Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ludoviko la 16-a (Francio) - Vikipedio

Ludoviko la 16-a (Francio)

El Vikipedio

Historio > Francio > Francaj Reĝoj > Ludoviko la 16-a


Antaŭulo:
Ludoviko la 15-a (1715 - 1774)

Francaj reĝoj

Posteulo:
La Unua Respubliko
Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio kaj Navaro
Pligrandigu
Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio kaj Navaro

Ludoviko la 16-a (naskiĝo la 23an de aŭgusto 1754 en kastelo Versailles; morto la 21an de januraro 1793 en Parizo), inter la jaroj 1774 kaj 1792 respektive 1793 estis reĝo de Francio kaj Navaro. Li estis la lasta franca reĝa reprezentanto de la Absolutismo kaj fine iĝis viktimo de la Franca Revolucio.

Enhavo

[redaktu] Juneco

La 23an de aŭgusto 1754 Ludoviko naskiĝis kiel tria filo de la Dauphin Ludoviko Ferdinando (1729-1765), la sola filo de reĝo Ludoviko la 15-a, kaj la princidino Maria Josepha Carolina de Saksio.

Li kreskis en preskaŭ burĝe ŝajnanta familio, en kiu la princa paro persone zorgis pri la infanoj kaj edukis ilin. Tamen Ludoviko, silentema, grumblema, ne aparte bela kaj ĉarma, sentis sin "neamata princo" kaj opiniis, ke la gepatroj aprezis la pli aĝan kaj la pli junajn fratojn pli ol lin. Kiam la aĝa frato mortis dum 1761, Ludoviko iĝis aspiranto pri posta reĝeco, kaj la gepatroj laŭdire ne aparte ĝojis pri tio. Kiam la patro mortis dum 1765, Ludoviko en aĝo de 11 jaroj iĝis la dua plej grava persono de Francio, post lia avo, la reĝo. Li montriĝis diligenta, inteligenta kaj obstina lernanto.

Dum 1770 la 15-jara onta reĝo estis edzigita kun la 14-jara aŭstra princidino Marie-Antoinette - la plej juna filino de la German-Romia imperiestro Franz la 1-a kaj sia edzino Maria Theresia, granddukino de Aŭstrio.

Marie-Antoinette amuziĝis en festoj kaj arigis junajn homojn ĉirkaŭ si. Ludoviko dume inter 1770 kaj 1774 serioze preparis sin por la postaj taskoj kiel reganto kaj estis fine akceptita kaj helpita de sia avo, la reĝo, kiu antaŭe malŝatis lin.

[redaktu] Familio

La paro havis kvar infanojn

  • Marie-Therese-Charlotte (* 1778; † 1851) - edzinigita kun Louis-Antoine de Bourbon, duko de Angoulême (1775-1844),
  • Louis Joseph (* 1781; † la 4-an de junio 1789),
  • Charles Louis (la posta reĝo Ludoviko la 17-a) (* 1785; † la 8-an de junio 1795)
  • Sophie-Beatrice (* 1786; † 1787).
Pligrandigu

[redaktu] Regno

Dum 1774 mortis la avo, reĝo Ludoviko la 15-a. Ludoviko la 16-a iĝis reĝo en aĝo de 20 jaroj. Lia regno inkluzivis 18 eventoplenajn jarojn, dum kiuj li estis la decida personeco - epoko, kiu estis karakterizita de la kortuma malŝparo de la Absolutismo, sed ankaŭ de revoluciaj pensoj demokratiaj ĝis radikalecaj.

Ludoviko komprenis sin kiel "patro de siaj subuloj". Laŭ la teorio li kiel "aboluta" monarko inkluzivis la forton judikativan (juĝan) , legislativan (leĝodonan) kaj ekzekutivan (plenuman), sed laŭ la praktiko la politika forto en grandaj partoj apartenis al la registaroj de Francio, al kiu apartenis la ministroj Turgot, Malesherbes, Necker, Vergennes, Calonne kaj Maurepas.

Inter la ĉefaj problemoj de Francio estis la altaj ŝtataj ŝuldoj (inter alie pro la malŝpara festado en la reĝa kortumo ekde reĝo Ludoviko la 14-a, kaj pro kostaj "operacioj de ekstera politiko", do militoj, iniciatitaj de la reĝoj). La ŝtatan buĝeton ankaŭ negative influis la kostoj pro la subteno de la armeoj, kiuj en Usono batalis pri sendependiĝo de la koloniiga potenco Britio. Francio per tio protektis propran kolonion en la regiono, la francajn Antiliojn, de brita okupo, venĝis sin pri tio, ke Britio venkis la francan regnon de Ludoviko de 15-a en la "Sepjara Milito" (1756-1763), kaj en Usono ekhavis novajn ekonomiajn partnerojn, sed la kostoj pro la milita subteno ĉiukaze estis pagendaj.

Ludoviko traktis la problemon de la tro altaj ŝtataj ŝuldoj kun granda preteco je reformoj. Li kaj siaj registaroj, provis, per ŝparado kaj administraj reformoj novordigi la financan sistemon de la ŝtato.

