Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Internacia Fonetika Alfabeto - Vikipedio

Internacia Fonetika Alfabeto

El Vikipedio

La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886 (kaj la organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA). Ĝi intencas esti norma alfabeto por la fonetika alskribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.

Enhavo

[redaktu] Priskribo

La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj. [p], [b], [t], [d], [k], [g], [m], [n], [f], [v], [s], [z], [h], [l], [r], [j]. La kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.

La restantaj simboloj kiuj estas komunaj inter la IFA kaj la latina alfabeto, kiel [c], [y], kaj [w], reprezentas sonojn kiuj estas skribitaj kun tiuj literoj en aliaj lingvoj. [c] estas palatala plosivo, kiel en la indonezia lingvo. [y] estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolo por ĉiu fonemo, evitantaj du- aŭ tri-literaĵoj kiel "sh" kaj "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.

La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.

Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.

Kiam oni enmetitas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.

[redaktu] La alfabeto

[redaktu] Konsonantoj (elpulmaj)

  Bilabiala Labiodenta Denta Alveola Postalveola Retrofleksa Palatala Velara Uvula Faringa Glota
Plosivo p b     t d   ʈ ɖ c ɟ k ɡ q ɢ     ʔ  
Nazalo   m   ɱ     n     ɳ   ɲ   ŋ   ɴ    
Trilo   ʙ       r           ʀ    
Frapeto         ɾ     ɽ          
Frikativo ɸ β f v θ ð s z ʃ ʒ ʂ ʐ ç ʝ x ɣ χ ʁ ħ ʕ h ɦ
Lateralfrikativo       ɬ ɮ              
Alproksimiĝo     ʋ     ɹ     ɻ   j   ɰ      
Laterala Alproksimiĝo         l     ɭ   ʎ   ʟ      

Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombritaj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.

[redaktu] Konsonantoj (neelpulmaj)

Klakoj Voĉaj implosivoj Glotigitaj Plosivoj
ʘ Bilabiala ɓ Bilabiala ʼ kiel en:
ǀ Dentala ɗ Dentala/alveola Bilabiala
ǃ Alveola (retrofleksa) ʄ Palatala Dentala/aveola
ǂ Palatalalveola (alveola) ɠ Velara Velara
ǁ Alveola lateralo (lateralo) ʛ Uvula Alveola frikativo

[redaktu] Vokaloj

Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i y ɨ ʉ ɯ u
ɪ ʏ ʊ
Mezmalvasta e ø ɘ ɵ ɤ o
ə
Mezvasta ɛ œ ɜ ɞ ʌ ɔ
ɐ
Vasta æ ɶ ɑ ɒ
a

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

[redaktu] Aliaj simboloj

ʍ Senvoĉa rondigita vela frikativo
w Voĉa rondigita vela alproksimiĝo
ɥ Voĉa rondigita palatala alproksimiĝo
ʜ Senvoĉa epiglota frikativo
ʢ Voĉa epiglota frikativo
ʡ Epiglota plosivo
ɕ ʑ Alveol-palatala frikativoj (senvoĉa/voĉa)
ɺ Alveola laterala frapeto
ɧ ʃ kaj x samtempe

[redaktu] Supersegmentaĵoj

ˈ Ĉefakcentita silabo
ˌ Duarange akcentita silabo
ː Longeco
ˑ Duon-longeco
˘ Mallongegeco
. Silaba limo
Malgranda akcentogrupo (silabareto)
Granda akcentogrupo (intonacio)
Kunligilo (manko de aparteco)

[redaktu] Tonoj kaj akcentoj

e̋ or ˥ Altega tono
é or ˦ Alta tono
ē or ˧ Meza tono
è or ˨ Malalta tono
ȅ or ˩ Malaltega tono
Altiĝanta tono
Malaltiĝanta tono
Tona malaltigo
Tona altigo
Tutfraza tona altigo
Tutfraza tona malaltigo

[redaktu] Diakritiloj

n̥ d̥ Senvoĉa b̤ a̤ Spire voĉa t̪ d̪ Dentala
s̬ t̬ Voĉa b̰ a̰ Knare voĉa t̺ d̺ Langopinta
tʰ dʰ Aspiracia t̼ d̼ Langolabiala t̻ d̻ Langlamena
ɔ̹ Pli rondigita tʷ dʷ Bilabialigita Nazaligita
ɔ̜ Malipli rondigita tʲ dʲ Palataligita Nazala konsonantofino
Antaŭigita tˠ dˠ Velarigita Laterala konsonantofino
Malantaŭigita tˁ dˁ Faringita Sen aŭdebla konsonantofino
Alcentrigita Velarigita aŭ faringita
Mezigita kaj alcentrigita Malvastigita
ɹ̩ Silabnuklea Vastigita
Nesilabnuklea Antaŭigita langobazo
ə˞ Ro-eco Malantaŭigita langobazo

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Pluaj singoj:

ˈ ĉefakcentita silabo
ˌ duarange akcentita silabo
ː longa vokalo

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com