sed ja ekzistas fakoj, pri kiuj eblas verki elĉerpe bonan artikolon sur unu-du paĝoj. Grandeco tute ne estas bona kriterio ĉi-kaze. - Slavik IVANOV 09:03, 28. Nov 2006 (UTC)
Tute prave, Yekrats!
Ankaŭ ŝajnas al mi bone, se tiu, kiu aljuĝas la artikolon "Elstara", devu subskribi ĝin per sia vera nomo kaj dato. La aluĝantoj ne kaŝu sin senvizaĝaj. La enciklopedio havu apartan paĝon kiu listigas rajtigitajn tiajn aljuĝantojn kun ties kvalifikoj. O'RyanW ( ) 17:58, 27. Nov 2006 (UTC)
Ĉu vi ŝatus, ke "iu ajn" ne rajtu voĉdoni? Ekz., por artikoloj pri kemio voĉdonu nur kemiistoj aŭ kio?.. Mi nur volas kompreni vian ideon. - Slavik IVANOV 09:03, 28. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la demando. Mi pensas pri dufaza afero:

  1. Selektado de aljuĝantoj.
  2. Aljuĝado de artikoloj.

Koncerne —#1: Mi nur supozas, ke ili povus esti selektitaj laŭ maniero simila al la maniero laŭ kiu nun estas selektataj la administrantoj — per ĝenerala voĉdonado inter registritaj uzantoj kun ioma konateco per redaktada spuraro, sed nun post publikigo de pli da ekster-vikipediaj kvalifikoj — tio postulus, ekzemple, ke ĥimisto-kandidato malkaŝu siajn certigeblajn diplomoojn, iujn eldonaĵoj, ktp., se tiuj ekzistas. —#2: Post sia selektiĝo, la aljuĝonto povos per ŝablono mem sole sen ia ajn plua voĉdonado aljuĝi elstarecon je certa dato kaj tempo — do al certa artikol-versio. La ŝablono, mem kontrolinte la identecon kaj naturon de la konto, vidigos la nomon de la aljugaxanto, iometon pri kvalifikoj, klarigon pri la identeco de la versio. Ĝi ankaŭ entenu ligon al paĝo kiu pli detaligas la kvalifikojn. La ŝablono rifuzu funkcii por tiuj ne selektitaj esti aljuĝantoj. (Sola malfacilaĵo, eble estas, ke la ŝablono, ĉe premo de "Konservu" devas metamorfozi por signali al sia estonta sio sian uzitecon, ke ĝi ne aŭtomate ekrefunkciu sen ies intenco. Poste, la legontoj povos mem juĝi, ĉu kaj kiom la donitaj kvalifikoj aŭtoritatigas por fidindigi la artikolon.

Tio estis mia ideo hieraŭa. Hodiaŭ, skribinte tion, mi konjektas, ke ni povos uzi du aliajn ŝablonojn por du aliaj kategorioj de aljuĝita elstareco:

  • La unua estu por tiuj kiuj ne rajtas je unu el tiuj terure timigaj honorigaj titoloj ;-) , sed anstataŭe povas fieri pri bona reputacio ene de Vikipedio. Ĉiu registrita uzantu povu uzi tiun ŝablonon. La ŝablono montros la uzanto-nomon de la uzanto kaj iom pri lia redakto-historio, denove kun ligoj al pliaj detaloj. Unu el tiuj ligoj sendu al listo de la artikoloj kiujn tiu aljuĝanto jam antaŭe same aljuĝis elstareco. Per la ŝablono la aljuĝanto aŭ indiku aprobon de la lingva kvalito kaj stila organizo de la artikolo, aŭ ĵuru, ke li bone esploris kaj kontrolis la faktan verecon kaj kontroleblecon de la artikolo, aŭ ambaŭ. Eble, li ankaŭ promesas reviziti la paĝon de tempo al tempo kaj, esperinde, refreŝigos la ŝablonon.
  • La triakvar, ktp. estu por tiaj aljuĝadoj, kiajn (o)ni ĝis nun diskutas ĉi tie. Eble aljuĝado far ordinaraj administrantoj, aŭ eble popularec-voĉdonado.

Ĉiel ajn mi subtenas la diskuton suban por striktigi la kriteriojn. Tamen, se utilas, ni povus have du nivlan kriteriaron: la firmaj, kaj la gvidliniaj. Ankaŭe, se estas pli ol unu klaso de elstareco (laŭfakula, laŭdiligentula, laŭadministranta, laŭ laŭpopulaeca aŭ aŭtomata laŭ simplaj kriterioj, ...) la kriterioj por la diversaj klasoj ne devas esti tute samaj. O'RyanW ( ) 03:22, 29. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Komentoj en novaj artikoloj

Ĉu estas necese aŭtomate skribi komentojn en novaj artikoloj? Iuj estas skribitaj "New page", aliaj "Nova paĝo" kaj komencoj de artikoloj. Kelkaj montras ekzistantajn artikolojn per ruĝaj literoj. Mi proponas forigi tiujn ĉi komentojn. Por kio ili estas? --Petr Tomasovsky 07:18, 26. Nov 2006 (UTC)

Estas aŭtomataj aferoj en la nova versio de MediaWiki, la motoro de Vikipedio, mi tiel imagas. Ne eblas ilin forigi. - Slavik IVANOV 00:29, 27. Nov 2006 (UTC)
Jes estas novaĵo kiel aperadas oftege. Mi ekde kiam rimarkis ĝin esperantigis la mesaĝon MediaWiki:Autosumm-shortnew kaj kelkajn tagojn poste rimarkis ke ĝi reaperis kaj esperantigis ankaŭ tiun alian MediaWiki:Autosumm-new. Temas pri sistema mesaĝo kiu apartenas al la interfaco. Tiuj ĉi provizas aŭtomate resumon por novaj paĝoj. Arno Lagrange 07:19, 28. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Centa elstara artikolo

Ĵus elektiĝis la centa elstara artikolo de la Vikipedio: Delfenoj.

Ĉi-rilate mi pubilikigis mesaĝon en s.c.e.. Vi povas aldoni komentojn tie. Marcos 01:37, 27. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Molo

Saluton denove diskutejo.

Estas io en la artikolo pri pH kiu mencias "mola denseco". Tio estis por mi unue preskaŭ sensenca. Sed fine mi konstatis pri Molo en kemio, kaj la artikolo Molo.

Mi tre dubas ĉu en Esperanto la sama radiko povas havi du tute malsamajn signifojn. Kio pri la ordinara vorto mola ??

Devas esti eraro.

Ne estas eraro. "Molo" ja aperas ankaŭ en PIV kun tiu signifo. En Esperanto multaj radikoj havas plurajn senrilatajn signifojn (kvankam en aliaj lingvoj tiaj radikoj estas multe pli multnombraj). Ekz-e la radiko AL memstare estas prepozicio, sed ankaŭ estas la radiko en la vorto "alo" (kaj aldone estas sufiksoj -al- en kemio kaj biologio); la vorto "alburno" havas unu zoologian signifon kaj unu biologian signifon, kiuj estas tute senrilataj.
(Fakte, PIV ankaŭ mencias la arkaismajn, evitindajn vortojn "gramatomo" kaj "grammolekulo" anstataŭ "molo"; mi ne scias kial tiuj vortoj arkaikiĝis kaj nun estas konsiderataj evitindaj, sed eble iu kun pli da scio pri kemio povas klarigi tion). Marcos 22:53, 27. Nov 2006 (UTC)
Ja scienco evoluas kaj tiuj malnovaj konceptoj kiaj "gramatomo" montriĝis malveraj kaj erarigaj : tial oni ŝanĝis kaj la vortojn kaj la difinojn; sekve estas malrekomendite plu uzadi tiujn malnovajn vortojn krom citante scienciston el la pasinto. Arno Lagrange 07:28, 28. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Ĝingis-Ĥano

Saluton diskutejo.

Kiom fama homo devas esti por ke estu artiklo pri tiu??? Kaj ĉu estas diferenco inter E-istoj kaj nee-istoj?

Ni ĝis nun ne havas striktajn regulojn. Pri esperantistoj, ni havis ĉi tiun diskuton, en kiu multaj konsentis, ke ĉefdelegito, estrarano de landa asocio, verkinto de libro en Esperanto ktp ja meritas artikolojn, dum ekz-e prezidanto de eta loka grupo (malpli ol 20 membroj) ne meritas artikolon, se ŝli ne havas aldonajn meritojn. Pri ne-esperantistoj ni eble simple uzu similajn kriteriojn kiel alilingvaj Vikipedioj; en la angla Vikipedio ekzistas (aldone al pli komplikaj reguloj) la proksimuma regulo, ke homo pli fama ol averaĝa universitata profesoro ja meritas artikolon. Marcos 22:53, 27. Nov 2006 (UTC)


Interese, dankon Marcos. Do se mi bone komprenas, ĉi tiu retejo estas ne nura E-a ekvivalento de tiuj de aliaj lingvoj? Ĉu? Ĉar se la 'bariero' superenda de aperontoj estas pli malalta por e-istoj ol por ne-e-istoj, ŝajnas ke ĉi retejo iom favoras la movadon kompare al la alilingvaj versioj ĉu ne? (ekze nur verko de libro ne sufiĉas por garantii aperon en alilingva versio)

subsrikbo ne uzata pro problemoj de koloro


Mi ne vidas artikolon pri Ĉingis Ĥaan.

Ekzistas Ĝingis-Ĥano. Marcos 22:53, 27. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Manlibro pri Vikipedio

de: Yves Nevelsteen <yves.nevelsteen@esperanto.be>
---

Saluton!

Ĉu vi jam audis pri la TEJO-projekto "Manlibro pri Vikipedio"? Dum la venontaj semajnoj 250 broŝuroj estas presotaj de la Flandra Esperantoligo. Temas pri 32-paĝa enkonduka broŝuro pri la reta libera enciklopedio. Ĝi klarigas kial Vikipedio estas grava por la Esperantomovado kaj la socio ĝenerale, kaj kiel praktike korekti, pliampleksigi kaj verki artikolojn.

Multaj esperantistoj audis pri Vikipedio au trovis en ĝi utilajn informojn, sed nur relative malmultaj jam al ĝi aktive kunlaboris. Estas amuze kaj facile, vi vidos!

Dum la junularaj jarfinaj renkontiĝoj IS kaj AS Chuck Smith kaj Yves Nevelsteen disdonos la manlibrojn. Senpage por junuloj -30, por €6 por plenkreskuloj. Ĝi ekde januaro ankau estos havebla en la retbutiko de FEL.

Por ŝpari sendokostojn mi petas sendi al mi retmesaĝon (yves.nevelsteen@esperanto.be) se vi interesiĝas pri la broŝuroj, ĉu por vi mem, ĉu por via asocio. Menciu kvantojn. Eventuale ankau eblos dis- kaj transdoni manlibrojn dum Novjara Renkontiĝo kaj IF.

Amike,

Yves Nevelsteen

-- plusendis Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:30, 27. Nov 2006 (UTC)

Mi publikigis tekston pri tio ruse ĉe http://www.e-novosti.info/blog/28.11.2006/1 -- dankon, ke vi informis. Slavik IVANOV 08:51, 28. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Demandoj de novulo

Saluton diskutejo.

Kaj dankon al Narvalo pri la informo pri artikolo pri Ĉingis Ĥaan. Bedaŭrinde ke la titolo estas iom E-igita, do pli malfacile trovebla!

O Ryan W motris al mi kiel subskribi miajn mesaĝojn, sed estas strange, ke la dato tiel kreata havas punkton post la ciferoj. Ĉu mi povas ŝanĝi la formaton de tia dato?

Bonan tagon 22:59, 27. Nov 2006 (UTC)

Mi imagas, ke ne. Tion povas ŝanĝi administrantoj (kaj ili, vere, faru tion). - Slavik IVANOV 08:51, 28. Nov 2006 (UTC)
Mi ne trovis kie oni povas ŝanĝi tion. Mi supozas ke estas difinita en la programo MediaWiki : tiukaze se ni volus ŝanĝi tion necesus peti de kontribuantaoj kun evoluigistaj rajtoj (developper access). Sed ĉu indas ŝanĝi tion ? Kutimoj por skribi datojn kaj horojn varias laŭ landoj kaj tradicioj. Ĉu eĉ ekzistas ia komuna konsento ? AL 11:25, 28. Nov 2006 (UTC)

Kaj krome...

Kial mi estas ruĝa kaj ĉiuj aliaj estas bluaj?!

Bonan tagon 23:00, 27. Nov 2006 (UTC)

Vi jam havas la respondon al tio, ĉu ne? Via paĝo estis tiam malplena, kaj ĉiuj neekzistantaj paĝoj aperas ruĝe en ligoj. - Slavik IVANOV 08:51, 28. Nov 2006 (UTC)

Kaj krome...

Mi ĵus aldonis mesaĝon al tiu paĝo pri la koloro de la subskribo, klakis "konservu", kaj ĝi tute malaperis (versio kiel antaŭe), sed kiam mi klakis "redaktu" jen ĝi (en la redakta areo). Strangege.... ĉu ĉi tio aperos en la paĝo?

Bonan tagon 23:03, 27. Nov 2006 (UTC)

Necesas simple renovigi la paĝon (eventuale kun premita Ctrl-butono). La retumilo montris al vi la konservitan en kaŝ-memoro antaŭan version. - Slavik IVANOV 08:51, 28. Nov 2006 (UTC)

BLUIĜO

Saluton Diskutejo, kaj dankon al O Ryan W! Li faris *ion* kiu igis ĉiujn miajn jam skribitajn subskribojn bluaj, por ke ili ne aspektu malkiel tiuj de aliaj. Kion mi devas fari por certigi ke ankaŭ estontaj subskriboj estos bluaj anstataŭ ruĝaj? Mi klakis al la blua ligo kaj estis mesaĝo de O Ryan W pri paĝo por prezenti min. Sed ne estis atentigilo kiu diras "vi havas mesaĝon" (aŭ ion similan), kiel ekzistas por la mesaĝoj en la ujo "mia diskuto". Se mi havas efektive du mesaĝujojn, ĉu mi povas iel aranĝi ke novaj mesaĝoj en IU AJN EL ILI aperigos la atentigilon? Nur la ujo "mia disktuo" funkcias tiel nuntempe.