La financa ministro Turgot ekde la jaro 1775 liberaligis la ekonomion kaj reformigis la impoxstan sistemon. Li tamen spertis grandan kontraŭbatalon de la nobelaro, kaj dum 1776 li malposteniĝis pro ties premo, post kiam li postulis reformi ĉiujn publikajn postenojn. Oni komprenis la neceson de tia reformo, tamen la postenuloj timis ĝian radikalecon. Ankaŭ la posteuloj Necker kaj Calonne malsukcesis en la provo de financa reformo pro la rezisto de la privilegiitaj klasoj Nobelaro kaj Klerikaro. Tiu rezisto devigis la reĝon, la 5-an de majo 1789 kunvokigi la tutlandan asembleon Francaj Ĝeneralaj Statoj, kiu antaŭe ne estis kunveninta ekde la jaro 1614.

[redaktu] La Revolucio

La 17-an de junio la deputitoj de la Tria Stato de tiu asembleo nomumis sin "Nacia Asembleo", ĵuris ne disiri, ĝis kiam ekzistas franca konstitucio, kaj fine revoluciuloj la 14-an de julio sturmis la urban malliberejon Bastille [prononcu "Bastij"]. Kiam la 26-an de aŭgusto en Francio deklariĝis la Homaj Rajtoj, la tempo de reĝa absolutismo definive forpasis. En deklaro de la 11-a de septembro fiksiĝis, ke la reĝo povus bloki decidojn de la Nacia Asembleo per sia voĉdono, kaj li vaste uzis tiun rajton. La popolo malkontentis pri tio. La 5-an de oktobro demonstracio de revoluciuloj marŝis al la reĝa kastelo en Versailles [prononcu Vers"aj"], kio devigis la reĝon, kun sia familio translokiĝi al la urba reĝa kastelo en Parizo.

La reĝo mem estis ŝatata de multaj, kaj komence li tute favoris la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn reformojn de la revolucio. La 4-an de junio 1789 tamen mortis lia plej aĝa filo, la reĝo mornis, sed ne komunukis tion al la publiko, tial ke multaj civitanoj miskomprenis, ke la persona emocia krizo de la patro estus malintereso kaj malkapablo de la reĝo pri regado.

La suvereneco de la popolo, kiun postulis la revolucio, do la ideo ke la popolo baze mem decidu pri siaj politikaj temoj, tre kontrastis al la tiam ĉie en Eŭropo aplikata ŝtata sistemo de monarkioj. La regantaj elitoj de Francio kaj la ceteraj ŝtatoj de Eŭopo do malakceptis ĝin.

En la provo, ekregi la ĥaoson kaj anarĥion, kiuj intertempe regis en tuta Francio, Ludoviko ekkontaktis siajn reĝajn kuzojn en tuta Eŭropo. Kiam la premo al li kaj sia familio ĉiam plialtiĝis, li fine konsentis plenumi ilian peton fuĝi el la radikala Parizo, en la espero ke la emocioj de la popoloj iom trankviliĝu kaj la revolucio daŭriĝu iom pli milde.

La fuĝoprovo de la 20-a de junio 1971 malsukcesis: La reĝo kaptiĝis en Varenne [prononcu "Varen"] en orienta Francio, jam proksime al Germanio, kaj kiel malliberulo estis retransportita al Parizo. Kiam dum septembro 1791 la franca konstitucio estis validigita, Francio definitive estis konstitucia Monarkio.

[redaktu] Verdikto pri morto kaj ekzekuto

ekzekuto de Ludoviko la 16-a (gravuro el la jaro 1793)
Pligrandigu
ekzekuto de Ludoviko la 16-a (gravuro el la jaro 1793)

La 10an de aŭgusto 1792 la revoluciuloj sturmis la reĝan palacon en Parizo kaj malliberigis la reĝon. La revolucia estro Maximilian de Robespierre, opiniis, ke la ekzisto de la reĝo estus danĝero por la daŭra sukceso de la revolucio. Timante kontraŭrevolucion kaj komprenante, ke multaj francoj daŭre sentis lojalecon al la reĝo, li decigis forigi Ludovikon. Por ŝajnigi laŭleĝecon, proceso antaŭ la Nacia Konvento juĝis la reĝon. Robespierre tie samtempe estis akuzisto kaj juĝisto. Kun apenaŭa plimulto fine la deputitoj voĉdonis favore al verdikto pri mortigo de Ludoviko. La voĉdono estis publika, kaj ĉiu deputito ne voĉdonanta por mortigo de la reĝo devis mem timi esti simile akuzita je morto - tion klare esprimis dum la proceso la hurlantaj anoj de Robespierre kaj la popola amaso histerie ekscitigita. La 21an de januaro 1793 Ludoviko estis senkapigita sur la pariza placo Place de la Concorde. La 16an de oktobro ankaŭ lia edzino Marie-Antoinette estis senkapigita.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Ligoj

•  Lasta testamento de Ludoviko la 16-a
•  la konstitucio de la 3-a de septembro 1791, franclingva
•  la vivo de Ludoviko la 16-a, paĝoj francaj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com