Malto (lando)
El Vikipedio
Repubblika ta' Malta Republic of Malta Malto |
|
Ĉefurbo | La Valeto |
Loĝantoj | 399 867 (en 2003) |
Areo | 316 km² |
Loĝdenso | 1267/km² |
Lingvo | malta, angla |
Horzono | UTC +1 |
Telefona landoprefikso | +356 |
Ŝtatestro | prezidento Edward Fenech Adami |
Malto estas insula ŝtato en Mediteraneo.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La malta insularo situas en strategia situo en Mediteraneo 95 km sude de Sicilio kaj 290 km okcidente de Tunizio. Ĝi konsistas el sekvantaj priloĝataj insuloj:
- Malto, 246 km²
- Gozo (Ghawdex), 67 km² (ĉirkaŭ 30 000 loĝantoj)
- Comino (Kemmuna) 3 km² (priloĝita precipe dum turisma sezono)
Al Malto apartenas ankaŭ tri insuletoj Cominoto, Filfla Island kaj St. Paul’s Island. Plejparta plimulto de marbordo de ĉiuj insuloj estas rokoriĉa. La surfaco konsistas el diversaj specoj de tralasema kalkŝtono, kiun oni uzas ankaŭ kiel konstrumaterialo. La plej alta punkto estas Ta’Dmejrek (253m). Geografie kaj geologie Malto apartenas al Eŭropo.
Klimato estas tipa por tiu ĉi regiono de Mediteraneo: milda, humida vintra periodo kaj varma somero kun fakte neniaj akvaj precipitaĵoj.
[redaktu] Politiko kaj politika aranĝo de Malto
La eksa brita kolonio Malto akiris sendependecon la 21-an de septembro de 1964 kaj la 13-an de decembro de 1974 ĝi proklamis sin kiel sendependa respubliko, sed ĝi plu restis membro de Komunumo de Nacioj. Ekde la 1-a de majo de 2004 Malto estas membro de Eŭropa Unio.
Malto estas parlamenta respubliko. Frunte de la ŝtato staras nominale prezidento de la respubliko, elektita de la parlamento; la prezidento nomigas prezidanton de registaro partoprenante dum konsisto de la registaro. Sed en pasinteco montriĝis, ke gvidanto unu el ambaŭ ĉefaj partioj, kiu kutime fariĝas ankaŭ prezidanto de la registaro, destinas, kiu estos elektita kiel prezidento, kaj per tio li fakte certigas ankaŭ sian nomigon kiel la prezidanto de registaro. La prezidento de la respubliko estas ekde la 4-a de aprilo de 2004 Edward Fenech Adami, la prezidanto de la registaro ekde la 23-a de marto de 2004 Lawrence Gonzi. La balotado en unukameran parlamenton (Kamra tar-Rapprezentanti) okazas laŭ konstitucio minimume ĉiun kvinan jaron.
Ekde la jaro 1993 Malto administrative dividiĝas en 68 la tiel nomatajn komitatojn (local council), kiuj estas elektataj unufoje dum tri jaroj.
Jam akironte la sendependecon la malta politiko dominis per du politikaj partioj: socialisma kaj neŭtralisme celita Labour Party (Partit Laburista, MPL kiel siglo por Maltese Labour Party) kaj konservativa Nationalist Party (Partit Nazzjonalista, de tie siglo PN). Ceteraj partioj ne havas pli grandan politikan signifon, sed en lasta balotado plifortiĝas Demokratia alternativo (Alternattiva Demokratika, AD), analogio de eŭropaj Verduloj. Ĉiuj parlamentaj balotoj havas en Malto tradicie tre senperajn rezultojn kaj ambaŭ ĉefaj partioj regule alternas dum la regado. La baloto en la parlamenton la 12-an de aprilo de 2003 alportis tiun ĉi dividon de voĉoj:
- Nationalist Party – 51,79 procentoj
- Labour Party – 47,51 procentoj
Kun politikaj partioj en la pasinteco alternis ankaŭ celigo de la malta eksterlanda politiko. Dum la konservativa PN orientiĝis unusignife al Okcidento, do al Eŭropa Unio, Labour Party konservis tradicie bonajn interrilatojn ne nur kun Sovetunio, la ceteraj landoj de KREH kaj Ĉinio, sed ankaŭ kun siaj arabaj najbaroj, krom alia kun Libio, kaj ĝi volis realigi neŭtraligon de Malto kaj kontraŭ membrecon en Eŭropa Unio. Ekde la jaro 1987 Malto estas laŭ sia konstitucio neŭtrala.
[redaktu] Ekonomio
La ekonomio de Malto estas influita de fakto, ke la insularo havas neniajn naturfontojn, krom tio poste sekve de tre malalta vegetaĵo ĝi suferas ankaŭ pro manko de suba akvo (arbara surkreskaĵaro estis hakita jam dum tempoj de fenicanoj).
[redaktu] Agrikulturo
Agrikulturo, precipe vegetaĵa produktado, koncentriĝas ĉefe al iom pli verda insulo Gozo, malgraŭ tio oni devas legomon importi, ĉefe en seka somera sezono. Tradician fiŝkaptadon oni faras senĉese ankoraŭ per malnova maniero ĉefe kiel marborda ĉasado, pleje ĉi tie ludas rolon ankaŭ fakto, ke la akvoj en la ĉirkaŭaĵo de Malto estas jam pli longan tempon forĉasitaj. Ne nur parton de fiŝa karno, sed ankaŭ multe da ceteraj viandaj produktoj oni tial importas.
[redaktu] Industria produktado
Industria produktado, kiu fabrikas grandparte ankaŭ por eksporto, koncentriĝas precipe al maŝinindustriaj produktoj, elektroniko, konstruado kaj riparo de ŝipoj, teksaĵo; certaj sukcesoj estis atingitaj en la naŭdekaj jaroj de la lasta jarcento ankaŭ en tereno de rezervado de akvo kaj elektra kurento.
[redaktu] Servoj
En tereno de servoj sur la unua posteno staras turisma trafiko. Nuntempe vizitas Malton pli ol unu miliono da turistoj pojare – do multe pli ol faras la propra loĝantaro; la turismo en MEP partoprenas proksimume per 35 procentoj.
[redaktu] Eksterlanda komerco
En ekstrelanda komerco enfalas 60 ĝis 70 procentoj da eksporto kaj importo al Germanio, Francio, Italio, Usono kaj Granda Britio. En la importo grandan konteron faras nutraĵoj kaj fosiliaj fontoj por produktado de elektro.
[redaktu] Historio
Malto fanfaronas pri historio en daŭro de preskaŭ 7000 jaroj. Post senĉese ankoraŭ misteroplena periodo de megalitaj temploj sur la insulo alternis fenicianoj, Kartago, Romo, Bizanco, araboj, normanoj, regantoj de Kastilio, johanitoj, Napoleono, en pli nova tempo poste britoj, por kiuj Malto en ambaŭ mondmilitoj fariĝis netaksigebla bazo en Mediteraneo.
[redaktu] Historiaj memorigaĵoj
Malto estas tre riĉa je historiaj memorigaĵoj. Tri el ili troviĝas en listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO: ĉefurbo Valletta kiel tutaĵo, la megalitaj temploj en Malto kaj Gozo kaj la tiel nomata Hypogeum Hal Saflieni.
Pluaj historiaj memorigaĵoj devenas el la tempo de la araba konkero de la insulo, sed ĉefe el la tempo de regado de johanitoj. Ĉi tie eblas nomi la tutan urbon Mdinon (remparojn konstruis jam araboj), plu multnombraj konstruaĵoj kaj fortikaĵetoj en Valletta, ĉefurbon de Goza Victorion, multe da palacoj kaj gardturoj, dissemitaj tra la tuta insularo.
[redaktu] Loĝantaro
Plimulto da loĝantoj de Malto vivas en la ĉefa insulo Malto, ĉi tie plejparte en urbaj aglomeraĵoj. Rilate al la malgranda areo la loĝdenso faras preskaŭ 1249 loĝantoj en km² (la plej granda en Eŭropo kaj la tria plej granda en la mondo). Pli ol 90 % da loĝantoj vivas en urboj. Proksimume 3 procentoj da loĝantoj estas fremduloj, precipe britoj. Preskaŭ la sama nombro de la loĝantoj vivas daŭre en eksterlando (en Kanado, Aŭstralio kaj ankaŭ en Usono).
Diference de la ĉefa insulo Gozo havas pli multe da verdaĵo kaj prefere agrikulturan karakteron kun apartenanta strukturo de loĝantaro, samtempe ankaŭ pli malgrandan loĝdenson de la loĝantoj. Comino estas enloĝata nur en la turisma sezono (gastoj de unu hotelo, alie ekster la sezono ĝi havas proksimume ĉirkaŭ kvar loĝantoj).
- kresko de la loĝantaro: 0,64 procentoj
- mezproksima aĝo de la loĝantaro: suma 38 jaroj, viroj 36,6 kaj virinoj 39,5 jaroj
- naskofteco: 10,09 en 1000 loĝantoj
- mortofteco: 7,91 en 1000 loĝantoj
- infana mortofteco: 5,69 en 1000 vive naskitaj
- mezproksima aĝo de ĝisvivado: 76,39 jaroj ĉe viroj, 80,43 jaroj ĉe virinoj
- (nombraj indikoj: stato fine de la jaro 2003)
[redaktu] Etna origino
Pri la origina loĝantaro el la megalita tempo ekzistas nur konjektoj. Loĝigo per la hodiaŭa loĝantario komenciĝas ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K. post tio, kiam Malto estis proksimume 500 jarojn nepriloĝata. Laŭ unu senĉese neverkontrolita teorio Malto estis enloĝita el Sicilio, dum kio en la paso de la plua evoluo okazis parta miksigo de la loĝantaro kun aliaj nacioj.
[redaktu] Malta lingvo
Oficiala lingvo sur malto estas malta lingvo (Malti), sed pli granda plimulto da loĝantoj parolas ankaŭ angle, krom tio parte itale. La angla estas samtempe la alia oficiala lingvo.
La malta lingvo estas semita lingvo, kiu evoluis origine el lingvo de fenicianoj. Sed en la paso de evoluo ĝi estis emfaze influita de la araba lingvo, tre granda influo estas ankaŭ de romanaj lingvoj (ĉefe de la itala) kaj la angla. La malta lingvo estas unusola semita lingvo, kiu uzas latinan alfabeton, pliriĉigita je kelke da propraj literoj.
Ankaŭ nomo Malto evoluis el origine fenicaj kaj pli malfrue el arabaj nomoj, kiujn oni uzis por la insulo: Malet, Melita, Maltacheum kaj pluaj.
[redaktu] Kredo
Proksimume 98 % da loĝantaro estas de romkatolika kredo. Sur Malto ekzistas 364 preĝejoj, rilate al nombro de la loĝantoj Malto havas pli multe da pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj ol kia ajn ŝtato en la mondo. Katolicismo estas enkankrigita en la konstitucio kaj ĝi rolas en la vivo kaj en la politiko de Malto grandan rolon. Malgraŭe temas pri moderna socio, ekz. kvoto de virinoj kun pli alta klereco kaj ilia kvoto enlaboranta loĝantaro hodiaŭ respondas al plimulto da progresiĝintaj eŭropaj landoj.
[redaktu] Urboj
El birda perspektivo ŝajnas, ke la tuta nordoriento de la ĉefa insulo de Malto restas el unu unusola granda urbo. Tiu ĉi impreso trompas, precipe sekve de tre granda konstruado dum lastaj proksimume tridek jaroj. Limoj de unuopaj urboj de tiu ĉi aglomeraĵo estas distingeblaj sole el lokaj skribtabeloj. Al la plej grandaj kaj la plej konataj urboj apartenas:
- Valletta (ankaŭ: La Valletta), la ĉefurbo; ĝi restas precipe el historia fortikaĵo,
- Sliema, komerca kaj aĉeta centro de Malto,
- Birkirkara, la plej granda urbo (2002: 22.334 loĝantoj),
- Mdina, la eksa ĉefurbo kun historia centro, hodiaŭ ankaŭ nomata „silenta urbo“ (ĝi estas alirebla sole por piedirantoj), kun viva antaŭurbo Rabat,
- Victoria (antaŭe ankaŭ kaj hodiaŭ parte: Rabat), la ĉefurbo de insulo Gozo,
- la tiel nomataj „Tri Urboj“ (The Three Cities), kiel nomiĝas urboj Vittoriosa (ankaŭ: Birgu), Senglea kaj Cospicua, situantaj kontraŭ Valletta sur orienta flanko de golfo Grand Harbour
[redaktu] Malto kaj Eŭropa Unio
Vojo de Malto en Eŭropan Union estis longa. La kaŭzo estas, ke protektantoj kaj kontraŭuloj de la membreco en EU kovras sin kun balotintoj de ambaŭ ĉefaj politikaj partioj. Ĉiu ŝanĝo de la registaro sur Malto do kunportis ankaŭ renverson en la politiko rilate al EU kaj eniron en ĝin. La malta konservativa PN estis en principo por, Labour Party denove en principo kontraŭ la membreco en EU.
Malto donis la unuan postulon pri la membreco jam en la jaro 1990. Post venko de Labour Party en baloto en la jaro 1996 Malto suspendis la postulon pri la membreco. Post antaŭtempa baloto en 1998, kiam denove venkis PN, la postulo estis renovigita.
Pri la eniro de Malto en EU estis decidite en konferenco en Kopenhago la 13-an de decembro de 2002. En referendumo pri la membreco en EU la 8-an de marto de 2003 53,65 % da balotintoj elparolis por la membreco. Enkadre de disvastigo de EU je dek ŝtatoj Malto tiel la 1-an de majo de 2004 fariĝis membro de Eŭropa Unio kaj ĝi alternigis Luksemburgion kiel la plej malgranda mambra ŝtato.
[redaktu] Esperanto sur Malto
- Movado en Malto
- Sur Malto naskiĝis Carmel Mallia.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala paĝo de la malta registaro (angle)
- Demografia statistiko el 9/7/2004 (formato PDF, angle)
EŬROPA UNIO (EU) | ||
---|---|---|
Aŭstrio • Belgio • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Respubliko de Irlando • Slovakio • Slovenio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Aliĝontaj | ||
Bulgario • Kroatio • Respubliko de Makedonio • Rumanio • Turkio |
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Irlando | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝolando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |