Montenegro
El Vikipedio
Montenegro |
|
Nacia devizo: {{{nacia devizo}}} |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | serba, loke ankaŭ albana |
Ĉefurbo | Podgorica |
Religio(j) | ortodoksismo(80%) |
Areo % akvo |
13.812 km² ?% |
Loĝantaro Loĝdenso |
678.200 49.1/km² |
Valuto | Euro (EUR) |
Horzono | UTC +1 (en somero +2) |
TTT | Landkodo | Tel. | .cg.yu | CG | 381 |
Politiko | |
Politika sistemo | parto de Respubliko |
Ŝtatestro | prezidento
Svetozar Marović (Serbio kaj Montenegro); Filip Vujanović (Montenegro) |
Ĉefministro | Milo Ðukanović |
Nacia tago | 13-a de julio |
Sendependeco | 3-a de junio 2006 |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | {{{esperanto-asocio}}} |
Montenegro estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro.
La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, el monte negro, t.e. "la nigra monto" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).
En tiu eta lando estas ĉirkaŭ 680 miloj da loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) kaj Albanio (sud-oriente) laŭ adriatika bordo.
[redaktu] Referendumo pri sendependeco
La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri estonto de la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.
Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la balato, la partopreno devas esti pli ol 55% da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.
La sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro povas sendependiĝi. La sendependeco efektiviĝis la 3-an de junio 2006.
[redaktu] Administra divido
Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumoj (serbe: oпштина/opština).
|