2002
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2002
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2002 post Kristo okazis, interalie:
[redaktu] Eventoj
- 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo.
- Deguĉi Kjotaro kaj Evaldo Pauli iĝis honoraj membroj de UEA.
- Oni forlasis Vorlinon; kreitaj planlingvoj Lunio, Inkliŝo, Common Germanic, Proslava, Frionsko, Loneo kaj Aerkanto.
- En la 1-a de januaro: la eŭro fariĝis la sola monunuo de 12 nacioj de la EU.
- Daniel Pearl, usona ĵurnalisto de la Wall Street Journal, estis senkapigita de teroristoj en Pakistano.
- Usono: Prezidento George W. Bush deklaras Iranon, Irakon kaj Nord-Koreion kiel la akso de kanajloj
- En la 1-a de aprilo: Nederlando kiel unua nacio en la mondo legaligas eŭtanazion.
- Granda skandalo de pederastio inter la katolikaj pastroj en Usono.
- Israelo: Israelo sendas la armeon kontraŭ la urboj de Cisjordanio, post la teroristaj atakoj de memmortigantoj dum Pasko kaj poste.
- Je la 4-a de aprilo: la civila milito en Angolo finfine ĉesas, post la morto de Jonas Savimbi. Granda malsato sekvas.
- Francio : aprilo : Jacques Chirac estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Li estas la unua franca prezidento elektita por mandatdaŭro 5-jara (antaŭe : 7-jara).
- Koreio: La 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo
- Orienta Timoro: Xanana Gusmão gajnas la unuajn prezidentajn elektojn sub aŭspicoj de UNO. Je la 20-a de majo la lando sendependiĝas, enirante kiel membro en UNO.
- Usono: Homoj en Los-Anĝeleso balotos pri apartiĝo de la urbo en maksimume kvar novajn urbojn la 5an de novembro.
- Je la 8-a de julio: Estiĝo de la Afrika Unio, kiu anstataŭis la OAU-on.
- Hans Bakker honora membro de UEA.
- La germana piloto Michael Schumacher gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
[redaktu] Naskiĝoj
[redaktu] Mortoj
- 17-a de januaro : Camilo José Cela
- 28-a de januaro : Astrid Lindgren, Svedio
- 31-a de januaro : Hildegard Knef, Germanio
- 23-a de marto : Hilda Koříková
- 27-a de marto : Billy Wilder, Usono
- 18-a de aprilo : Thor Heyerdahl,Italio
- 19-a de junio : Vasil Stanoviĉ
- 30-a de junio: Francisco Cândido Xavier
- 4-a de julio: Laurent Schwartz, franca matematikisto
- 15-a de julio: Evžen Wohlgemuth, ĉeĥa esperantisto
- 20-a de aŭgusto : Aristóphio Andrade Alves
- 10-a de septembro : Angelo Mellini
- 6-a de oktobro : Yang Yide
- 15-a de decembro: Jaroslav David
- Jonas Savimbi, estro de la ribelanta UNITA en Angolo
- Himar Al-Rashid
- Nikola Aleksiev