Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Germanio - Vikipedio

Germanio

El Vikipedio

Portalo Portalo pri Germanio


Germanio estas demokrata federaciŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando; la Nordmaro kaj la Baltmaro estas la naturaj ŝtatlimoj en la nordo.

Bundesrepublik Deutschland
Germana flago
Germana blazono
(Pli Detale) (Pli Detale)
Nacia devizo: „Einigkeit und Recht und Freiheit“

(Germana por: Unueco kaj justeco kaj libereco)

Oficiala lingvo germana
Ĉefurbo Berlino
registarcentro Berlino

(eks.=Bonn)

Ŝtata formo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto Horst Köhler

ekde 1a jul.2004 por kvin jaroj

Ĉefministro Kanceliero Angela Merkel

ekde 22a nov.2005 por kvar jaroj

Areo 357'050 km² km²
Loĝantaro 82'373'000
Loĝdenso 231 po km² enloĝantoj po km²
Plej gradaj urboj 1.Berlino, 2.Hamburgo, 3.Munĥeno, 4.Kolonjo, 5.Frankfurto
MEP  ???
MEP/Enloĝanto {{{BIP/Enloĝanto}}}
HDI  ???
Valuto 1 €uro = 100 Cent
fonddato 23a majo 1949

(Federacia respubliko)
1a jul.1867 Nordgermana Federacio, ek
18a jan.1871 Dua Germana Regno

Sendependeco  ???
Nacia himno La kanto de l' germanoj

(kantatas nur la tria strofo)

Nacia tago 3a oktobro (ek 1990)

Tago de la Germana Reuniĝo

Tempozono MET = UTC+1

MEST = UTC+2 (marto ĝis oktobro)

Nacia aŭtosigno D
Interretkodo .de
Telefonkodo ++49
 ???

La oficiala titolo estas Federacia Respubliko Germanio (germanlingve Bundesrepublik Deutschland prononcita 'dojĉlant Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu Dosiero ), kio estas vortkreo de Theodor Heuss. Federaciĉefurbo kaj registarcentro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed plej multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eks ĉefurbo (nun: Federaciurbo) Bonn.

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: Laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas ĝin kiel demokrata kaj sociala federaciŝtato kaj kiel jurŝtato. Tio federaciŝtato ekzistas el 16 partosuverenaj landoj.

Germanio estas kun pli ol 82 milionoj enloĝantoj post ruslando la dua plej popolriĉa ŝtato de eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.

Enhavo

[redaktu] Geografio

Germanio situas en mez-eŭropo, inter 47°16'15" kaj 55°05'33" laŭ norda latitudo kaj inter 5°52'01" kaj 15°02'37" laŭ orienta longitudo. Germanio norde limas al Danio (sur longeco de 67 km), nordoriente al Pollando (442 km), oriente al Ĉeĥio (811 km), sudoriente al Aŭstrio (815 km, sen la limo tra la Konstanca Lago), sude al Svisio (316 km, inkluzive la limo de la eksklavo Büsingen, sed sen la limo tra la Konstanca Lago), sudokcidente al Francio (448 km), okcidente al Luksemburgio (135 km) kaj Belgio (156 km) kaj nordokcidente al Nederlando (567 km). La tuta longeco de limo estas 3.757 km. La nordokcidentaj marbordoj de Norda Maro kaj Balta maro formas naturan limon. En la sudo, Germanio havas porcion da Alpoj.

[redaktu] Geologio

Kunfluo de rejno kaj mozelo en Koblenz (Germana Angulo)
Pligrandigu
Kunfluo de rejno kaj mozelo en Koblenz (Germana Angulo)

[redaktu] akvoj

Ankaŭ vidu: Listo de germanaj riveroj, Listo de germanaj lagoj

Riveroj - Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale

Lagoj - Interalie: Konstanca Lago, Müritz

[redaktu] Montaroj kaj mallevaĵoj

La Tirpintmasivo de la okcidenta flanko.
Pligrandigu
La Tirpintmasivo de la okcidenta flanko.

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco

La Alpoj estas la sola altmontaro en Germanujo. Tie situas la plej alta monto nomata Cúgŝpice (2.962 m, germana skribmaniero: Zugspitze). De la sudo ĝis la nordo la mezaltaj montaroj tendence plialtiĝas kaj vastiĝas. Plej alta mezmontara pinto estas la Feldberg (1.493 m) en la Ŝvarcvaldo.

[redaktu] Insuloj

Kretroko sur la insulo Rügen en 2003
Pligrandigu
Kretroko sur la insulo Rügen en 2003

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Mezurite laŭ la marborda linio, Germanio havas rimarkindan kvanton da insuloj. En la Norda Maro la insuloj plejofte estas en arkipelagoj, kiuj antaŭsituas la firmteron kaj kiuj reprezentas reziduan firmteron separite de marbordo per landmalaltiĝo kaj sekvanta superakvigado. Tiuj estas subdividita en nord-frisajn kaj orient-frisajn insulojn, kiuj estas konsisteroj de la germana Vadmaro. La nord-frisaj insuloj apartenas al Ŝlesvigo-Holstinio kaj konsistas el la pligrandaj insuloj Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj Nordstrand kaj la konsiderinde pli malgrandaj Haligoj (insuletoj). La orient-frisaj insuloj, kiuj apartenas al Malsupra Saksio, estas tre simile laŭ grandeco kaj konstruo. Plej granda da tiuj insuloj estas Borkum. Specialkazo estas la tre malproksime situanta insulo Helgoland, la sola germana insulo en libera maro.

La insuloj situataj en la Balta maro tendence estas pli grandaj kaj pli reliefiĝaj. La plejgranda da tiuj kaj samtempe la plejgranda insulo de la tuta lando estas Rügen. Dua laŭ grandeco estas Usedom, kies orienta anguleto jam apartenas al Pollando.

[redaktu] Politika sistemo

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)

La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.

Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).

Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.

La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.

Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcioj de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokratia socialismo").

[redaktu] Politika subdivido (federaciaj landoj)

Baden-Virtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio

La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.

Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).

Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

[redaktu] Historio

Ankau legu: Historio de Germanio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.

[redaktu] Loĝantaro

Agnoskitaj minoritataj lingvoj plat', dana, frisa, soraba
Aliaj minoritataj lingvoj turka, rusa, pola kaj aliaj
Etnoj: 95,1% germanoj, 2,4% turkoj, 0,7% italoj, 0,4% grekoj, 0,4% poloj, 1,1% aliaj
Religioj: 32,3% katolikismo, 32,1% protestantismo, 3,2% Islamo, 3% aliaj, 28,5% sen konfesio
Ekonomio: tuta: 462 Gd (1998, takso)
po kapo:5,58 kd (1998, takso)


[redaktu] Demografio

Demografia kurbo de Germanio de 1961 ĝis 2003
Pligrandigu
Demografia kurbo de Germanio de 1961 ĝis 2003

Plej grandaj urboj estas

1. 3,39 Millionoj Berlino
2. 1,70 Millionoj Hamburgo
3. 1,19 Millionoj Munĥeno
4. 1,03 Millionoj Kolonjo
5. 0,65 Millionoj Frankfurto


[redaktu] Esperanto

Germana Esperanto-Asocio

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Ekstera ligilo

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Germanio sub la gloso Deutschland


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://www.statistikportal.de
•  http://www.deutschland.de
•  http://www.deutschland.de/en
•  Turismo Germanio
•  Germany - Germanio ligilo
•  StadtPanoramen - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com