Deux-Sèvres
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Puatuo-Ĉarentoj > Deux Sèvres < Francaj departementoj
Deux Sèvres [dö sevr] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi estas 6 036 km² granda kaj havas 344 390 enloĝantojn. La ĉefurbo kaj sola vera urbo de la teritorio estas Niort [njor]. Ĝia administracia numero kaj aŭtomobilkodo estas 79.
Deux Sèvres signifas "du Sèvres", kaj la departemento ŝuldas tiun nomon al la du riveroj samnomaj Sèvre, kiuj trafluas sian teritorion, kiu grandparte konsistas el ebenaĵoj.
Ekonomio: agrikulturo okupas pli-malpli 25 % de la laborantaro (bredado de bovedoj, kultivado de tritiko, maizo kaj sunfloroj). Industrioj malmultas. La ĉefurbo Niort estas aparte fama en Francio kiel sidejo de multaj asekur-agentejoj.
Heredaĵo: multaj romanikaj preĝejoj kovras la teritorion de la Deux Sèvres, ĉar ĝi estis mezepoke sur la vojo al Santiago de Compostela en Hispanio (fama pilgrimloko), ankaŭ vizitindas la natura parko de la Puatuaj marĉoj kaj lagoj.