Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Atombombo - Vikipedio

Atombombo

El Vikipedio

Modelo de la bombo "Litte Boy", kiu estis ĵetita je Hiroŝimo
Pligrandigu
Modelo de la bombo "Litte Boy", kiu estis ĵetita je Hiroŝimo
Modelo de la bombo "Fat Man", kiu estis ĵetita je Nagasako
Pligrandigu
Modelo de la bombo "Fat Man", kiu estis ĵetita je Nagasako

Atombombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de nuklea energioatom-energio.

La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj, kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.

Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).

Estas atentigenda ke la granda detrukapablo de la nukleaj armiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikoj.

Enhavo

[redaktu] Tipoj de atombombo

[redaktu] A-bombo

A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945.

[redaktu] H-bombo

H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.

Kvankam oni ankaŭ uzas en H-Bombo, nuklean fendiĝon, ĉi-lasta funkcias nur kiel komencigilo por la nuklea kunfandiĝo, el kiu venas la vera precipa energio de H-bombo.

[redaktu] Neŭtrona bombo

N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj, malpliigante la detruadon de la celo mem.

[redaktu] Historio

[redaktu] Deveno de la ideo

La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick Soddy en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. Wells, romanoforme en The world set free.

En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. Lanchester en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".

[redaktu] Historio de Atombombo

La unua atombomo estis konstruita de Usono dum la Dua mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis ĝin estis John von Neumann, Edward Teller, Robert Oppenheimer, Richard Feynman kaj Hans Albrecht Bethe.

La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 je la kvina kaj duono en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. Tiu atombombo nomigita Trinity estas sama ol tiu kiu eksplodis en Nagasako : Fat Man. La atoma programo estis komencinta la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Pluraj miloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono.

Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la 6-an de aŭgusto 1945 detruos Hiroŝimon.

Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. Truman nur je la 25-a de aprilo 1945 oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. Roosevelt, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. Je la 24-a de julio Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Iosif STALIN pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

La Soveta Unio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. La gvidanto de tiu projekto estis la fizikisto Igor Kurĉatov.

[redaktu] Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako

Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu ĉi estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto je la okaj kaj kvarono), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.

[redaktu] Elekto de la cel-urboj

La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la 10-an de majo 1945, elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert Jungk:

"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanujo, Profesoro Edwin O. Reischauer, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCORMACK, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. Stimson indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo."

Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard Rhodes, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie Groves.

[redaktu] Sekvoj de la eksplodoj

La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.

Hiroŝimo estis la sepa urbo kun la plej multo da loĝantaro. 92% da urbo estis nuligita. El 350 000 loĝantoj Little Boy, eksplodita je 580m alta, mortigis 150 000 personojn tuj kaj 80 000 personojn vunditis.

[redaktu] Historio de H-bombo

En la 1950-aj jaroj ambaŭ superpotencoj, Usono kaj la tiama Sovetunio, disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la nuklean vetkuron, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn.

Disvolvo en Usono

En Usono, la disvolvo de H-bombo estis iniciatita far la fizikisto Edward Teller. Por atingi fizikan staton necesan por ke okazu nuklea kunfandiĝo de materio, estis bezonata komecigilo havanta fidindan funkciadon: tiu komencigilo estas A-bombo, kiu estis provita en la jaro 1945.

En Usono, la programo por disvolvo de H-bomo, nomata Super, daŭris post la Dua mondmilito, kvankam relative malrapide. Tamen, la sukcesa eksperimenta eksplodigo de A-bombo far Sovetunio, la 29an de Aŭgusto de 1949, revivigis en Usono senton de urĝo por la disvolvo de H-bombo. En 1950, ekfunkciis fabriko por produktado de Deŭterio.

La teoriaj studoj nepre necesaj por disvolvo de H-bombo trovis obstaklon pro la nekapablo de tiamaj komputiloj por fari la bezonatajn kalkulojn, do Teller estis devigita simpligi la kalkulojn. Oni alvenis al konkludo ke necesus pli da tritio ol unue supozite. La studoj daŭris, kaj la 1an de Novembro de 1952 oni ekprovis la unuan H-bomon, nomata anglalingve "Ivy Mike", en Eniwetok, atolo en la Pacifika Oceano.


Disvolvo en Sovetunio

En tiama Sovetunio, la fizikisto Igor Kurĉatov, kiu ankaŭ gvidis la disvolvon de A-bombo, estis ka iniciatinto de H-bombo. Samkiel en Usono, antaŭ ol ekzisti A-bombo, la sovetuniaj fizikistoj imagis, simile al Enrico Fermi, ke eblus fari ĉen-reagojn de nuklea kunfandiĝo.

Sovetunio sukcesis eksplodigi H-bombon la 12an de Aŭgusto de 1953, do proksimume ok monatojn post Usono.

[redaktu] Postaj disvolvoj

Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t.n. anoj de la nuklea klubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj Israelo havas propran stokon.

Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movadon kontraŭ la nukleaj armiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la nukleaj fizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.

[redaktu] Atombomboj kiel globa minaco

[redaktu] Armila vetkuro kaj reciproka dekonvinko

[redaktu] Nuklea vintro

[redaktu] Atombombo en la literaturo

[redaktu] Nefikcie

  • "Notoj pri la Delto" de s-ino OKADA Haru, eljapanigita de GAKU Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
  • "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de Tanaka Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
  • "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.

[redaktu] Fikcie

  • Jean Nocher
  • Dino Buzzati

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://nuclearweaponarchive.org
•  http://fas.org
•  http://www.ga.gov.au/oracle/nukexp_query.html


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Atombombo sub la gloso Hiroshima


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Atombombo sub la gloso Nagasaki



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com