Bonan tagon 08:14, 28. Nov 2006 (UTC)

Ili ĉiam estos nun bluaj, ĉar via prezentopaĝo jam ekzistas. Slavik IVANOV 08:51, 28. Nov 2006 (UTC)

NiGRIĜO!!!

Helpu! Mi ĵus aldonis mesaĝon en la paĝo, kie O Ryan W diris ke mi prezentu min. Kaj kiam mi finis redakti, mi vidis ke mia subskribo fariĝis nun negra!

Mi vere deziras, ke ĝi havu la saman koloron kiel tiuj de aliaj homoj ĉi tie. La sistemo ŝajne uzas tiujn kolorojn por montri ke estas iel "malsama" pri mi kontraste al ĉiuj aliaj, kies subskriboj estas daŭre bluaj, kaj tio malplaĉas al mi.

Kial diable ĝi estas nun fariĝis negra?

Mi nuntempe ne subskribas ĉi tiun mesaĝon, ĉar ju pli da mesaĝoj mi subskribos dum ĝi estas negra, des pli da subskriboj oni devos poste ŝanĝi.

Ĝi fariĝis nigra, ĉar ĝi estas ligo al la sama paĝo, kie ĝi aperis. Do, en via prezentopaĝo estas ligo al via prezentopaĝo. Vikipedio ne montras ligojn al la dokumento mem kiel ligon -- tio i. a. multe helpas en listaj ŝablonoj, kiel sube de artikolo Mongolio (estas listo de aziaj ŝtatoj, kaj Mongolio aspektas ne kiel ligo, sed kiel nigra grasa teksto, montrante, ke vi estas en tiu artikolo nun). Slavik IVANOV 08:51, 28. Nov 2006 (UTC)

PRI LA LASTAJ MESAĜOJ.

VI ESTAS TRE KRUELAJ, ĈIU ESTIS IAM KOMENCANTO.

vi estas ĉiuj tri viktimoj de fia fripono kiu kredigas ke vi povas esti malafablaj kaj malĝentilaj : enmetis la insultajn mesaĝojn fripono IVLIVS kiun mi tuj forbaris. Vidu Bedaŭrinda malsprita malĝentilaĵo Arno Lagrange 10:42, 28. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Propono je eterna forbaro de IVLIVS

La vikipediisto IVLIVS, laŭ liaj kontribuoj ĉiam detruis artikolojn. Liaj lastaj agadoj, nome insultado sub nomoj de renomaj vikipediistoj superas ĉiun limon. Tiel mi ne povas akcepti nuran unumonatan forbaron. Tiu konduto en alia vikipedio kaŭzus eternan forbaron.

Mi atendas la opiniojn, se neniu kontraŭas mi forbaras lin por eterno. Por li restas do plua ebleco detrui sen ensalutado. Sed tiu nomo IVLIVS devas por ĉiam malaperi de ĉi tie. Narvalo 13:25, 28. Nov 2006 (UTC)


IVLVS

Mi estis skribonta la jenan mesaĝon, sed estis "Redakta konflikto" kiu iom skuis min. Espereble ĝi funkcios ĉi tiam.

Do bone mi ne plu kulpigos la homojn kies nomoj aperis en la mesaĝoj al mi. Nu, mi provos resti trankvila kvankam mi koleras ke sinjoro Ivlivs eniris la kontojn de aliaj homoj kaj uzis la kontojn por skribi fiaĵon ilianome.

Sed jen kion mi ne komprenas ----- kiel Arno Lagrange SCIIS ke sinjoro Ivlivs eniris ties kontojn? Ne evidentas por mi. Ĉu temas pri liaj "Administrativaj Rajtoj", ke li povis iel eltrovi tion, kio estas por mi mistera?

Kaj krome, se sinjoro Ivlivs sukcesis iel eniri la kontojn de tiuj homoj, kiel mi povas certi ke li ne eniros ankaŭ mian propran konton? En la kadro "pasvorto" mi tajpis simple "*******". Kaj nun mi supozeble bezonas iel ŝanĝi ĝin al io pli sekura, sed mi ne scias kiel.

Kvankam mi sentas min fiereta kiom mi ja legis pri scienco kaj programado, la funkciado de ĉi tiu retejo ŝajnas al mi vere tro komplika kaj simpliginda. Ĉu vi certas ke ĝi ne estas hantata?!

Subskribo espereble blua. Bonan tagon 14:52, 28. Nov 2006 (UTC)

Mi subtenas lian forbaron. Li estis multople avertita pri sia malbona konduto. -- Yekrats 15:46, 28. Nov 2006 (UTC)

Ankaŭ mi subtenas la eternan forbaron de IVLIVS. Marcos 18:04, 28. Nov 2006 (UTC)
Ne konvene, ke mi partoprenu juĝon; mi simple diru, ke mi ne kontraŭas la tujan poreternan forbaron de IVLIVS. O'RyanW ( ) 19:18, 28. Nov 2006 (UTC)
Mi iom pripensis tion, kaj fine konkludis ke mi devas kontraŭi la plilongigon de la forbaro, ĉar indas iom pardoni. La jama baro de monato miaopinie sufiĉos. Ĉar mi kredas min la ĉefa viktimo de lia "ŝerco", mi esperas ke tiu opinio iom pezos, kvankam evidentiĝas ke kelkaj opinias malsame. Bonan tagon 21:20, 28. Nov 2006 (UTC) Fripone enmetita de IVLiVS ŝtelensalutante per la konto de Bonan tagon kiu malprudente publike sciigis sian pasvorton. AL 08:35, 29. Nov 2006 (UTC)
Porĉiama forbaro ŝajnas al mi iom abstrakta. Malica fiulo certe trovos iam rimedon ĉirkaŭi la obstaklon kaj reaperi. Se vi iom atente observas la kontribuojn de Julius, vi konstatos ke ili ne ĉiuj estas fiaj, iom malicaj, ŝercemaj, petolemaj. Pro tio mi opinias ke oni nur atentigu Julius ke li kontribuu ĉi tie kun respekto al aliaj kontribuantoj kaj ties laboro. Certe falsi subskribon kaj provi kredigi ke iuj precizaj personoj povis malĝentile sinteni estas aparte malakceptebla. Tia fiago estas sendube kondamnenda. AL 21:45, 28. Nov 2006 (UTC)

IVLUS redaktis laste kaŝante sin sub salutnomo "Bonan tagon" kies kreinto malsingarde sciigis pasvorton. Kaj laste li plu fuŝadas per nova konto Иулиус Вибблевич Старки. Mi forbaris ambaŭ kontojn sed la difektemulo pli rapide malutilas ol ni povas ripari. Arno Lagrange 08:28, 29. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Fivortoj

Mia artikoleto pri kiel la germana fivorto sch---e faris idiotismon 'das ist mir sch---egal' kiu iris rekte al Esperanto 'f--egalas', ne plu ekzistas. Ĉu ĝi estis iel filtrita pro la fivortoj? Mi bedaŭrus, se ni ne rajtas diskuti tiajn temojn. Mi skribas la jenon kun strekoj anstataŭ kelkaj literoj por ke ĝi ne estu denove filtrata.

Bonan tagon 17:30, 28. Nov 2006 (UTC)

forigis la artikolon Scheisse mi, Arno Lagrange ĉar mi opiniis ĝin tute ne enciklopedia. Kaj nun mi aperas sub via subskribo ĉar mi ensalutis per la de vi sciigata pasvorto. Pasvorton oni neniam sciigu publike ! Bonan tagon AL 17:52, 28. Nov 2006 (UTC)
Mi vidas, ke Narvalo proponis forigon de tiu paĝo, kaj tuj poste Arno forigis la paĝon. Tamen neniu el la du menciis kialon.
Tamen atentu ke kiel kialo de la forigo mi menciis "fekaĵo" Ĉu ne sufiĉe ? AL 19:30, 28. Nov 2006 (UTC)
Fakte, "fekaĵo" simple estas traduko de la germana vorto, pri kiu la artikolo temas. Mi do ne vidas, kiel tio povas esti kialo. Ĉu ni malpermesu skribi pri io ajn, kio rilatas al feko?
Ĉiuokaze, ni havas niajn regulojn pri forigado. Kiam ne temas pri klara vandalismo aŭ pri misliterumita titolo, la sola permesita vojo al forigado estas propono sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Tio donas al aliaj la eblecon mencii argumentojn kontraŭ la forigo. Kaj la neceso unue proponi sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj antaŭ ol forigi ja validas same por administrantoj kiel por ne-administrantoj (kiel ni antaŭe plurfoje klarigis al Petro kaj Narvalo). Marcos 21:53, 28. Nov 2006 (UTC)
Kaj neniam estis propono en Vikipedio:Forigendaj artikoloj, do la forigpropono tute ne validis laŭ niaj reguloj. Tial mi nun restarigis la paĝon.
Tamen, ĝi eble ja estas forigenda, ĉar ĝi estas tute vortareca, kaj Vikipedio estas enciklopedio, ne vortaro. Se vi interesiĝas pri la verkado de tiaj vortarecaj artikoloj, aktiviĝu en la Vikivortaro.
Tial mi nun proponas forigon de tiu paĝo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Se vi havas argumentojn kontraŭ la forigo, menciu ilin tie. Marcos 18:04, 28. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Provo pliprecizigi kriteriojn por elstareco

El la supra diskuto (sub "ŝoko") evidentas, ke la plej multaj el ni konsentas, ke ni plistriktigu kaj pliprecizigu la kriteriojn por elstaraj artikoloj, samtempe kreante la malpli striktan kategorion de legindaj artikoloj (eble sub alia nomo).

Narvalo jam menciis eblajn ontajn kriteriojn por elstareco. Ĉi sube mi provas pliprecizigi tiujn kriteriojn (pere de ideoj el la anglalingva kaj hispanlingva Vikipedioj); aldone mi provas pliprecizigi la kriteriojn por legindaj artikoloj. Kompreneble kritikoj estas bonvenaj.

Kriterioj por elstara artikolo:

  1. Ĝi estu ampleksa: Ĝi traktu la temon komplete, sen ellaso de esencaj elementoj aŭ gravaj detaloj.
  2. Ĝi estu fakta: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton.
  3. Ĝi estu bone skribita: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn, kaj ĝi uzu esprimmanierojn kutimajn en Esperanto. La lingva stilo estu ekzemplodona.
  4. Ĝi estu neŭtrala.
  5. Ĝi enhavu almenaŭ unu bildon, kaj se la temo permesas pli da bildoj, ĝi certe havu pli.
  6. Ĝi estu vikiigita: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn paragrafojn; la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn. Fine de la artikolo, estu ligiloj al parencaj temoj kaj al taŭgaj ekster-vikipediaj paĝoj (se tiaj ekzistas).
  7. Ĝi havu taŭgan longecon: La teksto (sen bildoj kaj tabeloj) estu almenaŭ 3 paĝojn longa surpapere (tipara grandeco 12), kaj se ĝi estas pli ol 8 paĝojn longa, oni konsideru meti kelkajn informojn en subartikolojn (tiam oni daŭre havu resumon de la subartikoloj en la ĉefartikolo).
  • (Komparoj kun alilingvaj versioj povas helpi por kontroli, ĉu la supraj kriterioj estas plenumitaj).

Kriterioj por leginda artikolo:

  1. Amplekso: Ĝi prezentu la esencajn elementojn de la temo, kaj menciu kelkajn gravajn detalojn.
  2. Faktoj: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion.
  3. Lingvo: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn.
  4. Ĝi estu neŭtrala.
  5. Bildoj: Se estas temo por kiu tre taŭgas bildoj, ĝi enhavu almenaŭ unu bildon.
  6. Vikiigo: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn paragrafojn; la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn.
  7. Longeco: La teksto (sen bildoj kaj tabeloj) estu almenaŭ 1 paĝon longa surpapere (tipara grandeco 12).
  • (Komparoj kun alilingvaj versioj povas helpi por kontroli, ĉu la supraj kriterioj estas plenumitaj).

Kion pensas la aliaj pri ĉi tiuj proponoj por kriterioj? Marcos 23:52, 28. Nov 2006 (UTC)

  1. Ni devas aparte trakti la aferon, ne tie ĉi.
    1. Specifa problemo: seriozaj fontoj aperas nur en naciaj lingvoj. Kiel ekz. mi kontrolu hispanlingvan fonton aŭ kiel oni kontrolu la hungaran? Ĉu hungara fonto estas akceptebla? Narvalo 05:38, 29. Nov 2006 (UTC)
Jes, laŭ mi, fontoj el iu ajn lingvo estas akceptebla. -- Yekrats 10:44, 29. Nov 2006 (UTC)
Ĝi estu ampleksa: kaj Ĝi havu taŭgan longecon: ŝajnas al mi sama afero. Sed por Marcos, taŭga signifas longa. Por mi, kriterio pri longeco estas evitinda: ĝi favoras al vortabundemo, al skrib-diareo kiu ofte ecas ĉe la beletremuloj, dum konciza stilo, preciza kaj malbalasta estas kvalito konsiderinda, ĉefe por sciencajn aŭ teknikaj subjektoj. "Tro" samas al "ne sufiĉa". Do ne eblas fiksi minimuman longecon. --Ssire 06:05, 29. Nov 2006 (UTC)
Same mi ne ŝatas la kriterion pri longeco. Kvankam ĝi ŝajnas evidenta, ĝi tute ne estas tia. Ĉu artikolo pri adiro povas esti 4-paĝa? Apenaŭ. Ĉu ĝi povas esti elĉerpe bona? Kial ne.
Same mi ne tute ŝatas la ideon pri komparo kun alilingvaj versioj... Ĉu tio estu kriterio? Ĉu ni komparu nian vikipedion kun la versioj, multe pli poste aperintaj? Kio pri pure Esperantaj temoj, kiuj ne havas pli grandan alilingvan version? Ktp. - Slavik IVANOV 06:12, 29. Nov 2006 (UTC)
Se aliaj Vikipediistoj preferas forigi la kriterion pri longeco, ni forigu ĝin. Mi persone tamen ŝatas ĝin, ĉar ĝi estas pli facile kontrolebla ol la aliaj kriterioj. Nu, ni ankoraŭ atendu la opinion de aliaj.
La komparo kun aliaj lingvoj klare ne estas unu el la kriterioj ĉi-supre. Ĝi estas menciita aparte, sen nombro antaŭe kaj interkrampe. Ĝi tute ne estas vortumita kiel kriterio. Simple temas pri atentigo pri tio, ke oni povas referenci al alilingvaj versioj por kontroli, ĉu la kriterioj estas plenumitaj. Se aliaj tion deziras, ni ankaŭ povas forigi tiun atentigon de sub la kriteri-listo.
Responde al Narvalo: En la fontindikoj ni permesu fontojn en ĉiu ajn lingvo, kiun iu Vikipediisto komprenas. Marcos 10:37, 29. Nov 2006 (UTC)
Oni ja povas konservi la kriterion, sed taksantan sur tute alia bazo, nome la kongruecon inter la longeco de la tekstelementoj kaj la informkapablo: sufiĉe detala, tro detala, ktp. Por mi artikolo de 8 paĝoj konsistanta el 95% da vakuaj vortoj ne pli valoras ol dulinia artikoleto kun precisaj informoj. La argumento laŭ kiu "pli facilas kontroli" restu duaranga rilate la ĉefan celon, nome: kion oni taksu. --Ssire 11:52, 29. Nov 2006 (UTC)
Al mi, la afero estas sufiĉe bona, kaj mi ne volas aldoni ion. Roberto 16:07, 29. Nov 2006 (UTC)

Mi proponas aldoni jenan kriterion (el la hispana Vikipedio):

  • Ĝi havu enkondukon: La artikolo komenciĝu per per la titolo en dika skribo, difino de la titolo kaj enkonduka paragrafo.

Kion opinias la aliaj? Marcos 01:06, 1. Dec 2006 (UTC)

Certe aprobas ĵusan proponan de Marcos. Fakte, mi estis pensanta tion regula por ĉiu artikolo. Tio, laŭ mi, estu parto de la trajtaro de akceptinda artikolo. O'RyanW ( ) 01:45, 1. Dec 2006 (UTC)
Pri tiu lasta kriterio, mi proponas sufiĉe ne gravan modifon "La artikolo komenciĝu per enkonduka paragrafo, en kiu estu la titolo en grasa skribo, kaj ties klarigo." La diferenco kuŝas en ne tro strikteco ke nepre la unuaj vortoj estu la titolo kun ties difino: oni ja povas prezenti cirkonstancojn kaj klarigojn el kiuj deduktiĝas la titolo. meze au fine de la enkonduko --Ssire 17:43, 4. Dec 2006 (UTC)
Mi akceptas la version de Serge Roberto 18:35, 4. Dec 2006 (UTC)
Jes, la versio de Ssire pli taŭgas ol mia origina versio. Mi do ŝanĝis ĝin en la paĝoj kiujn mi kreis (rigardu sube). Marcos 14:19, 5. Dec 2006 (UTC)

Pro la ĝenerala akcepto al la kriterioj proponitaj de mi, mi nun kreis jenajn paĝojn: Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj kaj Vikipedio:Kriterioj por legindaj artikoloj. Mi forigis la ŝajne ne sufiĉe akceptatan kriterion pri longeco, kaj aldonis la kriterion pri enkonduko proponita ĉi-supre. Ĉu tiuj paĝoj nun povas esti konsiderataj oficialaj?

Aldone, mi proponas, ke ni nun ne plu aŭtomate elstarigu la artikolojn de la semajno. Mi do kreis apartan paĝon por proponoj por elstaraj artikoloj. Laŭ mi, ni tamen povus nun aŭtomate legindigi la artikolojn de la semajno, ĉar ili certe estu almenaŭ legindaj artikoloj (tion ni ankaŭ menciu sur Vikipedio:Artikolo de la semajno). Tamen, necesas ankaŭ aparta paĝo por proponi legindaj artikoloj, ĉar eble kelkaj artikoloj ja estas legindaj, sed tamen ne taŭgas kiel ADLS. Mi do kreis paĝon por proponoj por legindaj artikoloj. Finfine, ĉar ni nun havas pli striktajn kriteriojn por elstaraj artikoloj, ni certe devos mal-elstarigi plurajn artikolojn. Tial mi kreis paĝon por proponi mal-elstarigon de artikoloj.

Kion opinias la aliaj pri ĉio ĉi? Marcos 15:47, 4. Dec 2006 (UTC)

Mi tute konsentas kun la kriterioj. Tamen, kun tiu nivelo de "elstara", neniu artikolo en nia vikipedio nun atingas tiun nivelon. Ĉefe, la informofontoj mankas. Malgraŭ tiu problemeto, ni bezonas ĉi tiajn altajn celojn por krei pli bonan vikipedion! Dankon pro via laboro. -- Yekrats 17:28, 4. Dec 2006 (UTC)
Do, ni rapidiĝu por aldoni la mankantajn informfontojn, por ke ni ne devu tuj mal-elstarigi ĉiujn elstarajn artikolojn... Marcos 09:57, 5. Dec 2006 (UTC)

Mi ĵus tradukis la ekvivaletan paĝon de la anglalingva Wikipedia, Reliefigita artikolo kaj parton de la anglalingva broŝuro pri stilo, Broŝuro .

Aparte interesis min formulado de la regulo pri la grasigo de la artikol-titolo, kaj kie ĝi aperu. Laŭ mia lego, ĝi ne rigide diktas ke la grasigita titolo nepre estu la unuaj vortoj de la artikolo, sed ĝi ja klare preferas tion O'RyanW ( ) 02:06, 6. Dec 2006 (UTC)

Mi traduku la bone diskutitajn kriteriojn, kiujn oni uzas en la rusa Vikipedio:

  • La artikolo devas havi unu aŭ kelkajn ilustraĵojn.
  • La amplekso de la artikolo devas esti ne malpli ol 15 KB.
  • Ĝi devas havi kategoriojn kaj intervikiojn. // eble intervikioj ne estas nepraj, se vere temas pri io unika
  • La artikolo devas havi eksterajn ligilojn pri la temo.
  • Ĉiuj ilustraĵoj de la artikolo devas havi klaran kopirajtan statuson.

Krom tio dezirandas, ke:

  • Estu listo de laŭtema literaturo.
  • Estu listo de fontoj, el kiuj la informo estis ĉerpita.

Estas bone formulitaj, ĉu ne? Sciu, ke se ni enkondukos kriteriojn, ni devos malnomumi kelkajn artikolojn (kaj tio okazas lastatempe en ru.wiki). Slavik IVANOV 07:44, 6. Dec 2006 (UTC)

Tio multe similas al la kriterio de mi vortumitaj. Mi nun aldonis al la kriterio de vikiigo ke la artikolo estu kategoriita. Ĉu en ordo? Marcos 11:55, 7. Dec 2006 (UTC)

Mi ne komprenas, kiel oni povas elstari ion artikolon malkun la listo de fontoj. Sed por tio ni devas havi paĝon similan de en:WP:CITE, kaj enportigi la ŝablonoj de la citoj/referencoj de aliaj vp-oj -- bv vidu sube en la diskutejo, "ĉu ni havas ion paĝon simila de :en:WP:CITE?". --BACbKA 08:57, 6. Dec 2006 (UTC)

Problemo de fontoj estas: kiu kontrolos nacilingvajn fontojn? Se mi verkus: "Bororoj diras ke ili kreis aviadilon 2 mil jaroj antaŭ nia epoko (Enciklopedio Borora, vol. 3, pg 200)". Bororoj estas nura brazilaj indiĝenoj kiuj havas enciklopedion en sia lingvo, sed nur 2 aŭ 3 ne-bororoj konas ilian lingvon. Roberto 13:45, 6. Dec 2006 (UTC)

Mi ne pensas ke tio estas vera problemo. Ĵuste same, en la nacilingvaj vp-aj oni permesas uzi malanglajn citojn. Se oni tradukas artikoloj de vp-o nacilingva, oni uzas citojn de la sama nacilingva. Se oni havas multe da citoj en malsamaj lingvoj, ĉi-tio estas plu bone. --BACbKA 15:27, 6. Dec 2006 (UTC)

Pardonu, mi pensas ke mi ne komprenis vin. Roberto 13:47, 7. Dec 2006 (UTC)
Laŭ mi, ni nur uzu fontindikojn en lingvoj komprenataj de almenaŭ unu Vikipediisto. Ĉiuokaze, mi ne kredas ke ĉi tio vere estos problemo en praktiko. La plej multaj fontoj verŝajne estos en sufiĉe "grandaj" lingvoj, kiujn parolas pluraj Vikipediistoj (bonŝance ni ĉiuj estas plurlingvuloj, kaj kelkaj eĉ multeglingvuloj). Marcos 15:37, 7. Dec 2006 (UTC)

Ĉar ŝajne estas ĝenerala konsento kun la novaj kriterioj kaj la nova sistemo de proponado, mi nun ligis de diversaj paĝoj al la novaj kriteri-paĝoj kaj propon-paĝoj (ekz-e de Vikipedio:Elstaraj artikoloj, de Vikipedio:Artikolo de la semajno kaj de Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno). Aldone mi jam faris la unuajn proponojn en ĉiuj novaj proponpaĝoj (vidu jen, jen kaj jen). Estus bone se pluraj aktivaj Vikipediistoj metus tiujn novajn propon-paĝojn en siajn atentarojn por ke sufiĉe da homoj kontrolu la proponojn. Marcos 15:42, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Esperantigo de personaj nomoj

Mi jam legis Vikipedio:Nomoj de titoloj#Esperantigado de nomoj. Sed kio okazu pri personaj nomoj - ekzemple Bertilo Wennergren (ja esperantigita: svede Bertil)? Aŭ Zamenhof? Sok Na Men Sui Lui 09:30, 1. Dec 2006 (UTC)

La reguloj ja klare diras, ke ni esperantigu nomojn tradicie esperantigitajn. Bertilo ja estas tradicie esperantigita. Sed ni certe menciu ankaŭ la oficialan nomon; mi do nun aldonis ĝin al la artikolo Bertilo Wennergren. Marcos 19:20, 1. Dec 2006 (UTC)
Dankon. Sok Na Men Sui Lui 22:56, 1. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] ĉu ni havas ion paĝon simila de en:WP:CITE?

Kiam mi tradukis de artikolo angla, mi volis uzi ŝablonojn de citado (plu specife, ion ŝablonon por Harvarda referenco kaj por citoj de TTT-paĝoj kaj de ĵurnaloj), sed mi ne trovis paĝojn similajn de la en:WP:CITE. Mi povus krei la citojn mane, sed ĉi-tio estas tro malfacila kaj tro malsimila de alilangvaj vikioj. Ĉar mi ne estas guruo de la ŝablonojn, mi ne pensas ke mi mem povas traportigi la anglajn ŝablonojn. Bv. helpu... --BACbKA 08:07, 30. Nov 2006 (UTC)

Mi nun kreis la ŝabolonojn Ŝablono:Harv kaj Ŝablono:Harvref (kune uzindajn). Rigardu iliajn diskutpaĝojn por uz-klarigoj, aŭ rigardu la provejon por ekzemplo. Marcos 14:10, 30. Nov 2006 (UTC)

Dankojn. Ĉi-tio estas multplu bone ol kio ni havis antaŭe. Sed ĉu vi vidis la ŝablonojn anglajn, en:Template:ref harvard/en:Template:note label/en:Template:cite journal kaj en:Template:cite web? La anglaj iloj povigas enpaĝan ligojn, de la "ref" al la "cite" (plu vere, al la "note" apud la "cite"), kaj kontraŭdirekte. --BACbKA 16:16, 30. Nov 2006 (UTC)

Mi tamen ne tute komprenas, por kio taŭgas ligoj de la referenco al la citaĵo. Ĉu por averaĝa uzanto ne multe pli gravas la inversa direkto, de la citaĵo al la referenco? Eble vi povas klarigi la aferon. Marcos 22:25, 30. Nov 2006 (UTC)

La reversaj enpaĝaj ligoj de la referencoj al la citaĵojn estas por plu facila navigo -- se iu volas trairi ligo de la citato el la referenco, oni povas reveni al la principa teksto per la reverso ligo, malkun uzado de la butono "reverse". Se neniu volas fari ĝin ĉi-tie, mi ne malĝojas, sed mi pensas ke la nomo de la ŝablono de referencoj ne devas esti specifa pri Harvardo. --BACbKA 12:36, 1. Dec 2006 (UTC) Krome, mi pensas ke la ŝablonoj :en:Template:cite... estas tre facilaj por malkunigi la laboro pri la referenca formato kaj pri la informo bibliografia. --BACbKA 18:54, 1. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Specialaj paĝoj bezonantaj redakton

Alŝutu dosieron la frazo Por plenumi la alŝutadon, alklaku la butono "Alŝutu". bezonas akuzativon ĉe butono. O'RyanW ( ) 04:04, 4. Dec 2006 (UTC)

Sur Kategoriarbo ĉu javaskripata estas tajperaro? O'RyanW ( ) 04:21, 4. Dec 2006 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Nun estas korektite. Temas pri mesaĝoj en la nomspaco "MediaWiki" kiujn povas redakti nur administrantoj. Ĉu vi, O'RyanW, ne volus fariĝi administranto : tiel vi povus rekte ĝustigi rimarkitajn erarojn en la mesaĝoj ? Arno Lagrange 07:38, 4. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro la flata sugesto. Hieraŭ mi jam rapide trarigardis la "Specialajn paĝojn" trafeblajn per alt-q, kaj ne rimarkis ion alian. Nesciante la devojn, respondecojn, kaj privilegiojn de administranto, mi neniam havis celojn tiudirektajn. Se temas pri la fojfoja korektado de protektitaj mistajpaĵoj, la nuna aranĝo ŝajnas al mi sufiĉe adekvata. Tamen dankon. O'RyanW ( ) 04:24, 5. Dec 2006 (UTC)
Tamen mi kiel Administranto havas la impreson ke mankas iom da laborforto inter la Administrantoj. Ne temas nur pri korektado de mistajpaĵoj en la sistemaj mesaĝoj, sed ankaŭ pri la tradukado de novaj sistemaj mesaĝoj, pri la forigo de forigendaj artikoloj kaj pri la protektado de vandalataj artikoloj. Mi persone baldaŭ eklaboros kiel nova redaktisto de Tejo Tutmonde, kaj tial ankoraŭ ne scias, ĉu mi povos estonte investi multan tempon en la Vikipedion. Do nova Administranto estus tre bona ideo. Ĉar O'RyanW kunlaboras tre valore kaj tre respektas aliajn Vikipediistojn, mi kredas ke la propono de Arno administrantigi O'ryanW estas tre bona propono. Kompreneble dependas ankaŭ de tio, ĉu O'RyanW mem pretas fojfoje plenumi la administrantajn taskojn. Marcos 14:30, 5. Dec 2006 (UTC)
Pri la specifa tasko ŝanĝi sistemajn mesaĝojn, mi kredas ke la plejparto de la tasko estas ne la ŝanĝo mem, sed trovi la ŝanĝendan mesaĝon ktp. Kun tio povas helpi ne-administrantoj. Pro tio, mi ĵus kreis la paĝon Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj, kaj provos fari tauĝan lokon por krei ligon al ĝi. Iom aparta afero (sed ja bonega propono) estas administrantigo de O'RyanW. Sok Na Men Sui Lui 18:32, 5. Dec 2006 (UTC)
Mi aldonis 400 tradukendajn mesaĝojn : Kuraĝon al ĉiuj ! Arno Lagrange 14:18, 6. Dec 2006 (UTC)
Kaj nun oni vidas la bezonon havi iom da kunteksto dum oni tradukas. En la forbarlibro, oni vidas pri la laste malforbarita uzulo: "ArnoLagrange (Diskuto | kontribuoj) 201.84.1.124 (kontribuoj) estis malbarita (erara forbaro)", ĉar MediaWiki:Unblocklogentry diras "$1 estis malbarita". Nu, ĝi estas komprenebla, sed pli bone oni ŝanĝu ĝin por diri "malbaris $1" aŭ simile, ĉar ĝi estas uzata en frazo kun subjekto kaj objekto... Do la kvarcent mesaĝoj estos iom malfacile tradukeblaj sen indiko kiel ili estas uzataj. Sok Na Men Sui Lui 16:13, 6. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Rimarkindeco

Mi kredas, ke ni bezonas pli precizigi regulojn pri kio estu sufiĉa nivelo de konateco, por ke temo havu artikolon.

Ekzemple, la angla vikipedio havas ĉe en:Wikipedia:Notability:

A topic is notable if it has been the subject of multiple, non-trivial published works whose sources are independent of the subject itself.
Temo estas rimarkinda se ĝi estis la temo de multaj, ne-bagatelaj eldonitaj verkoj kies fontoj estas sendependaj de la temo mem.

Ĉu ni ne havu la samajn regulojn? Tiu temo estas diskutinda iom ĝenerale; tamen mi volas ankaŭ atentigi specife pri E-movado-rilataj artikoloj, ĉar ni ja havas multajn tiajn kies temoj ne aperas en gravaj ekster-movadaj fontoj. Do ni ankaŭ devas precizigi: ĉu estu malpli striktaj reguloj pri konateco de E-movadaj temoj ol de aliaj temoj?

  • Se jes, tio ŝajnas al mi iom danĝera vojo, ĉar ĝi signifus ke la celoj de la E-a vikipedio estas malneŭtralaj rilate al la E-movado, ja situacio kiun verŝajne malaprobus la Fondaĵo Wikimedia.
  • Se ne, ĉu ni ne forigu artikolojn kies temoj neniel travivus voĉdonadon pri forigo en alialingva vikipedio kia la angla?

La kriterio el la angla vikipedio, menciita ĉi supre, ŝajnas al mi neŭtrala, sence ke ĝi ne aparte favoras temojn kiuj rilatas al anglalingva kulturo. Kompreneble, ju pli konataj la temoj en la kulturo de la kontribuantoj, des pli da homoj priatentas la rilatajn artikolojn, kaj tio kreas iom malegalan distribuon de artikoloj, ĉar malmultaj strebas egaligi ĝin. Sed mi celas diskuti ĉi tie ion pli bazan; je kiu nivelo eventuala artikolo rajtus ekzisti kaj ne esti forigita pro ne-konateco de la temo?

Fakte tio, kio instigis min skribi ĉi tion, ne estis rekte movada artikolo, sed Loglio, artikolo kiu laŭ mi neniam estus kreita se la lingvo ne estus verkita de E-isto (kaj efektive vikipediisto). Sed jen alia afero. Sok Na Men Sui Lui 15:06, 5. Dec 2006 (UTC)

Komparendaj estas ne nur esperanta kaj angla vikipedioj sed ankaŭ vikipedioj de malpli disvastiĝintaj lingvoj : mi supozas ke en la taĝika au en la litova vikipedioj oni traktas specife tiunaciajn temojn kiuj eble ne aperas en la angla- aŭ franc-lingvaj. Iulingva projekto ja rajtas emfazi iujn temojn kiujn alilingvaj tute ignorus. Arno Lagrange 18:19, 5. Dec 2006 (UTC)
Ĉu vi celas temojn kiuj ne aperas en la angla- aŭ franc-lingvaj simple ĉar ĝis nun neniu emis krei la artikolojn, aŭ ĉu vi celas temojn, pri kiuj se iu artikolo iam kreiĝus ĝi estus aktive forigita de la grandaj vikipedioj pro kontraŭo de reguloj pri sendependaj gravaj fontoj ktp? Estas grava diferenco. Sok Na Men Sui Lui 18:41, 5. Dec 2006 (UTC)
Mi precipe celas specifajn temojn, kiaj biografioj de homoj geografiaĵoj k.s. famaj nur en sia nacio AL 07:10, 6. Dec 2006 (UTC)
Nu, se ili estas famaj en sia nacio, estos libroj, ĵurnaloj ktp en tiu nacio kiuj mencias ilin, do ne-bagatelaj fontoj ekzistas. Kaj la fontoj estas sendependaj, sence ke la nura ligo inter la temo kaj la fonto estas ilia nacio. Do tia temo estus permesata laŭ la regulo pri rimarkindeco de la angla vikipedio, kvankam eble la artikolo eble ankoraŭ ne ekzistas pro ĝisnuna neinteresiĝo de la redaktantoj. Sed en 'Esperantio' estas malsama afero, ĉar kaze ekzemple de artikoloj en movadaj gazetoj pri movadanoj, la fonto ne estas sendependa de la temo: ili havas la saman celon (la disvastigo de E-o) kaj apartenas al samaj aŭ proksime ligitaj organizoj. Laŭ mi, movadaj temoj estu traktataj kiel 'rimarkindaj' nur se ilin rimarkis gravaj ekster-movadaj fontoj. Ekzemple, verŝajne estis artikoloj en nederlandaj ĵurnaloj pri UEA, sed verŝajne ne pri la Printempa Renkontiĝo (kaj se mia ekzemplo malpravas, vi komprenos almenaŭ mian celon). Se ni ne agnoskas tian regulon, povus esti ke ni unike, malkiel vikipedioj de aliaj malgrandaj lingvoj aprobas artikolojn kiuj estus forigindaj laŭ tiu regulo pri gravaj sendependaj fontoj. Ŝajne iom evitinda situacio... Sok Na Men Sui Lui 16:40, 6. Dec 2006 (UTC)
Certe la angla vikipedio mem rompas sian kriterion de rimarkindeco, enhavante artikolojn pri temoj, kiuj ne estis iam diskutitaj sendepende. Tio nelaste ĝustas por konfliktaj temoj, kiel sud-osetiaj, abĥazaj kaj aliaj aferoj. Mi ne ŝatus, ke ni havu "regulon" ĉi tie, kiu certe ne estos funkcianta. - Slavik IVANOV 07:36, 6. Dec 2006 (UTC)
Kompreneble reguloj estas rompeblaj unue -- oni povas krei artikolon (aŭ enmeti enhavon en estan artikolon) pri io ajn. Sed se estas iu disputo pri rimarkindeco, fine per la regulo oni testas ĉu la enhavo estu konservata aŭ ne. La artikoloj sen fontoj ekzistas nur ĉar ĝis nun neniu plendis. Kaj multkaze, neniu plendis ĉar estas evidente ke la temo ja estas fama -- t.e. ke evidentas ke la fontoj principe povus esti aldonataj kvankam ili ankoraŭ ne estis. Ekzemple, se oni kreus artikolon pri la luno sen fontoj, tio estus malpli bona ol artikolo pri la luno kun fontoj, sed verŝajne neniu plendus "mi neniam aŭdis pri la luno; aldonu fontojn aŭ forigu la artikolon", do la artikolo povas daŭri sen fontoj. Tio ne signifas ke la regulo ne funkcias!
Krome, se estas ĉi tie disputoj pri rimarkindeco, oni devas iel decidi kiel testi tion, do certe devas jam esti iaj reguloj en ĉies mensoj. Sed sen precizigi la regulojn, ni ne povas scii ĉu ili estas taŭgaj. Sok Na Men Sui Lui 17:09, 6. Dec 2006 (UTC)
Laŭ mi ni ja havu regulojn pri rimarkindeco. Sed kio estas sufiĉe rimarkinda por la Esperantlingva Vikipedio certe devas esti difinita relative al Esperantio. TEJO-aktuale kaj Felix Zesch estas temoj sufiĉe rimarkindaj en Esperantio, eĉ se ili ne estas sufiĉe rimarkindaj por la angla aŭ franca Vikipedioj.
Mi ĉiuokaze dubas ke la fondaĵo Wikimedia malaprobus ke ni havus regulojn pri rimarkindeco relativajn al Esperantio. Mi eĉ pensus ke ili aprobus tion, kaj aprobas similan relativecon en Vikipedioj de aliaj malgrandaj lingvoj.
Tiaspeca relativeco de la reguloj pri rimarkindeco eĉ jam ekzistas en la germana Vikipedio: Sur w:de:Wikipedia:Relevanzkriterien vi povas ekzemple legi, ke piedpilkaj kluboj el germanlingvaj landoj estas sufiĉe rimarkindaj por la germanaj Vikipedioj se ili iam ludis en la tria ligo (plej alta amatora ligo), dum alilandaj piedpilkaj kluboj devas esti ludintaj en profesio ligo por esti sufiĉe rimarkindaj. Similan relativecon vi trovos tie pri politikaj partioj, politikistoj, foiroj kaj sportistoj.
Kaj tia relativeco estas pli forte rimarkebla kiam temas pri pli malgrandaj lingvoj.
(Pri Loglio: Ni havas artikolojn pri multaj konstruitaj lingvoj ne konstruitaj de esperantistoj aŭ Vikipediistoj, ekz-e Ojropapiĉno, Pitakosilano, Viva ktp; do la aserto de Sok Na Men Sui Lui pri Loglio estas tute senbaza). Marcos 11:43, 7. Dec 2006 (UTC)
Pri planlingvoj: Dankon pro la klarigo kaj la korekto. Mi nek vidis en la artikolo Loglio nek povis trovi per Google sufiĉajn fontojn kiuj montras Loglio vere konata, sed mi pardonpetas pro la erara aserto ke la kreo de la artikolo okazis ĉar vi estas e-isto/v-ano. Ja ŝajnas al mi, ke ankaŭ la de vi cititaj ekzemploj de aliaj planlingvoj ŝajnas ne-famaj, kiu ja malpruvas tiun mian aserton, sed ankaŭ iom substrekas mian pli ĝeneralan argumenton. Nu, eble se niaj reguloj pri rimarkindeco estu ege relativaj al Esperant(i)o, ni povus insisti je nur tre malalta nivelo de konateco por temoj rilataj el E-o, kiaj planlingvoj, sed ŝajnas al mi pli konvene postuli ke fontoj haveblu. Se fontoj ne povas esti postulataj, ŝajnas al mi, ke mi povus simple inventi mian propran planlingvon kaj krei artikolon pri ĝi. Certe en la angla vikio, tio estus malpermesata pro la regulo pri origina verkado, eĉ se la planlingvo iel proksime rilatus al la angla aŭ angleparolantoj. Sok Na Men Sui Lui 12:26, 7. Dec 2006 (UTC)
Ja ekzistas fontoj pri tri el la kvar lingvoj menciitaj: Loglio, Pitakosilano, en Ojropapiĉno estas menciita libro; do nur por Viva nun mankas fonto. Certe vi ne povus simple krei lingvon kaj publikigi ĝin ĉi tie, ĉar Vikipedio ne estas loko por publikigi novaĵojn. Sed vi povus publikigi ĝin en Langmaker, kaj surbaze de tiu paĝo iu alia eble poste iu kreos Vikipedian artikolon (ĝenerale oni ne kreu Vikipedian artikolon pri siaj propraj inventoj, nek pri si mem). Marcos 13:41, 7. Dec 2006 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Nu, dependas kiujn fontojn oni konsideras akceptindaj. En la angla vikio oni akceptas nek vikiojn nek personajn retpaĝojn (escepte ke personaj paĝoj povas esti fontoj pri la aŭtoro mem, tamen nur gravaj sendependaj fontoj povas pruvi rimarkindecon), kaj kvankam oni forte konsilas ne krei artikolon pri si mem, la reguloj dependas fine je la fontoj kaj ne je la identeco de la aŭtoro, miaopinie tute juste. Sok Na Men Sui Lui 14:27, 7. Dec 2006 (UTC)
Eble ni povus havi simile striktajn regulojn pri fontoj kiam temas pri temoj sen rilato al Esperanto. Sed pri Esperantaj kaj planlingvaj temoj, mi certe pledas ke ni ne havu tiom striktajn regulojn pri fontoj (vidu la suprajn argumentojn). Marcos 15:25, 7. Dec 2006 (UTC)
Nu, eble pri temoj rilataj al Esperanto, niaj reguloj povus formale akcepti movadajn fontojn, kondiĉe ke ni malkaŝe agnosku ke: (a) nur en la E-vikipedio oni taksus tiujn fontojn sufiĉe gravaj, kaj (b) povus esti neneŭtrale fidi al fontoj kiuj povas havi fortan opinion unuflankan rilate al tiuj temoj. Sed fonto devas esti tamen ne kreebla simple de iu ajn, do mi celas ĉi tiel la ĉefajn eldonojn de la E-movado (ekz-e Heroldo de Esperanto), ne personajn retpaĝojn de esperantistoj. Sok Na Men Sui Lui 16:19, 7. Dec 2006 (UTC)
Mi ne komprenas, kial vi vidas problemon ekz-e pri la fonto de Loglio. Ĉu vi malfidas la personan retpaĝon de lingvo-kreinto rilate al tio, kion li skribas pri sia lingvo? Aŭ ĉu ne temas pri fidindeco, sed pri io alia? Pri kio do? Marcos 16:51, 7. Dec 2006 (UTC)
Bonvolu ne miskompreni, ĉar tute ne temas pri malfido. Sed la jenan distingon faras la angla vikipedio, kaj mi kredas juste: persona retpaĝo ja povas esti uzata kiel fonto por informi pri la aŭtoro kaj ties ideoj, ktp (kun kelkaj kondiĉoj, ekzemple ke ĝi ne estas evidente troiga, kaj ke ĝi ne kontraŭas aliajn fontojn), sed nur sendependa fonto povas pruvi rimarkindecon. Do se iu "grava" fonto (ĵurnalo ktp, eventuale E-movada se ni decidus tion akcepti) publikigus artikolon pri Loglio, ankaŭ via paĝo povus esti uzata por aldoni informojn (almenaŭ ne kontraŭatajn en la ĵurnalo). Sed se mankas sendependa fonto, la temo ne estas konsiderata rimarkinda, kvankam la persona paĝo estas nenial malfidinda. Sok Na Men Sui Lui 17:45, 7. Dec 2006 (UTC)
Nun mi komprenas vin. Tamen, viaj ideoj ŝajnas daŭre ignori la fakton, ke en la Esperantlingva Vikipedio ni havu aliajn kriteriojn pri rimarkindeco rilate Esperanton kaj planlingvojn ol ni havas rilate aliajn temojn (kaj aliajn kriteriojn ol havas aliaj Vikipedioj). Ĉu vi do malkonsentas kun tiu ĉi ĝenerala principo? Marcos 22:43, 10. Dec 2006 (UTC)

Fidindeco estas iom relativa afero. (Flanke, mi tute ne konsideras min relativisto.) Tio, kion oni nomas malpli striktaj reguloj pri konateco de E-movadaj temoj ol de aliaj temoj foje (ne ĉiam) pli bone nomiĝu specialiĝo. Ekzemple, se la diversaj eklezioj sendepende farus proprajn vikieskajn enciklopediojn, ne ŝajnas al mi dubinde, ke la katolika enciklopedio fierus havi artikolojn pri temoj, kiujn la budhisma enciklopedio ne bonvenigus, kaj inverse. Plie, ili senhezite uzus fontojn verkitajn de movadanoj (eklezianoj) kaj de movadaj (ekleziaj) organoj, eĉ diktojn de la papo, ktp. Vere, eksterulo ne devas konsideri tian enciklopedion fidinda objektiva raporto pri la mondo. Tamen, se ni zorgos rilate al la uzo de taks-adjektivoj, kiel grava, impona, logika (lingvo), neŭtrala (lingvo) ktp, kaj se ni klare konfesas/agnoskas/malkaŝas kiam temas pri movadeca fonto, mi ne vidas problemon, kaj preferas, ke ni ja havu Esperant-teman specialiĝon (ne-neglektante kion ajn alian entenu bona ĝenerala enciklopedio).

Similrezulta konsidero estas: Nur Esperanto-legantoj emus, aŭ facile povas, uzi la Esperanto-Vikipedion. Do, ĝi estu kiel eble plej utila por tiaj legantoj. Kaj tiaj legantoj kredeble fojfoje volas lerni pri movadeca afero kiun oni (foje interalie) devas esplori per movadecaj fontoj. O'RyanW ( ) 01:11, 11. Dec 2006 (UTC)

Ĉi tiuj lastaj du komentoj difinis por mi iom trafe al aferon. Responde al la demando de Marcos, ĉu mi malkonsentas kun la ĝenerala principo, ke "ni havu aliajn kriteriojn pri rimarkindeco rilate Esperanton kaj planlingvojn ol ni havas rilate aliajn temojn" -- efektive jes mi malkonsentas, ĉar ĉi tio estas parto de la projektaro Wikimedia. La origina vikipedio estas la angla, kaj ĝi neniel oficiale subtenas tian distingon rilate temojn kiuj estas aŭ ne estas pri anglalingva kulturo (kvankam iuj temoj ricevas pli da atento de redaktantoj ol aliaj, kiel jam agnoskite). Ŝajnas do ke la fondaĵo Wikimedia celas ion iom superkulturan; notu, ekzemple, ke la memora vikio pri viktimoj de la atakoj de 2001-09-11 ja estis eligita de la fondaĵo Wikimedia, kaj nun funkcias memstare. Do mi supozus, ke la alilingvaj projektoj ekvivalente ne oficiale favoru la kulturojn kiuj akompanas siajn lingvojn (kaj do regulo kia tiu pri futbalteamoj en la germana vikio ŝajnas al mi iom malkonvena). Se e-istoj kreus vikian enciklopedion ekster la projektaro Wikimedia, kompreneble oni rajtus tie favori la movadon, sed mi dubas ĉu oni rajtas agi tiel en projekto kiu portas la markon Vikipedio. La hipoteza ekzemplo de O'RyanW pri eklezia vikio estas simila; ili povus fari tiel memstare, sed verŝajne ne sub la marko Wikipedia. Sok Na Men Sui Lui 16:07, 11. Dec 2006 (UTC)
Interesa kaj klara respondo. Dankon. Eble ĉi punkte utilus precizigi la limojn de abstraktaĵoj per kelkaj pliaj konkretaĵoj:
  1. La artikolo Akademio de Esperanto. Ŝajnas al mi, ke preskaŭ ĉio en tiu artikolo (Historio, Decidoj, Membraro) devenas de movadecaj fontoj. Ĉu ni riskas ŝrumpigi ĝin ĝermeten?
  2. La citaĵoj el la Enciklopedio de Esperanto. Ĉu tiu verko mem ne estas produkto de la movado? Ĉu ni riskas forigi kaj forbari ĉiujn citaĵojn el la Enciklopedio de Esperanto?
  3. En la artikolo Universala Kongreso de Esperanto mi legas , ke ĉe la kongeso en Varsovio en 1987 aliĝis 5946 homoj. Nu mi volote konjektas ke tiu numero aperis en diversaj ekster-movadaj gazetoj, ktp. Sed mi ankaŭ supozas, ke tiuj fontoj ne mem faris la kontroladon kaj nombradon. Verŝajne, ili ricevis tiun numeron de oficialaj reprezentantoj de la movado. Ĉu ni riskas devi forbari mencion de tiu numero en vikpedio?
  4. Mi rimarkas ke en vikipedio traviĝas 726-foje la vorto delegito, kiu verŝajne ofte temas pri delegitoj de UEA. Verŝajne la sola fonto por tia informo estas la pure movadeca periodaĵo, Jarlibro de UEA. Ĉu tiuj mencioj pri delegiteco alfrontas grandan falĉadon?
Mi ne celas ridindigi. Mi celas nur probi, ĉu ni parolas pri granda ŝanĝo aŭ pri bagatela ŝanĝo. O'RyanW ( )
Mi respondas nur rapide, kaj daŭre iom ĝenerale, ĉar mi ne havas nun tempon por kontroli unuope la ekzemplojn kiujn vi citis. Tamen, mi suspektas, ke la respondo estas jes, ja grava ŝanĝo, ĉar ni havas multajn artikolojn pri ne-tiom-famaj e-istoj, kiuj estus forigitaj de alilingvaj vikipedioj se ili estus tie kreataj (vidu ekz-e en:Wikipedia:Votes for deletion/Christopher Culver). Tamen, se ni agnoskus por ĉiuj artikoloj la ĝeneralan regularon pri fontoj same kiel ĉe la angla vikipedio, ne nepre signifus, ke movadecaj fontoj estas ne uzeblaj. Tamen, movada eldono ŝajne ne povus pruvi rimarkindecon de movada temo, pro la regulo pri sendependaj fontoj; devus ekzisti ankaŭ nemovadaj fontoj. Sok Na Men Sui Lui 08:31, 12. Dec 2006 (UTC)
Sok Na Men Sui Lui argumentas por granda ŝanĝo en nia praktiko surbaze de unu supozo: "la fondaĵo Wikimedia celas ion iom superkulturan".
Eĉ la due plej granda Vikipedio, la germanlingva, donas kontraŭekzemplon al la superkultureco de la Vikipedioj. Vikimedio ŝajne ne kontraŭas tion, do ili verŝajne ankaŭ ne kontraŭus la kulturan relativecon en nia Vikipedio. Aŭ ĉu ekzistas iuj pruvoj ke la supozo de Sok Na Men Sui Lui tamen estas vera? Marcos 12:58, 12. Dec 2006 (UTC)
Mi ne tute konsentas, ke mia argumento baziĝas de tiu supozo. Mia pli baza supozo estas jena: ke ili taksus principon pri sendependaj fontoj grava por ĉiuj vikipedioj. Eble pri tio ni simple demandu ĉe Meta, kie fondaĵanoj verŝajne vidus la diskuton. La argumento pri superkultureco, se mi pravas pri tio (kaj mi jam donis iomete da evidento, tamen ne "pruvon", do mi povus malpravi), iom kontraŭas la kontraŭ-argumenton pri kultura relativeco. Sed povus esti, ke eĉ se la vikipedioj ja rajtas esti kulture relativaj, tio ne superas la principon pri fontoj. Nu, ŝajnas al mi, ke la diskuto estas transpreninda al Meta, sed mi mem ne faros tion tuj, ĉar mi preferus pli baldaŭ dediĉi tempon al la proponata roboto kaj al verkado de artikoloj. Sok Na Men Sui Lui 13:30, 12. Dec 2006 (UTC)


Ĉu estas rimarkindaj artikoloj tiuj ĉi en:Disposable Heroes (Metallica song), en:Gage Powers? Laŭ mi tute ne. Sed mi fajfas pri ili. Bonvolu ne bati artikolojn pri esperantistoj, kiuj pli gravas por Esperantio ol la cititaj artikoloj por la angla kulturo. Narvalo 17:28, 12. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Hasta forbaro

Mi lastatempe kontrolis la kontribuojn de 201.84.1.124. Jen ŝajne novulo, kiu komencis fari bonan kontribuon al la projekto. Kaj jen, en sia lasta redakto, li blankigis paĝon, kiun li mem estis ĵus kreinta kaj estis evidente prilaboranta, do supozeble temis pri ia eraro, certe ekzistas neniu evidenco de malico. Sed rapidege post tio li estis forbarita por tri tagoj, de Vikipediisto:Narvalo (vidu forbarlibron).

Krom se la uzanto faris ion fian kiun mi ne vidas (ekzemple fi-redaktis iujn jam forigitajn paĝojn), mi forte rekomendas, ke tiu uzulo estu tuj malforbarata (kvankam malmulta tempo de la forbaro ankoraŭ restas), kaj bonvenigata per ties diskutpaĝo. Ni esperu, ke tiu uzanto revenos, kaj daŭre redaktos por la projekto, sed mi timas, ke li estas jam forpelita pro tio. Tamen, li ŝajne skribis sian nomon, "Eric Chiesse", en iu redakto, do eble per guglado aŭ simile oni povos iel kontakti lin ekstervikie por rebonvenigi lin. Sok Na Men Sui Lui 20:25, 5. Dec 2006 (UTC)

Post skribi la komenton supran, mi ĵus trovis ĉi tion kiu konfirmas precize mian suspekton. Sok Na Men Sui Lui 20:33, 5. Dec 2006 (UTC)

Mi legis lian postan mesaĝon, se mi ne povis malforbari lin/ŝin, ĉar mi ne scias kiel fari tion. Dumtempe li povis redakti sub vera nomo. Narvalo 20:44, 5. Dec 2006 (UTC)

Mi kredas ke ĉiu administranto havas iel la povon; eble Arno scios la teĥnikajn detalojn. Sok Na Men Sui Lui 22:44, 5. Dec 2006 (UTC)
Malforbari povas administranto el speciala paĝo : Listo de forbaritaj IP-adresoj/nomoj. Mi malforbaris 201.84.1.124 Arno Lagrange 07:03, 6. Dec 2006 (UTC)
Dankon. Sok Na Men Sui Lui 17:23, 6. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Artikoloj pri vikipedianoj

Estimatoj!

Mi aldonis ŝablonon {{vikipediano}} {{Vikipediisto kun artikolo}} kiu helpas montri la artikolojn, kies temoj estas vikipedianoj. Oni aldonu la ŝablonon ĉe la diskutpaĝo de la artikolo, vidu ekzemple Diskuto:Chuck Smith. Kvankam mi aldonis ĝin al en kelkaj lokoj, mi ne povas scii pri ĉiuj kazoj, do se estas artikolo pri vi bonvolu mem aldoni ĝin al ties diskutpaĝo. Dankon. Sok Na Men Sui Lui 15:29, 7. Dec 2006 (UTC)

Tamen la kategoriigo ne funkcias, verŝajne ĉar la programaro ne akceptas diskutpaĝojn en kategorioj; ĉiuokaze ni ja ne volas la diskutpaĝojn en la kategorioj, sed la paĝojn mem. Mi ne scias kiel solvi la problemon. Marcos 15:49, 7. Dec 2006 (UTC)
La kategorio funkcias. Bv rigardi. --Petr Tomasovsky 15:50, 7. Dec 2006 (UTC)
Ŝajnas, ke okazas ioma paŭzo inter krei la kategorion kaj ĝia funkcio. Ankaŭ mi unue kredis ke io fuŝis, sed ĝi ekfunkciis post nura atendo. Pri la kategoriigo de diskutpaĝoj anstataŭ artikoloj, la problemo ne estas solvebla, oni simple toleru ĝin -- vidu simile en:Category:Notable Wikipedians. Sok Na Men Sui Lui 16:28, 7. Dec 2006 (UTC)
Vi havis en la ŝablono malgrandan eraron, kiun mi korektis. Sed kial ne vikipediisto anstataŭ vikipediano? Vikipediano povas esti ekz. ano (vidu naciajn formojn de nomoj por vikipediistoj) de la tuta vikipedio, sed vikipediisto estas uzanto-kontribuanto sole en eo vikipedio. --Petr Tomasovsky 16:33, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Ĉu ni atingas la limon?

Diskuto aperis en Brazila E-movado: ĉu Vikipedio estas la nuna limo de Esperanto? Ŝajnas al mi ke, eĉ se Viknjo ne estas limo de Esperanto, 100-mila artikolo estas nuna limo de Vikipedio. Mi pensas ke ni ne havas kapablon superi tiun limon, eĉ kun multaj ĝermoj. Mi vidas ke malmultaj novaj vikipediistoj verkas, kaj malnovaj perdas sian viglecon. Prave ni povos krei milojn da "artikoloj" pri urboj aŭ steloj, ĉefe pri robotoj, sed novaj "veraj" artikoloj estas ade foje kaj foje malpli oftaj. Kiel ŝajnas al vi? Roberto 19:32, 7. Dec 2006 (UTC)

Vidu, p.e., la vp-o de he:. Ĝi havas eĉ malplu artikolojn de la e-a vp-o. Sed ĝi pluiĝadas... Pri la robotoj mi pensas ke oni povus krei multe da artikoloj novaj per duone-aŭtomata tradukado en e-o, ĉar la komunaĵo e-a havas multe da lingvistoj. Plue, mi esperas ke la e-a vp-o povus esti la prefera aro de informacio por ĉiuj aliaj vikiproektoj, pro plu facila aŭtomata tradukado de e-o. Certe, ĉi-tio bezonas teknikaj aldonadoj al la projekto; sed define la nuna stato ne estas la limo. --BACbKA 20:30, 7. Dec 2006 (UTC)

Mi opinias ke necesas pli promocii Vikipedion inter esperantistoj. Necesas klarigi kial Vikipedio gravas kaj kiel al ĝi praktike kunlabori. Ĝuste tial mi kreis Manlibron pri Vikipedio. La projekto estas subtenata de TEJO. 250 broŝuroj de 32 paĝoj estos presitaj. Vidu http://www.tejo.org/eo/manlibro-vikipedio

Surbaze de la manlibro estas jam planitaj diversaj ekzercad-sesioj en la tuta mondo. La manlibro estos senpage disdonita inter la junularo (inter alie dum la renkontiĝoj IS kaj AS), aperos je la nova DVD de E@I kaj ekde januaro ankaŭ estos havebla en la retbutiko de FEL www.retbutiko.net (por 5 eŭroj + AVI)

100.000 artikoloj en Esperanto ne estas fina celo, estas komenco ;-)

Kuraĝon!

Yves Nevelsteen 20:53, 7. Dec 2006 (UTC)

Mi plene konsentas kun Yvesn. Vikipedio ŝajnas perfekte farita por geografie izolitaj Esperantistoj! Aldone, por "atingi limon" necesas aŭ rigore malpermesi novajn artikolojn, aŭ regule foviŝi la malnovajn! :-) O'RyanW ( ) 21:04, 7. Dec 2006 (UTC)

Ankaŭ mi ne kredas ke 100 mil artikoloj estas limo por ni. Ĝi ja estis menciita kiel celo de la iniciatintoj de la Esperantlingva Vikipedio, sed ili tute ne menciis ĝin kiel finan celon. Ni metu al ni mem pli altan celon kiam ni estos atingitaj 100 mil artikolojn. Laŭ mi, la pli alta celo tamen pli emfazu kvaliton ol kvanton. Ekzemple la celo povus esti 10.000 legindaj artikoloj aŭ mil elstaraj artikoloj (aŭ ambaŭ). Marcos 23:44, 10. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Nevideblaj signoj

  • Johano Piko de la Mirandolo ĝustas dum
  • Johano Piko de la Mirandolo‎ ligas al neekzistanta Johano_Piko_de_la_Mirandolo%E2%80%8E !
  • %E2%80%8E certe estas nevidebla kodo por skribdirekto. Arno Lagrange 14:09, 8. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Maloftaj vortoj

Post diskuto kun Marcos, mi volas demandi la opiniojn al la vikipediistaro. Ĉu nenie en la vikipedio devus aperi malofte uzitajn sinonimojn kiel mava (malbona), hato (malamo), linda (beleta), ovri (malfermi), olda (maljuna), ktp...? Ĉu ni devus ignori sisteme tiujn vortojn pro ilia rareco en ĉiutaga babilado? Mi ja scias ke Vikipedio devas esti tuj komprenebla de la plimultoj kaj laŭ mi oni devus uzi tiajn vortojn ŝpareme. Tamen, mi opinias ke tiaj vortoj estas kelkfoje nepraj por pli fajne nuanci onian artikolon. Mi opinias ke ni ne seniĝu je tia vortoriĉeco! Marcos opinias (se mi klare komprenis) ke tiaj vortoj taŭgas nur literature kaj ne estas sufiĉe "enciklopedieca". Li do decidis ĉiam malaperigi tiujn vortojn vikipedie. Mi volis koni la opiniojn de vikipediistoj, kaj precipe de denaskaj parolantoj. Mi ankaŭ citos la vortaraĉon de D-ro espo http://www.nettie.fi/droespo/strate.htm kie tiaj vortoj aperas kiel ĉiutagaj vortoj.--Internaciulo 14:25, 8. Dec 2006 (UTC)

Mi emas opinii same kiel Marcos, ke en Vikipedio estu preferitaj fundamentaj kunmetaĵoj al neologismaj sinonimoj, kiuj praviĝas en literatura (poezia, teatra, romaneca) lingvo, ĉar ili estas pli koncizaj, pli rekte elvokivaj ol ekzemple sinonima mal-vorto : 'live' tuj distingiĝas de 'dekstre' dum 'maldekstre' povas kaŭzi ian konfuziĝon. Jen mia opinio AL 17:51, 8. Dec 2006 (UTC)
Mi male tute konsentas kun Vikipediisto:Internaciulo, ĉefe por kelkaj vortoj, kiuj ja ne plu raras, kiel "linda" , "olda", "hati", "liva", "pigra". Jam ekzistas multaj (iamaj) neologismaj sinonimoj al fundamentaj kunmetaĵoj, kiuj sukcesis, kaj pri kiu oni ne plu konscias ke ili estis tiaj (kiel tenera ekzemple aŭ eĉ la zamenhofa "magra"). Mi kontraŭas la fakton ke vi agas cenzure: vi mem ne uzu, se ili ne plaĉas al vi, kaj se efektive ili ne estas utilaj, ili mortos, same kiel mortis miloj de neutilaj provoj. Ne perdu tempon kaj popularecon ludante per ĉiziloj ! --Ssire 18:45, 8. Dec 2006 (UTC)

Mi opinas ke la maloftaj vortaj ne devus uzati en la vp-o. Se oni povas konstrui vortojn de la simplaj radikoj originaj, ĉi-tio estas plu bone. (La anlgla vp-o havas alian version nomita "Simple English", mi ne pensas ke ni devus havi 2 versiojn tiel.) --BACbKA 20:29, 8. Dec 2006 (UTC)

Mi devas de la komenco konfesi, ke kelkloke mi ja uzis (kaj daŭre malofte uzos, se ne iĝos malpermesate) iujn tiajn vortojn. Tamen mi tre konsentas, ke ĝenerale estu preferataj kunmetaĵoj (el ordinaraj unusilabaj radikoj) al malkutimaj sinonimoj. Tio signifas, ke la uzado de neordinara vorto estu "ŝpar"eca kaj neniam senmotiva, kaj ke "fundamentaj kunmetaĵoj" estu la "defaŭlta" (pli fundamentece: malsamelektmank-regula :-)) vort-elekto en vikipedio.
Ekzemple, miakaze, ĝis mia memoro mi uzis la vortojn olda en unu sola artikolo, magra en unu artikolo, tenebra kaj mava en unu artikolo:
  • olda en La Olda Viro kaj la Maro Fakte, estus plaĉe forpeli la vorton olda tute el la lingvo. Ĝi malplaĉas kaj sone kaj sence. Ĝis mia limigita sperto multaj angleparolantoj (almenaŭ usonanoj) sentas same. Por ni olda ne etose sinomimas al maljuna: Maljuna povas etosi je sperteco, sed olda emas etosi je kadukiĝo. Kompreneble la koncerna viro estis spertulo ne tiel kaduka, tamen Hemmingway uzis tiun vorton en la angla, kaj mi sentis maljuna mistraduko. Do, kiam temis pri tiu viro, mi skribis olda, kaj aliloke maljuna. (Mi ja malvolis enkonduki novan neologismon ĉi tie, ekzemple vjeĥa el la hispana.) Tio neniel montras, ke mi pravis; ĝi nur pretendas, ke mi havis motivon.
  • magra en Filino de Kleriko por magra tago-pago, de la magra enpago. Kaj malgrasa kaj maldika impresis min neklaraj tiukontekste.
  • tenebra en Anaforo (retoriko) estis la sezono de Lumo, estis la sezono de Tenebro, .... Temas pri citaĵo el romano, Rakonto pri Du Urboj, en kiu la ekvilibro inter la vortoj tre gravas
  • mava en Anaforo (retoriko) Estis la plej bona el tempoj, estis la plej mava el tempoj, .... vidu tenebra ĉi-supre.
Certe estas iuj neologismoj kiujn mi malatendas iam uzi (eĉ diskutpaĝe). Iuj al mi malplaĉas: liva, aperti. Por iuj mi ne sukcesas imagi motivon: sob. Iuj malegalece ŝokas: negro. Kaj iuj estas nePIVaj (almenaŭ en 1970): Bedaŭrinde, tio inkluzivas darfi (havi permeson; ja nek temas pri fizika povo, nek pri rajto!), kies mankon en PIV mi tre bedaŭras.
Konklude, mi malaprobas ĉian robotecan forredakton de "neologismoj" jam PIV-aj, sed "neologismoj" ne havu specialajn privilegiojn: Ĉio estas redaktebla, kaj ĝenerale kiam la uzo de la neologismo impresas senmotiva, kaj precipe kiam la antaŭa redaktinto ŝajne tro uzas ilin, iu esperinde faros kelkajn forredaktojn. (Mi ĝis nun ne ekzamenis la aferon en artikoloj verkitaj de aliuloj, do nenion aludas.) O'RyanW ( ) 01:00, 9. Dec 2006 (UTC)
Dankon al BASbKA pro lia komento malkonsilante havi du versiojn. Mi konsentas. Tio aperus sĥisme kaj ni ne havas laborforton por tio. Tamen estas amuze iom konsideri la ideon. Ankaŭ la norvega havas du versiojn, la bokmala, kaj la nynorska. Eble, se ne estus la politika flanko, oni inkluzivigus la danan kaj la svedan kaj dirus ke ĝi havas kvar versiojn! Al mi, eksterulo, tio ŝajnas granda labormalŝparo.
Do, kiel nomiĝu la du "Esperantaj" versioj? Certe ne Simpla kaj Malsimpla (aŭ Simpleca). Tio kaŭzus grandan batalon super tio: Kiu el la du nomiĝu Simpla? Ne! Ni tuj eskapu el tiu minaco! (Pli Fundamentece: Ni tuj ekforsenpermeselmalliberecigi nin el tiu maltrankviligaĵo! :-)) Pli bone laŭ mi estus nomi la du versiojn la Klasikan/Fundamentan kaj la Demotikan. O'RyanW ( ) 01:47, 9. Dec 2006 (UTC)
Viaj komentoj O'RyanW montras ke vi diskutas la vortelekton laŭ ia literaturo sento. Pri via kontrastiggo inter 'maljuna' kaj 'olda' : mi opinias ke temas pri ia via subjektiva sento influata de via gepatra lingvo. Mi ne havas la saman senton : ambaŭ vortoj ŝajnas al mi samsignifaj. La diferenco estas ke 'maljuna' estas fundamenta dum 'olda' estus (laŭ via versionompropono) "demotika" se ĝi estus enradikiĝinta en popola uzo. Pli ĝuste mi sentas ĝin pli poezia, pli literatura. Pri olda/maljuna mi komentus same kiel pri liva/maldekstra. La unusilaba neologisma vorto estas tuj sendube elvokiva dum la fundamenta mal-vorto povas kaŭzi momentan konfuziĝon : tiaj vortoj povus disvastiĝi en parola uzo apud ĝia literatura uzo. Sed kio konstateblas en la vera parola uzo ? Oni devus enketi pri tio. Laste pri uzo en la Vikipedio : mi opinias ke ni ne starigu pli striktajn regulojn ĉi tie ol en la cetera Esperantio. Ĉiu verku laŭ sia stilo ĉu kun fundamentaj ĉu kun neologismaj vortoj (tamen minimume agnoskitaj); ne estas bona ideo ke sekvantulo sisteme forredaktu la de si ne ŝatatajn vortojn. Respektinda estas la stilelekto de ĉiuj redaktantoj. Eĉ se mi mem estus uzinta la vorton "maljuna" anstataŭ la vorton "olda" en artikolo kiun vi verkis, mi ne forredaktos la vorton, ĉar ĝi ne estas erara kaj mi agnoskas ke vi enkondukas ian nuancon kiun ni perdus se mi forviŝus ĝin. AL 08:16, 9. Dec 2006 (UTC)
Bone dirita! O'RyanW ( ) 03:40, 10. Dec 2006 (UTC)
Jeŝ! Mi konsentas kun Arno. --Internaciulo 07:32, 10. Dec 2006 (UTC)

Oni rimarku, ke tri el la kvar uz-ekzemploj de O'RyanW estas literaturaj uzoj en Vikipediaj artikoloj pri literaturaj temoj. Mi kompreneble tute ne kontraŭas la uzon de tiaj neologismoj en tiaj situacioj, same kiel mi ne kontraŭas la uzon de tiaj neologismoj en la literaturo. Nur en la ekzemplo de "magra" temas pri ne-literatura uzo de tia vorto. Rimarku ke "magra" havas du signifojn: malgrasamalabunda. En la kazo menciita de O'RyanW ĝi signifas malabunda. Laŭ mia impreso, la uzo de "magra" kun la signifo de malabunda jam tre enradikiĝis (kaj pro tio ne plu evitendas ĉi tie), dum la uzo de "magra" kun la signifo de "malgrasa" estas preskaŭ nur literatura, do evitindas ĉi tie.

La uzo de "magra" fare de Internaciulo (en Gotmuziko) estas iom alia kazo: Ĉi tie ne temas pri literatura uzo, kaj ne temas pri enradikiĝinta vorto; "mava" estas inter la malplej uzataj kaj malplej konataj tiaspecaj neologismoj. Do kiel vi vidas mi tute ne kontraŭas ĉiun uzon de tiaj neologismoj en la Vikipedio; sed laŭ mi devas temi aŭ pri literatura uzo ene de la Vikipedio (en artikoloj pri literaturaj temoj), aŭ pri enradikiĝinta vorto. Kiam ne temas pri literatura uzo, mi ne vidas kialon uzi samsignifan, sed multe malpli konatan vorton, nur pro stilaj kialoj; tiaspecaj stilaj diferencoj eble gravas en la literaturo, sed ne en enciklopedio. Marcos 22:38, 10. Dec 2006 (UTC)

Laŭ vi, ni ne uzu "stilajn frazojn" en vikipedio ĉar ne stas sufiĉe enciklopedieca, ĉu? Nu, mi ne konsentas. Jeŝ, ni devas esti kiel eble plej kompreneblaj sed ĝi ne malhelpas tajpi frazojn kun iom da stilo! Ĉiu vikipediisto kun sia stilo kaj pro tio la artikoloj estos ĉiam malsamaj laŭ la redaktanto. Ĉiuj el ni ne estas akademistaj kleruloj (feliĉe) kaj do ne ĉiam verkas kun la sama rigoro. Vikipedio revolucias laŭ mi enciklopedion. Ĝi respegulas la vivon kaj la parolmanieron de kelkaj komputilemuloj kaj ne de kelkaj kleruloj. Mi neniel implicas ke vikipedio estas literatura verko, sed tamen lasu iom pli da lozeco! La reguloj estas kiel eble plej da komprenebleco kaj da objektiveco. Jen ĉio! --Internaciulo 04:31, 11. Dec 2006 (UTC)
Laŭ mi, kiam ekzistas du vortoj samsignifaj (sen utila nuanca distingo), oni uzu la pli oftan. Sok Na Men Sui Lui 07:46, 11. Dec 2006 (UTC)
Laŭ mi, oni faru regulon nur por si mem (ekzemple: kiam ekzistas du vortoj samsignifaj (sen utila nuanca distingo), mi uzu la pli oftan.), kaj oni lasas al aliuloj la liberecon agi laŭ sia propra emo, kondiĉe evidente ke ili ne enkondukas eraron. Sed uzi vorton kiu ekzistas eĉ se malpli uzatan ol alian eĉ komplete samsignifan, ne konsistigas eraron.--Ssire 10:38, 11. Dec 2006 (UTC)

Laŭ mi tre gravas ke ni havu iom da stila unueco. Ekz-e ni ankaŭ ĉiam skribas la ordo-numerojn kiel "1-a" anstataŭ kiel "1a". Tia unueco bonvenas. En la praktiko tio signifas, ke oni rajtas ŝanĝi de "1a" al "1-a", sed ne rajtas ŝanĝi en la inversa direkto. Simile estu por vortoj kiel "mava", "hato" aŭ "liva" (krom kiam temas pri literatura uzo en pri-literaturaj artikoloj).

Aldone, "mava" eĉ ne aperas en ReVo, do por leganto kiu ne konas la vorton estos malfacile kontroli la signifon (dum ekz-e "liva" aperas en ReVo). Marcos 12:42, 11. Dec 2006 (UTC)

"Linda" en la hispana kaj la portugala ne estas "beleta", sed "belega", "tre bela"... Roberto 12:54, 11. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Hindio aŭ Barato?

Mi vidis en pluraj verkoj kaj aparte en la libro de André Cherpillod, ke Barato estas la oficiala nomo de la lando India (en) kaj ke Hindio estas tradukebla en la angla per Indian subcontinent kaj do inkluzivas la jenajn ŝtatojn: Almenaŭ Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo, (t.e. la lando antaŭ sendependeco) kaj eventuale Sri-Lanko, Butano (lando), Maldivoj kaj Nepalo. Kaj konsekvence mi renomis tiun artikolon. Tamen, kiam mi ekvidas la multajn vikipediistojn kiuj uzas Hindio laŭ la senco "Barato", mi dubas. Do, Hindio kaj Barato, ĉu samsignifaj? --Internaciulo 04:04, 11. Dec 2006 (UTC)

Se mi bone memoras mi legis en Esperanto, ke okazis (antaŭ kelkaj jaroj) en Barato-Hindio balotigo de la landaj esperantistoj: Kiel ni nomiĝu? (Laŭ estraro: Ĉu vere estos bone, se ni plue nomiĝas Barato?:)) Ĉiuj konas tiujn balotigon de la estraroj:) Kompreneble oni akceptis la proponon. Narvalo 07:42, 11. Dec 2006 (UTC)

Origine "Hindio" estis uzita por tiu brita kolonio, el kiu formiĝis la nunaj Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo. Post sendependiĝo kaj disiĝo, oni daŭre uzis "Hindio" por la plej granda ŝtato sur la teritorio de la eks-kolonio. Kiam oni parolis pli precize, oni diris "Hinda Unio".
Sed ĉar la baratanoj mem en ĉiuj lingvoj preferas uzi vorton kiel "Bharat" anstataŭ vorton kun la etimologio de "Hindio", la barataj esperantistoj iam proponis uzi na "Barato" anstataŭ na "Hindio" aŭ "Hinda Unio". Tiu propono sufiĉe disvastiĝis, kaj nun ankaŭ estas rekomendataj sur la paĝaro Landoj kaj lingvoj de la mondo (kiun ni ĝenerale sekvas en la Vikipedio). Tamen ne estas malĝuste uzi na "Hindio" aŭ "Hinda Unio" en la senco de "Barato".
Paralele kun la disvastiĝo de la nomo "Barato" tamen ankaŭ disvastiĝis la uzo de "Hindio" en geografia anstataŭ politika senco, do por la subkontinento. Mi mem subtenas, ke ni skribu pri la subkontinento sub la titolo "Hindio". Tamen ni avertu pri la lingva konfuzeto sur ambaŭ paĝoj: "Barato" kaj "Hindio". Marcos 12:37, 11. Dec 2006 (UTC)
Okazas ke "Hindio" estas "lando (io) ĉe rivero Hindo", sed hodiaŭ, la rivero Hindo ne kuras tra Barato, sed tra Pakistano, sekve "Hindio" estus ne Barato, sed Pakistano. Ni povas uzi vorton "Hidio" por Hinda subkontinento, sekve, sed ne por Barato, kie la rivero Hindo ne estas.Roberto 12:57, 11. Dec 2006 (UTC)
Supozeble, vi ŝercas. Aldone, la vorto Hidio tro hidas. O'RyanW ( ) 16:01, 11. Dec 2006 (UTC)
Mi ankaŭ subtenas ke ni uzu "Hindio"on por la subkontinento. Sed, mi kontraŭas jenan frazon en la artikolo "Oni ofte nomas la nunan ŝtaton Respubliko de Barato per Hindio. Estas eraro [1] (eble pro anglalingva influo)." (Boldo estas mia akcento). Mi opinias ke la uzado de Hindio (Hindujo) por Barato estas sufiĉe komuna, kaj tiu uzado estas ne evidenta eraro. Do mi proponas forigi frazon "eraro", kaj por malkonfuzigi meti frazon je komenco de la paĝo "Por artikolo pri ŝtato vidu Barato".- Ryoho 15:33, 11. Dec 2006 (UTC)
Mi subtenas la ĉi-supran komenton de Ryoho. Mi legas en la anglalingva Wikipedia, ke la angla estas unu el la pli ol dudek oficialaj lingvoj de Barato, kaj ke "India (Devanagari: भारत Bhārat), officially the Republic of India (Bhārat Gaṇarājya), is a country in South Asia." (eo: "Hindio (Devanagari: भारत Bhārat), oficiale la Respubliko de Hindio (Bhārat Gaṇarājya), estas lando en Suda Azio." Do, ŝajnas ke la vorto kia Hindio laŭ la Barata leĝo mem ne povas esti erara nomo. Tamen, mi ankaŭ subtenas la neologisman kutimon preferatan de la tieaj Esperantistoj uzade praktiki la nomon Barato por tiu ŝtato. Samtempe mi ankaŭ opinias, ke uzi la nomon Barato por la iama Brita kolonio, aŭ por la subkontinento estus erara. La inkuzivigo de Sri-Lanko, Butano (lando), Maldivoj kaj Nepalo sub la nomo Hindio hvas logikon, tamen al la tieaj homoj tio eble ne plaĉus. O'RyanW ( ) 19:35, 16. Dec 2006 (UTC)

Antaŭ nelonge mi uzis la formon Hindujo en artikolo kaj en ties artikol-nomo. Tion mi diskutis ĉe Diskuto:Veturo al Hindujo; intersos min aŭdi ĉu oni ĝenerale aprobas aŭ malaprobas la tiean rezonadon. O'RyanW ( ) 16:17, 11. Dec 2006 (UTC)

Laŭ propono de Ryoho ĉe Diskuto:Veturo al Hindujo kaj en la manko de kontraŭstaroj, mi ŝanĝis la nomon de la artikolo Vojaĝo al Hindujo al la anglalingva nomo de la koncerna libro A Passage to India. Mi ankaŭ ene de la artikolo mem ŝanĝis Hindujon al Hindion. Dankon, Ryoho. O'RyanW ( ) 19:43, 16. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Jean-Bedel Bokassa

Kie estus artikolo pri Jean-Bedel Bokassa estas mensaĝo kiu diras "Ĉi tiu paĝo estas forigita, rekrei ĝin estas malpermesite"! Kial oni malpermesas onin verki pri li? Roberto 13:33, 11. Dec 2006 (UTC)

Se vi rigardos la paĝan historion, vi vidos, ke temas pri spamo en antaŭa versio. Sed laŭ mi, tiu solvo estas maltaŭga, se temas pri artikolo kies titolo reprezentas eventualan temon de artikolo. Ja ekzistas kelkaj similaj ekzemploj ĉe Kategorio:Forigitaj paĝoj. Laŭ mi, ni pli atentu la diferencon inter paĝo kiu povus iam fariĝi bona artikolo, kaj paĝo kies titolo estas tiel fuŝa ke tio ŝajne ne eblus. Mi iom redaktos la ŝablonon, kaj kreos ankaŭ alian, por helpi pli utile distingi. Sok Na Men Sui Lui 21:35, 11. Dec 2006 (UTC)
Hieraŭ mi iom redaktis la ŝablonojn, kaj ekzistas nun ŝablono:forigita kaj ŝablono:forigita-ne-rekreu, kaj vi vidos la diferencon inter ili. (Mi miras ke mi dume ne iel fuŝis pro laceco, ĉar mi dufoje dormiĝis dum redaktato!) Ambaŭ ŝablonoj kategoriigas paĝojn en Kategorio:Forigitaj paĝoj, do jen vi trovos ĉiujn paĝojn kun tiuj ŝablonoj. Laŭ mi, ni malprotektu la paĝojn por kiuj taŭgas ŝablono:forigita anstataŭ ŝablono:forigita-ne-rekreu, ĉar ili estas eventuale redaktotaj por krei artikolojn. Kiel ĉe aliaj vandalataj paĝoj, nur se vandalado venas aktuale de multaj IP-adresoj oni protektu la paĝon; vandaladon de ununura IP-adreso oni efike kontraŭas per forbaro. Tiel oni minimumigas la protektitan paĝaron. Sok Na Men Sui Lui 08:10, 12. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Atentigo pri proponpaĝoj

Mi ŝatus denove atentigi aliajn Vikipediistojn pri la paĝoj Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj, Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj kaj Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj. Estas grave, ke pluraj aktivaj Vikipediistoj havu la paĝojn en sia atentaro, por ke ili komentu la tieajn proponojn; kaj ke homoj faru tie novajn proponojn.

