Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Nov-Kaledonio - Vikipedio

Nov-Kaledonio

El Vikipedio

Geografio > Oceanio > Melanezio > Nov-Kaledonio < Francio


Territoire d'Outre-Mer de la Nouvelle Calédonie et Dépendances.

Flago de Francio

...

Nacia himno: ...

Nacia devizo: {{{nacia devizo}}}

komuna mapo

Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) franca kaj 28 aliaj lingvoj
Ĉefurbo Noumeo
Religio(j) katolikoj (??%), islamanoj (?%), protestantoj (?%)
Areo
% akvo
19.060 km²
...%
Loĝantaro
Loĝdenso
213.679 (Juli 2004)
.../km²
Valuto Franc Pacifique (CFP)
Horzono UTC +11
TTT | Landkodo | Tel. .nc | NC | 687
Politiko
Politika sistemo ...
Ŝtatestro Marie-Noëlle Thémereau
Ĉefministro {{{ĉefministro}}}
Nacia tago {{{nacia tago}}}
Sendependeco {{{sendependeco}}}
Esperanto-movado
Esperanto-asocio {{{esperanto-asocio}}}


Enhavo

[redaktu] Geografio

[redaktu] Situo

Nov-Kaledonio estas transmara lando, dependa teritorio de Francio en Oceanio, situata en Pacifika Oceano, 1500 km oriente for Aŭstralio. Nov-Kaledonio, tiel nomita ekde koloniado, estas ankaŭ familiare nomata "La Ŝtoneto" aŭ "Kanaky" [Kanaki].

Nov-Kaledonio estas insularo. La ĉefa insulo (nomata "Granda Tero") mesuras 400 km longa, kaj 50 km larĝa. La aliaj ĉefaj insuloj estas Belep norde, la insuloj Loyauté [Loajote] oriente (konstituata el Ouvéa [Uvea], Lifou [Lifu], Maré [Mare], Tiga) kaj "île des Pins" (Pinarbaj-insulo).

[redaktu] Demografio

[redaktu] Lingvo

Pioniro de Esperanto-Movado en Nov-Kaledonio estis E. Bardoulet.


[redaktu] Ĝenerale

  • Areo: 19 058 kvadrataj kilatnetroj
  • Loĝantaro: ĉ. 200 000
  • Politika statuso: franca transmara teritorio
  • ĉefurbo: Numeo (Nouméa), proks. 80 000 loĝantoj
  • Religioj: kataIikoj 59,2 %, islamanoj 3%, aliaj (ĉefe protestantoj) 37,8
  • Oficiala lingvo: franca (la kanakaj triboj parolas tridekon da melaneziaj dialektoj)
  • Administrado: teritorio dividita en tri provincoj (Nordo, Sudo, Lojalec-insuloj)

En tiu ĉi iando sufiĉe malgranda plej impresas la pejzaĝoj. De nordo al sudo sur la ĉefa insula staras montaro, kelkloke pli ol 1 500 metrojn alta. Ekzistas pluraj riveroj kaj kelkaj ebenaĵoj. Ĉe la okcidenta marbordo la klimato estas iom seka kompare kun la pli pluvoriĉa orienta marbordo. Tio permesas malsamajn ekonomiajn agadojn kaj estigas belan pejzaĝan diversecon.

Novkaledonio havas areon de 19 058 kvadrataj kilometroj (proksimume sama areo kiel ekz. Israelo aŭ Kuvajto) kaj havas preskaŭ 200 000 loĝantojn. Konsistigas la insularon ĉefa insulo, nomata Grande-Terre [grand ter] kaj pluraj, pli maigrandaj insuloj, inter kiuj plej gravas la Lojalec-insuloj (ĵles Loyauté [il lŭajole] kaj Ia Insulo de Pinoj (jle des Pins [il de pen]).

La ĉefurbo Numeo (Nouméa [numea']) troviĝas en la sudo. Kune kun siaj ĉirkaŭantaj urboj Numeo havas 100 000 lloĝantojn, t.e. pli ol duono de la tutlanda loĝantaro. Temas pri bela, moderna urbo sur la fono de mirinda pejzaĝo. Ĝi situas sur duoninsuleto kun pluraj montetoj, valoj, plaĝoj, insuletoj, grandparte ĉirkaŭata de blua maro.

Tiu forta kontrasto inter vigla, granda, moderna urbo kaj la cetero de la lando, kun savano, negrandaj vilaĝoj kaj sovaĝa natura aspekto, estas bonege esprimata de vorto en la loka franca lingvo: fakte en Novkaledonio ĉio, kio ne estas Numeo, estas nomata broUsse [brus]. Tiu ĉi vorto havas samtempe plurajn signifojn, kiujn ĝi ne havas,'en Ia norma franca lingvo, nome: vegetaĵo, kamparo, savano, provinco.

La ĉefaj ekonomiaj rimedoj de Novkaledonio venas el la nikelminoj (Novkaledonio posedas 20% el la mondaj nikelstakoj kaj estas la tria plej granda nikeleksportanto en la mondo); terkultivado, brutobredado, fiŝkaptado kaj precipe turismo. Allogas la turistajn pluraj aferoj: tiu unika, ĉarma miksaĵo de franca civilizo kaj sudpacifikaj kulturo kaj etoso, la milda klimato kun eterna printempo, la belo de la ĉefurbo Numeo, sed ĉefe, kaj precipe, la mirinda belo de la maro kun granda laguno ĉirkaŭita de koralrifoj, amaso da fiŝoj kaj koraloj, pluraj insuloj kun multnmbraj plaĝoj konsiderataj inter la plej ravaj en la Pacifiko.

Novkaledonio estis oficiale deklarita franca kolonio en 1853. Post tiu dato ĝi fariĝis punkolonio, ĉar la franca registaro forsendis al ĝi punlaboristojn, politikajn kaj aliajn malliberulojn (same kiel jam antaŭe faris Britio en siaj aŭstraliaj kolonioj). Poste ankaŭ pluraj liberaj francaj kolonianoj enmigris Novkaledonion por fariĝi bredistoj kaj vakeroj laŭ tiea usona aŭ aŭstralia maniero. Sed antaŭ la alveno de eŭropanoj la lando ne estis senhoma. Loĝis en ĝi nelanezianoj, anoj de popolo loĝanta ankaŭ en aliaj apudaj insularoj, kiel Nov-Gvineo, Vanuatuo kaj Fiĝioj. Tiuj novkaledoniaj praloĝantoj, kiuj parolis multajn malsamajn melaneziajn lingvojn, estis konvertitaj al la kristana religio kaj devis akcepti la novajn francajn mastrojn. La eŭropanoj nomis ilin iom are "kanakoj", vorto, kiu en la pacifikaj lingvoj signifas homojn. Hodiaŭ tamen la nov-kaledoniaj melanezianoj alproprigis al si tiun nomon kaj ili mem konscie kaj fiere nomas sin kanakoj.

[redaktu] Etna miksado

Tamen, kvankam la kanakoj, loĝintaj en Novkaledonio de jarmiloj, estas la plej laŭrajtaj okupantoj de tiu teritorio, ili ne plu restas solaj sur sia insularo Fakte jam en la lasta jarcento alvenis en Novkaledonion aliaj etnaj grupoj. Krom francoj, envenis vjetnamanoj kaj indonezianoj por labori en minejoj kaj en kafoplantejoj. Hodiaŭ multe da vjetnamanoj havas malgrandajn magazenojn eĉ en la plej foraj savanaj vilaĝoj. Ekde la 50aj jaroj multe da valisanoj alvenis. Ili akceptis tre modestajn laborojn kaj ankoraŭ hodiaŭ ili estas iom malfavorata etna grupo. Hodiaŭ valisanoj estas pli multnombraj en Novkaledonio ol en sia hejmlanda insularo Valiso-kaj-Futunao (Wallis-et-Futuna [ŭalis' e futuna] eta insularo, ankaŭ ĝi franca teritorio en Oceanio). Venis ankaŭ homoj de Tahitio, Reunio kaj de la francaj Antiloj. Ekzistas sur la insulo eĉ eta komunumo alĝeridevena (ĝi devenas de deportitaj politikaj malliberuloj en 1871) kaj aliaj grupoj. Mi estis ege surprizita, kiam mi malkovris, ke eĉ loĝas sur la insularo ĉirkaŭ 300 italoj, kiuj laboras ĉefe kiel masonistoj kaj konstruistoj. Mi ekkonis tri italojn, kiuj ĉiuj havas novkaledoniajn edzinojn, ĉiu kun malsama prapatraro: unu el tiuj sinjorinoj estas francdevena, alia valis-francdevena, tria estas kanak-reunifrancdevena. Sufiĉas tiu ekzemplo por havi ideon pri la mirinda mozaiko de etnoj, profunde interplektitaj, loĝantaj en Novkaledonio.

