Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Calais - Vikipedio

Calais

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Francio > Pas-de-Calais > Calais


Calais
Lando
Francio
     Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Pas-de-Calais (subprefektejo)
Arondismento Calais (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
Poŝtkodo 62100
Urbestro
Aktuala mandato
Jacky HÉNIN
2001 - 2008
Longitudo 1,83° Nordo
Latitudo 50,95° Oriento
Alto 10 m
Areo 33,50 km²
Loĝantaro 77 333 loĝ.
(1999)

Calais [kale] (esperantigite Kalezo) estas franca havenurbo en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. La urbo estas ankaŭ la subprefektejo de unu arondismento kaj la ĉefurbo de kvar kantonoj.

Enhavo

[redaktu] Historio

Historie, Calais rezultas el du urboj, Calais kaj Saint-Pierre, kiujn oni unuigis fine de la 19-a jarcento.

Dum la Centjara milito ĝi estis kaptita de la angla reĝo kaj iĝis enloĝata de angloj dum pluraj jarcentoj. Nur en jaro 1558 ĝi estis rekaptita de la franca reĝo Francisko la 1-a.

[redaktu] Ekonomio

Calais estas la ĉefa vojaĝhaveno por transiri la Kalezan Markolon kaj iri Brition (aliaj estas Boulogne-sur-Mer kaj Dunkirko, sed ankaŭ Zeebrugge en Belgio).

Freŝdate, Calais fariĝis malĝoje fama pro la perskutado de enmigruntoj al Britio, kiujn oni malhelpas transpasi la limon, sed per ĉiaj rimedoj tamen provas, foje vivokoste, kaj post kiam, oni fermis la helpcentron de Ruĝa Kruco, vagas tra la kamparo kaj urbo persekutate de polico kaj helpate nur de kelkaj bonvolaj asocioj rigardataj kiel kontraŭleĝaj far la nunaj registaraj aŭtoritatoj kaj foje procesataj pro sia solidarecagoj.

Tradicia industrio de Calais estis permaŝina puntofabriko. Sed pro konkurenco de landoj malalt-salajraj tiu industrio malkreskas: en 1950 ĝi vivtenis 7 000 personojn, en 2004 nur 1 500.

[redaktu] Ĝemelurboj

[redaktu] Artikolo el la Enciklopedio de Esperanto

Calais. (kale). Havenurbo kaj banloko en Francujo; 72.000 loĝantoj; loko de la unua iom grava int. E-kunveno. La E-grupo de Calais kaj la angla havenurbo Dover, utiligante la kuradon E de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francujo, decidis aranĝi int. feston en E. La inviton akceptis pli ol l20 E-istoj (laŭ Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932 180) plejparte de Britujo kaj Francujo krome Capé el Alger Stavenhagen el Berlin, Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Kühnl el Praha. 7 aŭg 1904 oni malfermis la kunvenon en Calais, prezidis kapitano Capé-Montroisier. La kongreso diskutis la demandojn: Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: "Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo". 2. Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomo 3. Pri E-ista signeto; oni decidis: "La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo". La 8-an la partoprenantoj per vaporŝipo "La Nord" vojaĝis al Dover, kie la E-istoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere, kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo: En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp. La kongreso signas la komencon de la UK-j.

I. ŜIRJAEV.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Calais sub la gloso Calais



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Calais sub la gloso Category:Calais
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com