Sur Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj jam elektiĝis la unua elstara artikolo, ĉar neniu kontraŭis la tiean proponon. Sed ne estas bona stato se proponoj ĉiam trairas sen kontraŭaj voĉoj kaj sen poraj voĉoj. Sur la aliaj du paĝoj ankoraŭ estas proponoj, ĉe kiuj oni povas voĉdoni. Marcos 13:32, 12. Dec 2006 (UTC)

Bona laboro Marcos, sed la du proponpaĝoj ADLS kaj Elstaraj artikoloj ŝajnas tre konfuzaj al mi : kial ni ne konservu nur unu paĝon, prefereble la novan paĝon pri elstaraj artikoloj ? La ADLS, samkiel en aliaj vikipedioj, oni povus simple eltiri el la listo de elstaraj artikoloj kaj ŝanĝi ĝin ĉiusemajne (aŭ pli ofte) sen baloto. Anstataŭ baloti, oni povus plani kalendaron de la estontaj ADLS, redakteblan de ĉiu vikipediisto (tio tre bone funkcias ĉe ekz. fr:en:). Thomas Guibal 17:23, 12. Dec 2006 (UTC)
Tamen mi dubas ĉu ni sukcesos ĉiusemajne havi novan elstaran artikolon laŭ niaj novaj pli striktaj kriterioj pri elstaraj artikoloj. Do se ni ne sukcesos pri tio, ni devos ofte havi kiel ADLS malnovajn elstarajn artikolojn, kiuj jam antaŭe estis ADLS. Sed eble tio estas pli bona solvo ol foje havi ne-elstarajn artikolojn kiel ADLS. Ĉiuokaze, ni jam de 20 monatoj havas ADLS-ojn, kaj rehavi iun artikolon kiel ADLS post pli ol jaro certe ne povas esti tiom malbona. Al mi tio ŝajnas preferinde al havi ne-elstarajn artikolojn kiel ADLS. Sed kion opinias la aliaj? Marcos 18:03, 12. Dec 2006 (UTC)
Mi ĵus havis alian ideon : tuj post la elekto de nova elstara artikolo, tiu ĉi aŭtomate fariĝus la ADLS, ĝis elekto de nova elstara artikolo, ktp... Tiel ni ne devus rehavi la samajn malnovajn ADLS (eĉ se vi pravas, ke tio kompreneble ne estus katastrofo). Ankaŭ mi ŝatus havi la opiniojn de la aliaj pri tiu propono. Thomas Guibal 18:46, 12. Dec 2006 (UTC)
Tio tamen signifus, ke kelkaj artikoloj estus sur la ĉefpaĝo dum pluraj semajnoj, dum aliaj estus tie eble nur dum kelkaj horoj. Tiam ankaŭ ne plu temus pri "artikolo de la semajno". Laŭ mi ja gravas ke la sekcio ŝanĝiĝu ĉiusemajne. Aldone, estus bedaŭrinde se iu elstara artikolo povus tie resti nur dum kelkaj horoj (aŭ eĉ malpli) nur ĉar tuj post ĝi alia artikolo elektiĝas. Marcos 12:08, 13. Dec 2006 (UTC)
Marcos pravas. Sed estas facila solvo: Estu du atendovicoj. Novaj Elstaraj artikoloj ĉiam tuj eniru liston (vicon) A ĉe la vosto. Aliaj artikoloj selektitaj iam esti ADLS simple aliĝu liston B ĉe la vosto. "Semajnfine", se listo A ne vakas (malplenas), ni prenu la malplej freŝan membron de la kapo de A, kaj ĝi fariĝu la efektiva ADLS. Se listo A ja malplenas, ni prenu la plej malfreŝan de la kapo de listo B por iĝi ADLS. Se ambaŭ listoj malplenas, tiam redeĵoru ADLSe eksa ADLE de antaŭ longe. Sed bedaŭrinde tio eble ne kontentigus Thomas-on. Tamen, alia avantaĝo estas ke listo B povas ankaŭ servi kiel listo de artikoloj meritantaj kunlaboran polurigon, ĉar ĝiaj membroj supozeble estus preskaŭ elstaraj. O'RyanW ( ) 20:20, 13. Dec 2006 (UTC)
Dankon al Oryanw kaj Marcos pro la komentoj, kaj ne necesas zorgi pri mia kontentigo : mi nur volis proponi eblajn alternativojn. Se ni konservas la nunan sistemon, tio estas tute en ordo, kvankam mi dubas ke ĝi estas la plej efika (precipe ĝenas min ke nova elstara artikolo bezonas duan baloton por fariĝi ADLS : ĉu ne absurda ?) Thomas Guibal 21:49, 13. Dec 2006 (UTC)
Jes, mi konsentas. Tio ŝajnas absurda — precipe se la samaj artikoloj ĉiam kandidatiĝos en ambaŭ balotadoj. O'RyanW ( ) 21:57, 13. Dec 2006 (UTC)
Mi tre ŝatas la proponon de O'RyanW, ĉar ĝi evitas ke la sama artikolo devas kandidatiĝi dufoje. Laŭ mi ĝi povus iĝi nia oficiala praktiko (kvankam ĝi estas iomete komplika). Marcos 08:45, 14. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] ŝablono:lingvaĵo

Mi legis sugeston en la diskutpaĝo de vikipediisto:Jonathaneo, ke ĉiuj liaj kontribuoj estu provlegataj antaŭ aperigo, ĉar li estas lernanto. Sed ŝajnas al mi, ke la "vikia vojo" permesu al oni verki sen devi certi pri la lingvo, se estas maniero por efike atentigi korektontojn, por ke lingvaj eraroj ne restu longdaŭre en la artikoloj. Do mi verkis ĉi tiun ŝablonon, kiun oni povas uzi por indiki tekston kiun oni suspektas eble lingve erara. Mi esperas, ke ĝi utilos. Sok Na Men Sui Lui 13:16, 14. Dec 2006 (UTC)

Multan dankon pro la kreado de ĉi tiu utila ŝablono. Mi jam delonge pensis pri tio krei tian ŝablonon, sed verŝajne ne farus ĝin same bone kiel vi. Marcos 20:04, 15. Dec 2006 (UTC)
Nedankinde. Sok Na Men Sui Lui 21:28, 15. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] "Rusiaj" kaj "Rusaj"

(el Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 15#Refoje pri kategorioj laŭ landoj)

...mi vidis, ke vi kreis la kategorion Kategorio:Rusiaj ĵurnalistoj kaj proponas forigi la kategorion Kategorio:Rusaj ĵurnalistoj...

Ŝajnas, mia ideo (kategorinomoj laŭ ŝablono Zozoistoj de Zoio anstataŭ Zoaj zozoistoj) renkontis subtenon de vikipediistoj. Kiamaniere ni povus aranĝi ĝian efektiviĝon? Por tio bezonus multe da (i. a. robota) laboro. Do, ĉu bezonatas voĉdono aŭ alia maniero decidi? - Slavik IVANOV 20:56, 13. Okt 2006 (UTC)

Mi subtenas la proponon, ke nu uzu prepozicion "de", kaj planas (ne tuj, sed post iu tempo kaj interkonsento) perrobote ŝanĝi ĉiujn lokojn kie temas pri Rusio por komenco. Ankaŭ pri la aliaj landoj eblas pridiskuti. Maksim 17:27, 14. Dec 2006 (UTC)
Mi atentigas, ke sub la supre citita ligilo estas pli da subtenaj voĉoj (i. a. de Marcos kaj PaulP). Mi ankaŭ pensas, ke temas pri sistema problemo, kiun indas solvi tutece kaj konsekvence, ne nur por Rusio-rilataj kategorioj. Slavik IVANOV 23:41, 14. Dec 2006 (UTC)
Unuavide, la de-propono plaĉis al mi kaj aparte por la gentanoj de gentioj. Sed nun mi havas dubon, kaj aparte por la landanoj de landoj. (Eble ne estas logika diferenco; mi skribis aparte ĉar la konsideraĵoj saltis al mi en la kapon de malsamaj ekzemploj.) Kiel kaj vikipediisto kaj usonano, mi certe estas vikipediisto el Usono, aŭ usonana vikipediisto. (Loĝante en Arizono, mi ankaŭ estas vikipediisto en Usono) Sed mi trovas la du esprimojn usona vikipediisto kaj vikipediisto de usono malkomfortaj; ja mi ne laboras por la ŝtato Usono, ĝi ne dungas min, kaj mi neniel adendas nek atentas instrukciojn pri tio kion skribi en vikipedio.
Aliflanke, kvankam mi fojfoje uzas la formon usonana, mi sentas ĝin nekutima, preskaŭ nenorma. Nombrado surbaze de 80-milionbajta tekstaro montras ĝuste tion:
radiko pri ŝtato pri homo
land -a -ana
uson 1507 1 +2 fuŝaj
brazil 319 0
kanad 114 0
peru 9 0
gent -ia -a
rus 140 2741
sovet 228 430
ital 135 30
brit 727 5
german 2084 10
franc 2338 21
O'RyanW ( ) 02:27, 15. Dec 2006 (UTC)
Mi ne bone komprenas vian dubon. Laŭ mi "Vikipediisto de Usono" simple signifas ke temas pri Vikipediisto, kiu estas de Usono. Estas alia afero kiam oni skribas "spiono de Usono". Tiam oni jam preskaŭ certe komprenus ĝin kiel "spiono laboranta por Usono" kaj ne simple kiel "spiono kiu estas el Usono". Sed la spionojn ni ĉiuokaze kategoriigu laŭ la lando por kiu ili laboris, ne laŭ ilia devenlando. Do mi ne vidas realan problemon ĉi tie. Kaj eĉ se estas problemeto, ĝi ŝajnas al mi malpli granda ol la problemoj kaŭzataj de la uzo de etnaj kaj naciaj adjektivoj. Marcos 20:16, 15. Dec 2006 (UTC)
Dankon Marcos pro la demando. Pri tio ke la problemeto malpli grandas (almenaŭ unuavide) ol tiu kaŭzata de uzo de etnaj kaj naciaj adjektivoj (Mi preferas diri landajŝtataj — la vorto nacio , spite al la misuzo de la vorto "nation" en la angla, unuavice signifas "popolo, kiu akirinta konscion pri si mem ..."-PIV(1970), t.e. gento aŭ etno.), mi emas konsenti. Kiel vi, mi preferas la uzon de prepozicio + landonomo por la nuna afero. Mi ne argumentas por la uzo de la adjetivoj. Mia celo estis diskuti la konvenecon de la selekto de la prepozicio de. La tabeligita statistiko al mi implicas ke ne al multaj (se eĉ al iuj) ĝenas tia uzo de de. Do, mi konsentas, ke la vorto de taŭgas, sed mi pretendas ke la vorto el multe pli precizas kaj konvenas.
Fakte, laŭ mi, uzi la prepozicion de + landonomo logike ekvivalentas uzon de ŝtatnoma adjektivo. Ekz. ulo de Francio implicas francian ulon. sed ankaŭ ulo el Francio implicas francian ulon. Do, la adjektiva formo de landonomo estas pli svaga ol la prepozicia, kaj sekve logike devus esti malpli ĝena kaj pli bona ol la formo per de. Uzi el + landonomo evitas ambaŭ problemojn.
Se la formo per de venkas, mi tute ne freneziĝos. Estas filozofieca esprimo en la angla: You win some, you lose some. ~ Iujn oni gajnas, Iujn oni malgajnas. :-) O'RyanW ( ) 21:36, 15. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Biblio

Lastatempe, post diskuto kun Vikipediisto:Albrecht, kiu iom laboris pri artikoloj rilate al bibliaj libroj, mi kreis ŝablonon {{biblio}} kiu helpos al ni indiki al la legantoj kie haveblas la tekstoj (en esperanto kaj diversaj lingvoj). Ĝi aperas jene:

Ĉi tiu artikolo pridiskutas parton de la Biblio. Lokoj, kie haveblas bibliaj tekstoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj, estas listigitaj ĉi tie.

La intenco estas havi en la alligata paĝo multe da detaloj por doni al la legantoj multe da elektaĵoj, sed forigi longan priskribon pri tio el la unuopaj paĝoj (Genezo, Eliro, ktp), por ke tia priskribo ne estu granda parto de tiuj artikoloj.

Tamen, Albrecht petis al mi, ke mi lasu en la unuopaj artikoloj ligilon al iu surpapera versio, kiun li deziras reklami - vidu lian komenton. Mi iom dubas pri tio, vidu mian respondon. Tiu surpapera versio jam estas la unue listigita versio ĉe Vikipedio:Kie trovi tekston de la Biblio. Kion vi opinias?

Baldaŭ mi redaktos la unuopajn paĝojn, forigante la eksterajn ligojn pri havebleco de la tekstoj, kaj enmetante la ŝablonon. Mi deziras scii, antaŭ fari tion, ĉu mi lasu la informojn pri tiu surpapera libro aŭ ĉu ne. (Tamen, ĝi ankaŭ povus aperi en ĉiuj paĝoj, sed kiel parto de la ŝablono kaj ne rekte en la vikiteksto.)

Antaŭdankas, Sok Na Men Sui Lui 22:44, 15. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Umo ume umas umon je la umo

Certe -um- kaj je helpas dum rapida parolo, sed estus plu bone uzi la plu ekzaktajn afiksojn/prepoziciojn en la VP-a artikoloj, ĉu ne? Ĉu ni povus uzi subŝablonon de ŝablono:lingvaĵo ĉi-okaze kun -um-je por signifi ke oni povas subsitui plu ekzaktan vorton/afikson? Povas esti, oni devus uzi roboton por kategoriado ĉi-tiel? Samtempte mi proponas substitui "komunum-" per "komunaĵ-" en la Komunuma portalo :-). --BACbKA 17:15, 16. Dec 2006 (UTC)

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com