Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Mulhouse - Vikipedio

Mulhouse

El Vikipedio

Mulhouse
Lando
Francio
     Francio
Regiono Alzaco
Departemento Haut-Rhin
Arondismento Mulhouse (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
Poŝtkodo 68100 / 68200
Urbestro
Aktuala mandato
Jean-Marie Bockel
2001 - 2008
Longitudo 07° 20' 24" OR
Latitudo 47° 44' 57" NO
Alto 240 m
Areo 22,18 km²
Loĝantaro 110 359 loĝ.
(1999)

Mulhouse [myluz] (esperantigite Mulhaŭzo, germanlingve Mülhausen) estas la plej granda urbo de la departemento Haut-Rhin kaj la dua plej granda post Strasburgo en la regiono Alzaco. Du riveroj trafluas la urbon, la Doller kaj l'Ill, alfluo de Rejno.

Malnova urbo
Pligrandigu
Malnova urbo


Enhavo

[redaktu] Kvartaloj

Mulhouse dividiĝas je 16 kvartaloj: Bassin Nordfeld, Bourtzwiller, Brustlein, Centre historique, Cité Briand, Coteaux, Daguerre, Doller, Dornach, Drouot Barbanègre, Fonderie, Franklin Fridolin, Haut Poirier, Rebberg, Vauban Neppert, Wolf Wagner. Ekde 1994, ĉiu kvartalo disponas je kvartala konsilio kiu emas disvolvi partoprenivan demokration.

[redaktu] Transportoj

Ekzistas kompleta ĉirkaŭurba fervojo kaj trajn-linioj al Belfort, Strasburgo, Bazelo kaj Thann. La TGV-linio (linio por tre rapida trajno) estas kunligonta la urbon al Dijon kaj al Strasburgo en la proksimaj jardekoj, tiel ebligante al enloĝantoj de Mulhouse rapidan aliron al sudo kaj okcidento de Francio (interalie Parizo).

Ekde 2003, oni vorkas en la urbo por konstrui traman reton kiu estos inaŭgurata en 2006. Tram-trajno ankaŭ estus ligonta la nord-okcidentan parton de la urba aglomeraĵo.

La internacia flughaveno de Bazelo-Mulhouse-Freiburgo (Euroairport), kvankam suferigita de la fiasko de Swissair, elkriziĝas laŭ pasaĝer-flua vidpunkto dank al baz-instaliĝo de la flugkompanio Easyjet.

La aŭtoŝoseoj A35 kaj A36 kruciĝas nord-oriente de la urbo dank al kelkaj maloftaj aŭtoŝoseaj interlig-vojoj kun 3 niveloj, tiel oferante facilan alireblon al Strasburgo, al Germanio, al Svislando kaj al la cetero de Francio.

[redaktu] Historio

La urba nomo venas de la germana muelejo (Mülhausen), ĉar la unuaj fiksaj instaliĝoj estus okazintaj pro muelistoj konstruintaj sian muelejon ĉe akvo-fluo de la Ill kaj de la Doller. Tial, la urba simbolo estas muel-rado.

La unuaj skribaj spuroj datiĝas de la 12a jarcento. En 1354, Mulhouse membriĝis en la dek-urb-ligo, asocio de liberaj alzacaj urboj. En 1515, la urbo eksiĝis el tiu ligo por alianciĝi kun svisaj kantonoj. Ekde tiam estis libera kaj sendependa respubliko ĝis franca anekso la 4an de januaro 1798, en la epoko de la Directoire.

Pro malfrua aparteniĝo al Francio (kaj ankaŭ ĉar la urbo estis tiam malpli grava), la administracia rolo de la urbo restis limigata. Tial Kolmaro, kvankam malpli loĝata, estas plu prefekturejo de la departemento dum Mulhouse nur fariĝis sub-prefektura urbo en 1857.

La mulhaŭza disvolviĝo povas esti komparata kun tiu de fulmrapid-disvolviĝanta urbo, iam stimulita de la teksa industrio (littukaĵoj) kaj de tan-aktivoj, poste de kemiaj kaj mekanikaj industrioj ekde la mezo de la 18a jarcento.Mulhouse tiam ankoraŭ flegis privilegiajn rilatojn kun Luiziano el kiu ĝi importis kotonon. Tio klarigas ke ĝia historia centro etas kompare kun la tuta urba vasteco.

Daŭriginda...

[redaktu] Urbopartnerecoj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Mulhouse sub la gloso Mulhouse


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com