Usono
El Vikipedio
United States of America |
|
Nacia devizo: In God We Trust (Dion ni fidas) |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | Angla kaj Hispana. |
Ĉefurbo | Vaŝingtono |
Religio(j) | 52% protestantismo, 24% katolikismo, 10% nenia, 10% alia, 2% mormonismo, 1% judismo, 1% islamo (2002) |
Areo % akvo |
9.631.420 km² 4,87% |
Loĝantaro Loĝdenso |
300,424,097 (2006, takso) 31/km² |
Valuto | Usona dolaro (USD) |
Horzono | UTC UTC -5 / -10 |
TTT | Landkodo | Tel. | .us | USA | 1 |
Politiko | |
Politika sistemo | Federacia respubliko |
Ŝtatestro | prezidento George W. Bush (ekde 2001) |
Ĉefministro | prezidento George W. Bush |
Nacia tago | 4-a de julio |
Sendependeco | en 1783 de Anglio |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | Esperanto-Ligo por Norda Ameriko |
La tria plej granda lando laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio) kaj kelkajn rajtojn kiel libera asembleo kaj libereco de religio, estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Enhavo |
[redaktu] La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
20,25 | Novjorko (#2 tutmonde) |
16,15 | Los-Anĝeleso (#7 tutmonde) |
8,85 | Ĉikago |
7,45 | Vaŝingtono/Baltimoro |
6,85 | Sanfrancisko |
6,05 | Filadelfio |
5,65 | Bostono |
5,40 | Detrojto |
4,95 | Dalaso |
4,65 | Hjustono |
3,95 | Atlanto |
3,75 | Miamio |
3,60 | Seatlo |
3,15 | Fenikso |
2,95 | Klevlando |
2,95 | Mineapolo |
2,80 | San-Diego |
2,60 | Sankta Luiso |
2,50 | Denvero |
2,40 | Picburgo |
2,30 | Portlando |
2,30 | Tampo |
2,00 | Cincinatio |
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
|
|||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
|
[redaktu] Etnoj
- 83,5% eŭropana (el Germanio, Irlando, Britio, Italio, Meksiko, Pollando, Rumanio, Rusio, Kubo, ktp),
- 12,4% afrikana (el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el Ĉinio, Filipinoj, Sud-Koreio, Vjetnamio, Barato, Japanio, ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
[redaktu] Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
198,60 | angla |
17,34 | hispana |
1,70 | franca |
1,55 | germana |
1,31 | itala |
1,25 | ĉina |
0,84 | filipina |
0,72 | pola |
0,63 | korea |
0,51 | vjetnama |
5,99 | aliaj |
Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[redaktu] Historio
[redaktu] Ekonomio
Vidu Agrikulturo de Usono
[redaktu] Ceteraj informoj
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
Rimarkinde malmulte da usonanoj uzas la SI-sistemon. La nacio oficiale agnoskas kaj ĝin kaj la imperian sistemon, kaj permesas ke oni skribu postulatajn mezurdeklarojn per aŭ unu aŭ la alia; tamen la plejparto da la popolo pli konas la imperian sistemon.
- Semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
[redaktu] Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
[redaktu] Ekstera ligilo
- USAAK - Usono ligilo
- lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)
NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) | ||
---|---|---|
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono |