Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Horzono - Vikipedio

Horzono

El Vikipedio

La horzono (aŭ tempzono) estas segmento de tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio validas la Griniĉa Meza Tempo GMT (post la angla Greenwich Mean Time)

Enhavo

[redaktu] Enkonduko

horzono
Pligrandigu
horzono

Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.

Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiam ŝli antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).

Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.

[redaktu] Hodiaŭ

La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Greenwich/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.

Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 5, Brazilo 4, Aŭstralio 3, Meksiko 2 tempozonojn.

Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.

[redaktu] Politiko kaj tempo

Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Mez-Eŭropa Tempo (MET), kiu estas unu horon antaŭ GMT. Portugalio, Britio, Irlando uzas nur la GMT. Finnlando kaj Greklando uzas la Orient-Eŭropan Tempon (+ 2 horoj al GMT), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al MET. Tiu ŝato de la MET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidendta marbordo de Hispanio nur post 13 horoj kaj kontraŭ tio je 11 horoj en orienta Pollando.

En Ĉinio, kie la landon trapasas teorie 4 horzonoj, oni uzas nur unu – la Pekinan – por la tuta lando, kiu signifas +8 horojn al GMT.


[redaktu] Vidu ankaŭ


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://greenwichmeantime.com
•  http://www.timeanddate.com/worldclock
•  http://www.worldtimeserver.com
•  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/time_zones.pdf


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com