Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Hungario - Vikipedio

Hungario

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Hungario

Dosiero:hu.gif
Flago de Hungario

Hungara Respubliko
Magyar Köztársaság

Bazaj informoj
Oficiala lingvo hungara
Ĉefurbo Budapeŝto
Areo
de ĉiuj ŝtatoj
el tio akvo
93.033 km²
108-a rango
0,74%
Loĝantaro
de ĉiuj ŝtatoj
Loĝdenso
en
10,2 milionoj
78-a rango
109/km²
2001
Monunuo Hungara Forinto (HUF)
Horzono UTC +1
Retokodo .hu
Landokodo HU
Telefona landonumero 36
Politiko
Politika sistemo Parlamenta
demokratio
Prezidento László Sólyom
Ĉefministro Ferenc Gyurcsány
Nacia tago 20-a de aŭgusto
Nacia himno Isten, áldd
meg a magyart
Aŭtonomio
Sendependeco
1867
1918-10-31
membriĝo en
UN
NATO
Eŭropa Unio

1955
1999
2004-05-01
Ekonomio
MEP
pokapa
46 miliardoj $
4.120 $
Eksporto nutraĵoj, maŝinoj

Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Enhavo

[redaktu] Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):

  • en Budapeŝto:
    • bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
    • Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
  • en Okcident-Hungario:
    • Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
    • areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
  • en Sud-Hungario:
    • komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
  • en Orient-Hungario:
    • Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
    • stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
    • Nacia Parko Hortobágy, unu el la plej grandaj protektitaj mallong-herbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
    • la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002

Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

[redaktu] Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.

La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas al la konstitucio.

[redaktu] Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas

Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo.

Situo de Hungario en Eŭropo

[redaktu] Historio de Hungario

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (legu pli) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de la landa teritorio.

Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de Imre Nagy, ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio János Kádár, kiu eĉ ekzekutigis je Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la socialisma partio en la parlamentaj balotadoj.

[redaktu] Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj

[redaktu] Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif

Flago de EU EŬROPA UNIO (EU) Flago de EU
AŭstrioBelgioĈeĥioDanioEstonioFinnlandoFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioItalioKiproLatvioLitovioLuksemburgioMaltoNederlandoPollandoPortugalioRespubliko de IrlandoSlovakioSlovenioSvedioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Aliĝontaj
BulgarioKroatioRespubliko de MakedonioRumanioTurkio

Flago de NATO NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) Flago de NATO
BelgioBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIslandoItalioKanadoLatvioLitovioLuksemburgoNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioSlovakioSlovenioTurkioUsono

Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Irlando | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝolando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro
Pligrandigu

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Hungario sub la gloso Hungary

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.parlament.hu/parl_en.htm

Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: