Transmaraj departementoj (Francio)
El Vikipedio
La transmaraj regionoj kaj transmaraj departementoj (franclingve Régions d'outre-mer kaj Départements d'outre-mer, ofte mallongita kiel DOM), estas teritoriaj subdividoj de la Franca Respubliko, same kiel la departementoj kaj regionoj de la ĉefa franca teritorio.
La kvar transmaraj departementoj estas :
- Gvadelupo (971)
- Martiniko (972)
- La Franca Gviano (973)
- La Reunio (974)
Tiuj departementoj estas ĉiuj ankaŭ transmaraj regionoj ekde konstitucia revizio en 2003.
La kvar transmaraj regionoj/departementoj estas diferencaj de la transmaraj kolektivoj, kiuj havas aliajn administrajn regulojn.