Pollando
El Vikipedio
Pollando (en pola: Polska) estas lando en centra Eŭropo. Ĝi konsistas de 16 administrataj dividoj nomata vojevodioj: (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opolskie, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Śląskie, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
|
|||
Nacia devizo: nenio (1) |
|||
Oficiala ŝtatnomo | Rzeczpospolita Polska (Pollanda Respubliko) | ||
Nacia lingvo | Pola | ||
Ĉefurbo | Varsovio | ||
Ŝtatprezidento | Lech Kaczyński (je 2005) | ||
Ministroprezidanto | Jarosław Kaczyński (je 2006) | ||
Administra divido | 16 vojevodioj (vidu karta) | ||
Politika sistemo | demokratio | ||
Areo | 312.685 km² | ||
Loĝantaro | 38.641.000 (2003) | ||
Loĝantara denso | 123,5 homoj per km² | ||
Ŝtatfondo | 1918 | ||
Valuto | Novaj Pola zloto (złoty) (PLN) | ||
Tempozono | UTC+1 | ||
Nacia himno | Mazurek Dąbrowskiego | ||
Landkodo de aŭtomobilo | PL | ||
Interretkodo | .pl | ||
Internacia Telefonnumero | +48 | ||
Tutnacia Esperanto-asocio | http://www.esperanto.pl/index.php | ||
La 5 plej grandaj urboj | |||
Urbo | Loĝantaro de urbo | ||
1) Varsovio | 2.269.000 | ||
2) Lodzo | 848.000 | ||
3) Krakovo | 740.000 | ||
4) Vroclavo | 637.000 | ||
5) Poznań | 575.000 | ||
(1) Iam oni erare pensas, ke komenco de pola himno:
'Dum vivos ni Polland' ankoraŭ ne perditas.' aŭ frazo 'Dio, honoro, patrujo' estas nacia devizo. |
Enhavo |
[redaktu] Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo Pilsudski, Jozefo Bem, Jerzy Popieluszko, Władysław Gomułka, Wojciech Jaruzelski
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech Wałęsa
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belorusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan Sobieski venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.
De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis L. L. Zamenhof. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo.
En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis.
La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).
[redaktu] Mapo de Pollando
Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj):
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Grandpolio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgrandopolio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opolskie) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezio (Śląskie) [15]
- Okcidentopomerio (Zachodniopomorskie) [16]
[redaktu] Alia informo
- Kredantoj: katolikoj.
- Malneta Enlanda Produkto: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
[redaktu] Memorindaĵoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Vidu ankaŭ
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belarusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Britio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Makedonio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Suomio | Svedio | Svislando | Turkio | Ukrainio | Vatikano
Dependaj kaj aliaj teritorioj:
Alando | Ferooj | Ĝibraltaro | Guernsey | Manksinsulo | Jan Mayen | Jersey | Svalbard
Aŭstrio | Belgio | Britio | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Italio | Kipro | Latvio | Litovio | Luksemburgio | Malto | Nederlando | Portugalio | Pollando | Irlando | Slovakio | Slovenio | Suomio | Svedio
Iamaj aliĝontoj: Bulgario | Kroatio | Makedonio | Rumanio | Turkio
Belgio | Brotio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando (sen propra militistaro) | Italio | Kanado | Latvio | Litovio | Luksemburgio | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Slovakio | Slovenio | Turkio | Usono
Aŭstralio | Aŭstrio | Belgio | Britio | Ĉeĥio | Danio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Japanio | Kanado | Luksemburgio | Meksiko | Nederlando | Norvegio | Nov-Zelando | Pollando | Portugalio | Slovakio | Sud-Koreio | Suomio | Svedio | Svislando | Turkio | Usono
|
|||
Vojevodioj: Varmio-Mazurio | Grandpolio | Sanktakrucio | Antaŭkarpatio | Malgrandpolio | Kujavio-Pomerio | Lubuŝio | Lodzio | Lublinio | Mazovio | Malsupra Silezio | Opolio | Podlasio | Pomerio | Silezio | Okcidentopomerio Ĉefaj urboj: Varsovio | Lodzo | Krakovo | Vroclavo | Poznań | Gdańsk | Szczecin | Bydgoszcz | Lublin | Katowice | Białystok | Częstochowa | Gdynia | Gorzów Wielkopolski | Toruń | Radom | Kielce | Rzeszów | Olsztyn |