Dua Respubliko (Francio)
El Vikipedio
La Dua Franca Respubliko estis la politika reĝimo de Francio ekde la 4-a de novembro 1848 ĝis la puĉo de la 2-a de decembro 1852. Ĝi sekvis la reĝadon de Ludoviko-Filipo kaj estis anstataŭigita de la Dua Imperio. La Dua Respubliko aperis okaze de la franca revolucio de 1848.
La Dua Respubliko estas originala registarformo en la historio de Francio, unue pro sia nedaŭreco, sed plie ĉar ĝi estis la lasta reĝimo kiu aperis post revolucio. Krome, tiu reĝimo initiatis universalan voĉdonrajton kaj forigis sklavecon.
Enhavo |
[redaktu] Institucia organizo
La konstitucio de la Dua Respubliko tiel dispartigis la variajn potencojn inter la instancoj :
[redaktu] Ekzekutivo
La Prezidento de la Respubliko estis elektita per universala, virseksa voĉdono por kvarjara mandato. Poste, li fariĝis reelektebla nur kvar jaroj post sia unua mandato. Li ne povis disigi la asembleon, kaj li nomumis siajn ministrojn.
[redaktu] Leĝofaro
Male de hodiaŭa Kvina Respubliko, ekzistis nur unu sola asembleo, la Nacia Asembleo. Ĝi enhavis 750 deputitojn, kiuj devis ĉiuj esti almenaŭ 35 jaroj. Ili estis elektitaj per universala, virseksa voĉdono.
[redaktu] Konstitucio
La konstitucio de la Dua Respubliko validiĝis la 4-an de novembro 1848. Louis-Napoléon Bonaparte estis elektita kiel unua prezidento la 10-an de decembro, kun 74% el la voĉoj.