Unuiĝintaj Nacioj
El Vikipedio
- Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua mondmilito, anstataŭ la Ligo de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Enhavo |
[redaktu] Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UN reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UN-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UN; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi Annan.
[redaktu] Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Unuiĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belarusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UN agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UN. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2001: La UN kaj Sekretario Ĝenerala Kofi Annan kune ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UN sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
2006: Montenegro aliĝas.
[redaktu] Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
1946-1953 | Trygve Lie | Norvegio |
1953-1961 | Dag Hammarskjöld | Svedio |
1961-1971 | U Thant | Birmo |
1972-1981 | Kurt Waldheim | Aŭstrio |
1982-1991 | Javier Pérez De Cuéllar | Peruo |
1992-1997 | Boutros Boutros Ghali | Egiptio |
1997-2006 | Kofi Annan | Ganao |
2007-2012 | Ban Ki-moon | Sud-Koreio |
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UN: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, hispane, ruse)