Alemanoj
El Vikipedio
Alemanoj estis anoj el grupo da ĝermanaj triboj, kiuj loĝis ĉe la rivero Rejno en la kvina jarcento post Kristo.
Nuntempe homoj en la germana federacia lando Baden-Virtembergo, la franca (dum la pasintaj jarcentoj parte germana) regiono Alzaco kaj la germanlingva parto de Svisio nomas sin "Alemanoj" kaj sian dialekton de la germana lingvo "alemana".
La franca vorto "allemand" por "germano" kaj "germana" devenas de la nomo por tiu ĝermana tribo: al homoj franclingvaj, la alemanoj estis kaj estas la plej proksimaj germanlingvaj najbaroj.
Ĉi tiu artikolo pri "Alemanoj" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Etnoj