Araba lingvo
El Vikipedio
nomo: العربية (al-Arabijja)
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto, Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
En priskriboj de la klasika araba lingvo oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
[redaktu] Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |