Protestantismo
El Vikipedio
- Konfesioj
- Adventismo - Anglikanismo - Baptismo - Baptismo suda - episkopanismo - Fundamentismo - Kalvinismo - Kanada Misia Alianco - Kristana Scienco - Kvakerismo - Luterismo - Metodismo - Molokanismo - Pentekostismo (i.a. Asembleo de Dio) - Pietismo - Presbiterianismo - Unuiĝinta Eklezio de Kanado - Unuiĝinta eklezio de Kristo
- Protestantoj
- Lutero - Zvinglo - Kalvino - John KNOX - Ellen G. White - Cassie Bernall
- Pra-Protestantoj
- valdismo - John Wyclif - Jan Hus
- Esperanto
- E-Movado inter protestantoj
Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformado. La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino.
Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas al La Kredo Nicea.
Kontraŭ la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta kredas al tri doktrinoj de Lutero:
Tio ebligis protestantojn forlasi la Eklezion, ĉar ili ne plue bezonis ĝin por sakramento, sacerdotoj aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto legas la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante sacerdoton kiel interulo inter si kaj Dio.
Protestantoj uzas la katolikan Novan Testamenton kaj la judan Malnovan Testamenton de la tago de Lutero. Tial, dum la katolika kaj la protestanta Nova testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksa) uzas la judan Malnovan Testamenton ne de la tago de Lutero, sed de la tago de Jesuo Kristo. Ekde Jesuo, tamen, la juda biblio ŝanĝis ĉar iuj libroj estis eksigitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomita la apokrifo de la protestantoj -- ankaŭ mankas al la protestanta biblio:Tobit, Judit, I kaj II Makabeoj, Saĝeco, Siriakido kaj Baruĥ.
Plejparte, ĉiuj protestantaj ekezioj praktikas bapton (kristanigo per akvo) kaj komunion (manĝo por memorigo pri Kristo). Kvankam la plimulto kredas ke Kristo iel estas ĉe komunio, se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diversas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la katolika ideo de transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera apero restas same). Komunio kutime okazas monate aŭ kvarjare.
La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon.
La plimulto ankaŭ edzigas kaj pastrigas, sed plejparte ne sakramente. Eksediĝo estas tolerata en praktiko.
Luteranismo havas pentofaradon.
Iuj eklezioj malpermesas tabakon kaj alkoholon.
Sanktuloj mankas al protestantismo: ne estas protestantaj sanktuloj, protestantoj ne preĝas al sanktuloj aŭ eĉ pentras bildojn de ili. Protestantoj kredas kaj sentas ete pri Sankta Maria. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idoloj aŭ dietoj, anstataŭigante sanktulojn (precipe Maria) por Dio.
Monaĥoj ankaŭ mankas al protestantismo. (Escepto: la komunumo de Taizé en Francujo)
La plej ekstrema formo de protestantismo -- liberala protestantismo -- kredas ke Jesuo ja estis homo tre saĝa kaj sankta, sed homo sole, ne Dio. Sed, por paroli precize, tio ne estas kristanismo, sed modernismo. Tial tio estas protestantismo sole laŭ nomo kaj historio.
La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI).