Garono
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio - Francio > Garono < Rivero
Garonne [garon], okcitanlingve Garona [garuno], estas unu el la plej grandaj riveroj de Francio : 647 km.
Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝia fonto situas en la hispana parto de la montaro Pireneoj, kaj ĝi finiĝas en la atlantika oceano apud Bordozo. Eta montara torento je ĝia komenco, ĝia fina parto (elfluejo) estas tre larĝa : preskaŭ 10 km. Ĝi trafluas grandajn urbojn kiel Tuluzo, Montauban, aŭ Bordozo.