Post la fino de la Dua mondmilito Novkaledonio el franca kolonio fariĝis franca transmara teritorio. Ĝi ricevis ioman aŭtonomecon, sed ĉiam en la kadro de la Franca respubliko. Malgraŭ tio, ene de la kanaka etno naskiĝis en 1969 sendependisma partio, tute kontraŭstaranta la apartenon de Novkaledonio al Francio. La eŭropanoj siaflanke reagis, kreante en 1977 partion lojalan al Francio; nomatan Unuiĝo por Kaledonio en la Respubliko, kaj gvidatan de Jacques Lafleur Gak lafljor']. Ĝin kontraŭstaras la sendependisma bloko, nomata ekde 1984 Naciliberiga Fronto Kanaka'Socia/isma. Tiu dupolusa politika kampo estas ĝis hodiaŭ konstanta karakterizaĵo de Novkaledonio. En la 80aj jaroj okazis grava krizo inter la du politikaj blokoj. En 1985, tre kaosa jaro, pluraj homoj estis mortigitaj. En 1988 kelkaj kanakoj prenis plurajn ĝendarmojn kiel garantiulojn. Tiu perforta evento be daŭrinde finiĝis per masakro. Finfine en 1988 la lojalisma kaj la sendependisma parti estroj, Jacques Lafleur kaj Jean-Marie Tjibaou [jan mari' dibau'], kune kun la franca registaro subskribis (a Interkonsenton de Matignon fmatinjon] en Parizo.

La interkonsento estis grava paŝo antaŭen al paciĝo, sed bedaŭrinde, unu jaron poste, la eminenta kanaka heroo Tjibaou kaj alia sendependisma estro estis murditaj de kanaka ekstremisto. Sed post tio finfine finiĝis la sangaj konfliktoj kaj la moderaj anoj de la du politikaj blokoj esprimis volon daŭrigi la realigon de la matinjona interkonsento- Laŭ tiu ĉi interkonsento oni kreis sur la teritorio tri provincojn (Norda, Sudo, Lojalec-insuloj), ĉiun kun sufiĉe granda interna aŭtonomeco. Oni kreis kelkajn konsultajn organojn kaj decidis, ke okazos referendumo pri sendependeco en 1998. Grava celo de la interkonsento de 1988 estas ankaŭ ekvilibrigi la situacion de tiu ĉi lando, en kiu la blankuloj ĉiam estis aparte favorataj, por finfine krei pli justan distribuon de povo kaj ekonomia bonstato inter la malsamaj etnaj kaj geagrafiaj komunumoj.

Ŝajnas, ke gis nun la interkonsento sufiĉe bone funkciis,' kaj ke eventuale oni povos trovi alian, novan interkonsenton, por eviti la tro drastan referendumon. Novkaledonio retrovis pacon kaj trankvilon kaj zorgas ĉefe pri sia ekonomia evoluo, oni komencis malcentrigi la ekonomion, ekz. vendante en 1990 la unuan nikelminon al la Norda Provinco. Sed restas ankoraŭ multo por fari.

ETNA KONSISTO (LAŬ POPOLNOMBRADO 1989):

  • melanezianoj 44,8 %
  • eŭropanoj 33,6 %
  • valisanoj 8,6 %
  • indonezianoj 3,2 %
  • aliaj 9,8 %

Malgraŭ tiu frapa diverseco de etnoj la franca estas la lingvo komprenata kaj parolata de ĉiuj, eĉ se kanakoj kaj kelkaj etnaj malplimultoj uzas hejme ankaŭ proprajn lingvojn.




Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Nov-Kaledonio" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com